Veveří estas konsiderata kiel pereinta municipo. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1281.
Post la dua mondmilito plimulto de la lokaj loĝantoj de germana nacieco estis forŝovita kaj la municipo estis enloĝigita. Kvankam la municipo ne estis ensumigita en limregionan eĉ ne malpermesitan zonon, iom post iom okazis ĝia senhomiĝado.[1] Post suma detruado de la municipo konserviĝis sole konstruaĵo de lernejo, en kiu la instruado estis finita fine de la lerneja jaro 1962.[2] Poste ĝi estis uzata kiel fonejo de pionira tendaro kaj ekde la jaro 1991 ĝi servas al apuda kampadejo. El la municipo restis ankaŭ korpo de monumento al viktimoj de la unua mondmilito. En la plej suda parto de katastro Veveří apud la ĉeĥa-aŭstra limo troviĝis vilaĝo Jedlice, kiu estis en la 20-a jarcento tute likvidita dum konstruado de la tn. Fera kurteno.
↑Kovařík, David. (2006) Proměny českého pohraničí v letech 1958 - 1960, 1‑a eldono, Brno: Ústav pro soudobé dějiny AV ČR, p. 67–70. ISBN 80-7285-078-4.
↑Kronika Základ devítileté školy Veveří. str. 32 - 33. SOkA České Budějovice. NAD 1311.