Saltu al enhavo

Charles Bonaventura Buquoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Bonaventura Buquoy
Karel Bonaventura sur gravuraĵo el Teatro Eŭropa
Karel Bonaventura sur gravuraĵo el Teatro Eŭropa
Naskiĝo 9-a de januaro 1571
en Arras, Francio
Morto 10-a de julio 1621
en Nové Zámky, Hungara reĝlando
Soldata kariero
Rango: feldmarŝalo
Tempo de deĵoro: antaŭ 1600-1621
vdr

Charles Bonaventura grafo Buquoy [bykoá] (france: Charles Bonaventure de Longueval comte de Bucquoy, germane: Karl Bonaventura Graf von Buquoy; 9-a de januaro 1571 Arras, Francio10-a de julio 1621 Nové Zámky, Hungara reĝlando) estis franca nobelo el familio Buquoyoj kaj komandanto de habsburgaj imperiestraj soldataroj en Nederlando kaj en mez-Eŭropo komence de la tridekjara milito. En la imperiestra armeo li atingis rangon de kampa marŝalo kaj li estis ankaŭ kavaliro de prestiĝa Ordeno de la Ora Ŝaffelo. Kiel rekompenco por la soldataj meritoj li akiris grandan posedaĵon en suda Bohemio (Rožmberk, Nové Hrady), kiu apartenis al liaj idoj ĝis la 20-a jarcento.[1]

Li naskiĝis la 9-an de januaro 1571 en la norda Francio, en Arras (regiono Artois). Liaj antaŭuloj devenis el Francio kaj suda Belgio (Valonio). Lia patro estis Maximilien de Longueval, barono de Bucquoy,[2] kiun la hispana reĝo Filipo la 2-a avancis en grafan staton. En la jaro 1606 li edziĝis kun Marie Magdalena grafino de Biglia (15731653) kaj grafino de Sarono, devenanta el malnova kaj influema milana familio,[3] kun kiu li havis filon Charles Albert. Li akiris militan klerecon en Francio kaj Hispanio. Buquoyoj estis devene zemana familio kaj ili skribis sin "de Longueval" (Longueval = vilaĝo en Pikardio, kie ili havis burgejon). La 20-an de junio 1580, post la avanco en staton de grafoj, ili komenciĝis skribi "de Bucquoy". Linio de Charles Bonaventura, kiu post la jaro 1618 ekloĝis en Bohemio tiun literon "c" ellasis kaj iam anstataŭ "y" ili uzis "i", por ke ili povu diferenciĝi de la linio franca kaj belga.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ottův slovník naučný, díl IV.; Praha, 1891 (reprint 1997); s. 943–944 (heslo Buquoy) ISBN 80-7185-089-6
  2. Genealogia arbo de Buquoyidoj sur retejo euweb.cz alirebla rete
  3. Genealogia arbo de familio Biglia alirebla rete