Świętosław Fortuna
Świętosław FORTUNA (naskiĝis la 19-an de julio 1939 en Miechów) estas pola advokato kaj esperantisto.
Li estis profesoro en la universitatoj de Vroclavo kaj la Popola Universitato de Varsovio. En la 1980-aj jaroj li estis jura konsilisto de la sindikato Solidarność.
Inter aliaj rekonoj, li ricevis la Bronzan Meritkrucon (1984), la Arĝentan Meritkrucon (1998) kaj la Krucon de la Ordeno de Kavaliraro de la Pola Renesanco (2003).
Li estas estrarano de Internacia Jurista Esperanto-Asocio kaj estis unu el la ĉefaj organizantoj de la 41-a Pola Esperanto-Kongreso en 2024, kiun li invitis al sia urbo Kalisz.
Lia filo Maciej Fortuna estas profesia muzikisto, kiu jam plurfoje koncertis en esperantaj aranĝoj, ekzemple en 2017 en Arkones kaj (kun sia muzikgrupo) en 2024 la Pola Esperanto-Kongreso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Świętosław Fortuna ĉe Encyklopedia Solidarności