Saltu al enhavo

Vysoká (Novohrada montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vysoká
Vysoká
(Chuchval)
germane Hochwald
monto
Vysoká dum vido el monto Kraví hora
Oficiala nomo: Vysoká
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Akvejo Malše
Situo Vysoká
 - alteco 1 034 m s. m.
 - koordinatoj 48° 42′ 54″ N 14° 44′ 19″ O / 48.71500 °N, 14.73861 °O / 48.71500; 14.73861 (mapo)
Plej facila aliro Hojná Voda
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vysoká (Novohradské hory)
Portalo pri Geografio

Vysoká (germane Hochwald, ĉeĥe antaŭe ankaŭ Chuchval[1]) kun supermara alteco 1034[2] m estas sudbohemia monto, la plej alta punkto de distrikto České Budějovice kaj la deka plej alta montopinto de Novohrada montaro. Ĝi troviĝas 1,5 km sudoriente de Hojná Voda, 1,5 km norde ĝis nordokcidente de ŝtatlimo de Ĉeĥio kaj Aŭstrio, sur katastra teritorio Staré Hutě u Horní Stropnice. Temas pri unu el dominantoj de norda parto de la montaro. Ĝi estas la plej alta montopinto de la tn. Grupo el Dobrá Voda (plu apartenas al ĝi montoj Kraví kaj Kuní hora), kiu estas tre karakteriza dum vido el Novohrada cismontaroLišova sojlo, ĉar ĝi estas apartigita de rompa deklivo alta proksimume 300 m.[3] Sur la okcidenta ĝis preskaŭ nordokcidenta deklivo troviĝas proporcie ampleksa ŝtona maro (600 x 350 m) kaj ŝtona fluo.[4]

Al Vysoká kondukas ruĝa turisma marko ruĝe markita vojo n-ro 9189. Temas pri turisma rondo kondukanta el aŭtobusa haltejo ĉe parkumejo en Hojná Voda (805 m s. m.). La tuta rondo havas longecon 8 km, sur la montopinto de Vysoká oni ascendos sur la norda flanko de la rondo post 3 km.[5] La suda parto de la rondo kondukas sur arbara asfalta vojo tra pereinta domaro Nové Hutě.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ves Šejby. Kohoutí kříž.
  2. Geoprohlížeč: Základní topografická mapa ČR 1 : 5 000. Alirita 2024-01-24.
  3. Ferdová, Jiřina. Přírodní památka Kuní hora v Novohradských horách - charakteristika, návrh ochrany a plánu péče.
  4. Rypl, Jiří. Vysoká (1034 m n. m.). ČGS.
  5. Místní okruhy. Novohradky.info. Alirita 2014-5-21.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]