Saltu al enhavo

Fontejo de Pohořský potok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fontejo de Pohořský potok
ĉeĥe Prameniště Pohořského potoka
naturmemorindaĵo
Fontejo de Pohořský potok, naturmemorindaĵo
Oficiala nomo: Fontejo de Pohořský potok
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Municipo Pohoří na Šumavě
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada montaro
Rojo Pohořský potok
Situo Fontejo de Pohořský potok
 - koordinatoj 48° 35′ 39″ N 14° 41′ 26″ O / 48.59417 °N, 14.69056 °O / 48.59417; 14.69056 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 955 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 895 m s. m.
Areo 0,7076 km² (70,76 ha)
Proklamo 1-a de januaro 1992
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prameniště Pohořského potoka
Portalo pri Geografio

Fontejo de Pohořský potok (ĉeĥe Prameniště Pohořského potoka) estas naturmemorindaĵo en distrikto Český Krumlov. Ĝi troviĝas en Novohrada montaro, laŭlonge laŭ tri fontrojoj de rojo Pohořský potok, duonkilometro sude de Pohoří na Šumavě. Ĝi estas konsisto de Eŭrope signifa loko Pohoří na Šumavě[1] kaj de Birda regiono kaj NP Novohrada montaro.

Sur la montaraj herbejoj kaj paŝtejoj kreskas Cirsium heterophyllum, Phyteuma nigrum, bistorto, krepido, montara arniko, Lycopodium clavatum, Pedicularis sylvatica, Galium, Homogyne alpina. Sur la herbejoj okazas sukceso – alflugaj lignaĵoj estas reprezentitaj de solitere kreskanta ordinara piceo, dise aperas Salix aurita, Salix pentandra kaj Alnus alnobetula. En apudrivera ebenaĵo, sur fontejoj, torfejaj herbejoj kaj torfejoj kreskas marĉa kalto, Ranunculus aconitifolius, Willemetia stipitata, Tephroseris crispa, Dactylorhiza majalis, Dactylorhiza, Carex canescens, Carex demissa, Carex pauciflora, Carex rostrata, mallarĝfolia erioforo, Eriophorum vaginatum, Vaccinium oxycoccos, nigra vakcinio, rare ankaŭ Trichophorum alpinum, sur herbejaj fontejoj en sudokcidenta parto de la naturmemorindaĵo kreskas multnombra populacio de blanka heleboro. Por torfejo kaj fontejo estas karakterizaj briofitoj - multaj sfagnacoj, Aulacomnium androgynum, Polytrichum strictum.

La naturmemorindaĵo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo apartenas inter lastaj enklavoj, kie ĝis nun supervivas en Novohrada montaro tetro. Plu ĉi tie nestas krekso, ordinara galinago, brungorĝulo kaj herbejpipio kaj por nutraĵo ĉi tien alflugas rubandoturdo, kiu nestas en ĉirkaŭaj arbaroj. El reptilioj kaj amfibioj kutime estas ĉi tie vipero, lacerto kaj alpa trituro.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. nature.cz: Pohoří na Šumavě.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Albrecht, Josef; a kol.. (2003) Českobudějovicko. Praha: Agentura ochrany přírody a krajiny ČR a EkoCentrum Brno, p. 188–189. ISBN 80-86064-65-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]