Saltu al enhavo

Cetviny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cetviny
germane Zettwing
pereinta vilaĝo
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
Oficiala nomo: Cetviny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Dolní Dvořiště
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada cismontaro
Rivero Malše
Situo Cetviny
 - alteco 648 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 53″ N 14° 32′ 59″ O / 48.61472 °N, 14.54972 °O / 48.61472; 14.54972 (mapo)
Loĝantaro (2021)
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Cetviny
Portalo pri Ĉeĥio

Cetviny (germane Zettwing) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Dolní Dvořiště en distrikto Český Krumlov. Ĝi situas sur la dekstra bordo de rivero Malše sur limo de Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Estas ĉi tie rekonstruita preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria de gotika deveno.

La katastra teritorio Cetviny estas konsisto de municipo Dolní Dvořiště. Troviĝas en ĝi naturmemorindaĵo kaj eŭrope signifa loko Horní Malše.

Cetviny estis en la 13-a jarcento fondita de germanaj domaristoj, kiuj ĉi tien venis enkadre de granda mezepoka koloniigo, subtenata en Bohemio precipe de ĉeĥa kaj aŭstra reganto Přemysl Otakar la 2-a. Romkatolika paroĥo Cetviny estis destinita en la 14-a jarcento. La gotika preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria staris jam en la jaro 1347. Ekde la jaro 1418 la foira domaro, situanta sur komerca vojo, privilegiojn, kiuj estis donataj al kampurboj, kaj ĝi ricevis blazonon (ruĝan kvinfolian rozon en arĝenta kampo) kaj rajton okazigi foirojn. Cetviny estis viva kampurbo ĝis la jaro 1938, kiam ĝi havis prosimume 650 loĝantojn, estis ĉi tie bierfarejo kj fabriketo por produktado de falĉiloj (40 mil pecoj/jaro), ĉiujare ĉi tie okazis 5 foiroj. En la jaro 1921 vivis en ĝi 520 loĝanrtoj en 102 domoj. Sekve de fermo de Munkena interkonsento la teritorio de municipo estis en la jaroj 1938 ĝis 1945 almembrigita al Nazia Germanio. Post la jaro 1945 la plejparte germana loĝantaro estis ellloĝigita. Ekde la jaro 1951 Cetviny fariĝis konsisto de nealirebla limzono aj en la jaro 1956 la tuta urbeto fakte (cca 120 domoj) estis detruita, escepte la preĝejo, lernejo kaj doganejo. Detruitaj esis ankaŭ proksimaj vilaĝoj Mikulov, Janova Ves, Lhota kaj Dolní kaj Horní Příbraní. Apud la preĝejo estis konstruita kazerno de Limgardistaro.[1]

Ekde la jaro 1990 la limzono estis alirebligita inkluzive de spaco de Cetviny. Je kvin jaroj pli poste inicis Diocezo de České Budějovice rekonstruon de kadukiĝinta preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria, kiu estis realigita precipe kun financa helpo de de la devenaj loĝantojkaj pluaj institucioj inkluzive de asociiĝo estiĝinta en la jaro 2001. Malfacilaj riparoj estis finitaj en la jaro 2003 kaj la 6-an de septembro la preĝejo estis denove konsekrita.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 589 550 537 499 547 520 455 97 . . . . . .
Domoj 105 103 101 101 102 102 101 16 . . . . . 1
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
20211

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • gotika preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
  • kvarangula fontano
  • Kapelo el la jaro 1827 norde de Cetviny
  • Lurda kapelo el la jaro 1892
  • ŝtonaj terasoj laŭlonge laŭ vojo al Malonty

Sur turismaj vojoj Cetviny–Hammern kaj Cetviny–Mairspindt estas limpasejoj. Tra Cetviny kondukas biciklovojo de reto Eurovelo numero EV 13 kun nomo Pado de fera kurteno.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vavřinová, Eliška. Změny využívání krajiny modelového území Novohradských hor. Masarykova univerzita. Alirita 2022-10-06.