Saltu al enhavo

Dobrá Voda (Horní Stropnice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrá Voda
Dobrá Voda
germane Brünnl
vilaĝo
Centro de Dobrá Voda kun preĝejo
Oficiala nomo: Dobrá Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Horní Stropnice
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada montaro
Domoj 18 (2021)
Situo Dobrá Voda
 - alteco 695 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 25″ N 14° 43′ 26″ O / 48.74028 °N, 14.72389 °O / 48.74028; 14.72389 (mapo)
Katastro 1,31 km² (131 ha) Dobrá Voda u Horní Stropnice
Loĝantaro 56 (2021)
Denseco 42,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1259
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 374 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dobrá Voda (Horní Stropnice)
Portalo pri Ĉeĥio

Dobrá Voda (germane Brünnl) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Stropnice en distrikto České Budějovice en Sudbohemia regiono. En Novohrada montaro estas sur nordorienta deklivo de monto Kraví hora baroka preĝejo kiel dominaĵo de la loko videbla dum klara vetero ĝis el regionoj de České Budějovice, Třeboň ktp. Dobrá Voda estis pro sia milde radioaktiva akvo kaj situo de la loko kun la plej pura aero en Bohemio eslserĉata kiel banloka loko. Ĝi estis la plej vizitata pilgrima loko en diocezo České Budějovice, kien venadis pilgrimoj ne nur el Bohemio kaj Aŭstrio, sed ankaŭ el Bavario, Moravio kaj el Hungarujo. En jaro 2021 en la vilaĝo vivis 56 loĝantoj.

Dobrá Voda situas en katastra teritorio Dobrá Voda u Horní Stropnice kun areo 1,31 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1259.

Dobrá Voda kaj ankaŭ proksima Hojná Voda estis fonditaj kiel banlokaj kaj pilgrimaj lokoj. Kuracaj efikoj de ĉi tieaj fontoj estis konataj de pratempoj. Fine de la 17-a jarcento revelaciis al paŝtisto el Bedřichov super unu fonto Virgulino Maria. Mallongtempe post tio okazis kelke da miraklaj resaniĝo. La domaro tiel diskreskis, ke la 30-an de junio 1707 ĝi estis avancita je urbo. Ĉar fluis ĉi tien homamasoj, lasis ĉi tie grafo Vojtěch Languevela Buquoy konstrui templon de Virgulino Maria (1708–1715), paroĥestrejon kaj banlokon. Apud la templo de nekonata konstruisto estis en la jaro 1718 konstruita kasteleto, rezidejo de Buquoy, en la jaro 1747 aldoniĝis lernejo.

La pilgrima sezono daŭris de sankta Floriano ĝis sankta Linharto (de la 5-a de majo ĝis la 6-a de novembro), dum kio ĉiujare venadis ĉi tien dekmiloj da pilgrimoj (en la unuaj jaroj post la konstruo de la templo oni taksis preskaŭ 60 mil da homoj). La pilgrimaj procesioj el Bohemio kaj Malsupra Aŭstrio venadis ĝis la jaro 1938. Post la jaro 1945 la loĝantaro de kampurbo Dobrá Voda estis ellandigita kaj komenciĝis detruado de konstruaĵoj, inkluzive de la rezidejo de Buquoy. Estis surŝutita ankaŭ ĉefa fonto kaj minacis detruo de la preĝejo. En la 1960-aj jaroj la tradicio de pilgrimoj estis denove renovigita. Dum normaligo Dobrá Voda komencis denove malkreski. Post la jaro 1989 ĝi reviviĝis pro merito de turisma viglo kaj pro merito de aŭstraj partoprenantoj de diservoj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869613
1880587
1890550
1900500
1910449
1921386
JaroLoĝantoj
1930332
195044
196136
197070
1980106
199181
JaroLoĝantoj
200159
201184
202156

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo de Virgulino Maria Ĝojigistino
  • Paroĥestrejo

Personecoj

[redakti | redakti fonton]
  • Josef Meyr (1739–1829), entreprenisto en vitrofarado

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Černý Jiří: Poutní místa Českobudějovicka a Novohradska, České Budějovice 2004.
  • Kroupa Stanislav: Hory pout zbavené