Saltu al enhavo

Šejby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šejby
germane Scheiben
vilaĝo
Kapelo en Šejby
Oficiala nomo: Šejby
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Horní Stropnice
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada montaro
Domoj 16 (2011)
Situo Šejby
 - koordinatoj 48° 43′ 40″ N 14° 46′ 26″ O / 48.72778 °N, 14.77389 °O / 48.72778; 14.77389 (mapo)
Katastro 4,7 km² (470 ha) Šejby
Loĝantaro 11 (2021)
Denseco 2,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 374 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šejby
Portalo pri Ĉeĥio

Šejby (germane Scheiben) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Stropnice en distrikto České Budějovice en Sudbohemia regiono. Ĝi situas proksime de aŭstra limo, sur mallarĝa ŝoseo kondukanta el Horní Stropnice ĝis aŭstra Harbach (parto de municipo Moorbad Harbach). Estas ĉi tie limpasejo Šejby – Harbach por piedirantoj kaj biciklistoj.[1] Tra la limpasejo kondukas biciklovojo Via Verde kun naŭ haltejoj.[2][3] En jaro 2021 en la vilaĝo vivis 11 loĝantoj.

Šejby estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,7 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1360.

La vilaĝo estiĝis en la 12-a jarcento ĉe korto de bienulo Šejba. Iom post iom superis germana loĝantaro, kiu diris al la vilaĝo Scheiben. Grandaj agrikulturaj bienetoj kaj domoj estas konstruitaj sur deklivoj, super la valo, tra kiu trafluas rojo, kiu kreas unu el la unuaj alfluantoj de rivero Stropnice. Tra Šejby ofte iradis multnombraj aŭstraj pilgrimaj procesioj al preĝejo en Dobrá Voda ĉe Nové Hrady. Antaŭ la jaro 1938 estis en la loko doganejo. La 25-an de marto 1946 ĉiuj 171 loĝantoj de germana nacieco estis ellandigitaj. Poste la vilaĝo estis en limregiona zono, la eniro en ĝin tra patroloj de Limgardistaro estis fakte neebla.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869174
1880197
1890216
1900219
1910229
1921222
JaroLoĝantoj
1930227
1950105
1961147
197047
198028
199116
JaroLoĝantoj
200120
201118
202111

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kapelo
  • Signalvojo (kolrompa vojo konstruita fare de Limgardistaro, laŭlonge laŭ ŝtatlimo)

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sdělení č. 395/2021 Sb.: Sdělení Ministerstva vnitra o vyhlášení seznamu hraničních přechodů a seznamů přeshraničních propojení. Alirita 2022-06-02.
  2. Cyklostezka Via Verde: Horní Stropnice. Arkivita el la originalo je 2021-07-30. Alirita 2021-07-30.
  3. "Via Verde | Via Verde". Kontrolita 2021-08-04.