Kraví hora (Novohrada montaro)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kraví hora |
Kraví hora | |
germane Kühberg, esperante Bovina monto | |
monto | |
Kraví hora, elstaranta super Hojná Voda
| |
Oficiala nomo: Kraví hora | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | České Budějovice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Novohrada montaro |
Akvejo | Černá, Stropnice |
Situo | Kraví hora |
- alteco | 962 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 43′ 51″ N 14° 43′ 12″ O / 48.73083 °N, 14.72000 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Kraví hora (Novohradské hory) | |
Portalo pri Geografio |
Kraví hora (germane Kühberg, esperante Bovina monto) estas monto kun supermara alteco 962 m en Ĉeĥio, situanta en Novohrada montaro. Ĝi estas la tria plej alta monto de distrikto České Budějovice. De la najbara monto Vysoká (1034 m) sudoriente kaj Kuní hora (925 m) sudokcidente ĝi estas apartigita per karakterizaj seloj.
Temas pri arbarigita monto, unu el dominantoj de la norda parto de montaro, de malproksime videbla dominanto de la nordorienta deklivo estas vilaĝo Dobrá Voda kun pilgrima preĝejo. Superanta lignaĵo estas ordinara piceo. Sur la montopinto kaj proksime de ĝi troviĝas multnombraj granitaj rokformacioj, el kiuj eminentas formacio nomata Kapo de Napoleono.
Aliro
[redakti | redakti fonton]La plej facila aliro al la montopinto estas el municipo Hojná Voda sur verda marko (1,1 km)[1] aŭ el Dobrá Voda sur ruĝa marko.
Belvedero
[redakti | redakti fonton]Proksime de la montopinto situas eksa soldata signalturo, kiu ekde la jaro 2001 servas kiel telekomunikila masto kaj ankaŭ kiel belvedero kun belvidoj al regiono de Nové Hrady, Baseno Třeboň, Šumava, Poluška, Kleť, Slepičí hory kun Kohout kaj al Bohemiamoravia montetaro.[2] Ĉe kalkano de la belvedero estas simpla turista tegmentejo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Rokoj en regiono Napoleono sub montopinto de Kraví hora
-
Rokoj en regiono Napoleono sub montopinto de Kraví hora
-
Formoj de frosta eroziado de forporto sur deklivo de Kraví hora
-
Frosta fostodomo sur deklivo de Kraví hora
-
Fungoroko nomata Kapo de Napoleno
-
Belvedero sur montopinto de Kraví hora
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cukr, Jiří. (2008) “3. Horní Stropnice a okolí”, Novohradské hory. České Budějovice: Bohumír Němec - Veduta, p. 55. ISBN 978-80-86829-45-6.
- ↑ Pohorecký, Vladimír. (2005) Po stopách triangulačních věží a další turistické zajímavosti Čech a Moravy. Praha: Libri, p. 73. ISBN 80-7277-233-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Kraví hora (Novohrada montaro) en Vikimedia Komunejo
- Kraví hora sur retejo Novohradky.info