Ĥanato de Erevano
Ĥanato de Erevano | |||||||||
| |||||||||
historia lando • ĥanlando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
110 120
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
serdar • absoluta monarkio
| |||||||||
Qarapul • Iranian toman
| |||||||||
| |||||||||
La Ĥanato (aŭ kanato) de Erevano (en la persa lingvo: آرون) estis islama princlando sub regado de la Persa Imperio inter 1747 kaj 1828. Ĝia teritorio enhavis la plejparton de la centra Armenio, la plejparto de la nuna turka provinco Iğdır kaj la rajonoj Ŝaruro kaj Sadarako de la nuna Naĥiĉevano, aŭtonoma respubliko de Azerbajĝano.
Kiel konsekvenco de la persa malvenko en la lasta ruso-persa milito (1826-1828), la princlando estis cedita al la Rusa Imperio laŭ la Traktato de Turkmenĉajo. La teritorioj de la ĥanatoj de Erevano kaj Naĥiĉevano estis kunigitaj por la kreado de la oblasto de Armenio.
Ĝia teritorio estis ĉefe loĝata de armenoj, persoj (loĝantaj ĉirkaŭ la ĉefurbo), azeroj (duon-nomadoj), kaj kurdoj (plimulte nomadoj). La armenoj estis malpli ol 20 % de la tuta loĝantaro pro la deportado de grandparto de la armenoj el la valo Ararato kaj la ĉirkaŭa regiono en 1605 de la Sah Abazo la Granda. La islama branĉo (ŝijaismo) estis la reganta kredo kvankam pluraj kurdoj estis sunaismaj islamanoj. La kredantoj de la jezidismo estis multnombraj.
Post la aneksado de la Ĥanato de Erevano al la Rusa Imperio en 1828 multaj islamanoj (tataroj, azeroj, kurdoj, lezgoj kaj diversaj nomadaj triboj) foriris de la teritorio kaj estis anstataŭataj de pluraj miloj da armenaj rifuĝintoj venintaj el Persio. Similaj enmigradoj, kvankam multe pli malgrandaj, daŭris ĝis la fino de la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ 1832 la armenoj loĝantaj en tio kio antaŭe estis la ĥanato superis la islamanojn. Komence de la 20-a jarcento signifa kvanto de islamanoj ankoraŭ loĝis en la rusa Armenio. Ili estis ĉ. 300.000 personoj (37,5 % de la loĝantaro).[1]
Regantoj
[redakti | redakti fonton]- 1736-40 Tahmasp-kulu ĥano
- 1740-47 Nader Ŝah
- 1745-48 Meĥti-ĥan Kasimli
- 1748-50 Hasan Ali-ĥan
- 1750-80 Huseyn Ali Ĥan
- 1752-55 Ĥalil Ĥan
- 1755-62 Hasan Ali Ĥan Kaĵaro
- 1762-83 Husejn Ali Ĥan
- 1783-84 Kulam Ali (filo de Hasan Ali)
- 1784-1804 Muhammed Ĥan
- 1804-06 Meĥti-Kulu Ĥan
- 1806-07 Muhammed Ĥano Maragai
- 1807-27 Husejn Kulu Ĥano Kaĵaro
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary