Červený Hrádek (Sedlčany)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Červený Hrádek (apartigilo) |
Červený Hrádek | |
vilaĝo | |
Kastelo Červený Hrádek ĉe Sedlčany
| |
Oficiala nomo: Červený Hrádek | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Příbram |
Administra municipo | Sedlčany |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Beneŝova montetaro |
Situo | Červený Hrádek |
- koordinatoj | 49° 39′ 28″ N 14° 27′ 02″ O / 49.65778 °N, 14.45056 °O (mapo) |
Katastro | 36,46 km² (3 646 ha) Sedlčany |
Loĝantaro | 184 (2021) |
Denseco | 5,05 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1285 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 264 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Červený Hrádek estas baza setlejunuo en Ĉeĥio, parto de municipo Sedlčany en distrikto Příbram. Ĝi troviĝas proksimume 2 km oriente de la centro de Sedlčany. En la pasinteco ĝi estis memstara municipo. La plej signifa memorindaĵo en la municipo estas kastelo Červený hrádek. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 184 loĝantoj.
Červený Hrádek situas en katastra teritorio Sedlčany kun areo 36,46 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1285. Devene bieno fondita en la sama tempo kiel burgodomo pase de tempo diskreskiĝis en domaron nomata Podhradec, kies nomo estis post la jaro 1788 ŝanĝigita al Červený Hrádek. En la jaro 1400 tenis la vilaĝon Heřman z Říčan a z Hrádku kaj liaj idoj, en la jaro 1508 poste Bohuslav Břekovec z Ostromeče. Post la dua mondmilito la vilaĝo estis alligita al la najbara Sedlčany.
Dum la dua mondmilito parto de la vilaĝo norde de fervojlinio Olbramovice – Sedlčany fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 31-an de oktobro 1943 forloĝiĝi.
Membroj de familio Mladotidoj el Solopisky estis posedantoj de la kastelo ĝis la jaro 1948, kiam la ŝtato elproprumis ĝin. La spacojn poste uzis muzeo kaj arkivo. Post la jaro 1989 ĝi estis al Mladotidoj redonita reen en restituo, ĝia posedanto fariĝis Jan Mladota ze Solopisk. Post formorto de familio de Mladotidoj la posedanto fariĝis Nikolaus Lobkowicz.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2021 | 184 |
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]La kastelo kaj ĝia parko servis kiel unu el lokoj dum filmado de ĉeĥa komedio Trhák (reĝisoro Zdeněk Podskalský, 1980).
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Pordego de la kastelo Červený Hrádek
-
Červený Hrádek
-
Červený Hrádek
|