Internacia Jurista Esperanto-Asocio
Internacia Jurista Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 1989 vd | |
Jura formo | volontula asocio | |
Post la malapero de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj IEAJ iam post 1987, kelkaj juristoj parolantaj la internacian lingvon en 1989 decidis krei novan fakan asocion - Esperanta Jura Asocio. Ĝi ekde 2001 eldonas revuon Jura Tribuno Internacia. Ĉi tiu asocio ŝanĝis sian nomon kaj aprobis novajn statutojn en la jaro 2017, kaj nuntempe esperantistaj juristoj renkontiĝis ene de la Internacia Jurista Esperanto-Asocio IJEA.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la komenco de la 20-a jarcento ĉiam ekzistis asocioj kie renkontiĝis esperantistaj juristoj. Post unua faka aocio de 1906, Ivo Lapenna fondis en la jaro 1953 novan juran asocion, la Internacian Esperantistan Asocion de Juristoj[1]. Post la malapero de ĉi lasta asocio, naskiĝis en 1989 la Esperanta Jura Asocio (EJA), organizaĵo por esperantistoj kiuj profesie rilatas al juro. Ekde la jaro 1992 ĝi estas faka kunlaboranta asocio de Universala Esperanto-Asocio. En la jaro 2017 ekestis "Internacia Jurista Esperanto-Asocio" (IJEA).
Celoj
[redakti | redakti fonton]Informi juristojn pri Esperanto, apliki Esperanton sur ĉiuj juraj kampoj kaj kontribui siafake al edukado por tutmonda konscio. Ĝi strebas al justeco, laŭleĝeco, homaj rajtoj kaj demokratio, antaŭ oficialaj instancoj, naciaj kaj internaciaj[1].
Agado
[redakti | redakti fonton]La ĉefa agado de la asocio disvolviĝis sur la eldona kampo.
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]Oni eldonas ekde 2001 la revuon Jura Tribuno Internacia.
En la jaro 1999 aperis libroforme la Kodo de Hamurabo, kompilaĵo de ekzistantaj leĝoj kaj komentariojn de ĉirkaŭ la jaro 1 700 jaroj a.K kiam regis babilona reĝo Hamurabo. Ĝi estas unu el la plej antikvaj jurkodoj.
La esperanto-traduko de Tom Arbo Høeg kaj Odd Tangerud estas bazita sur aliaj tradukoj, ĉefe sur la norvega traduko de Arvid S. Kapelrud en 1943.
La kodo precipe gravas, ĉar ĝi estas unu el la plej malnovaj skribitaj civilaj regularoj. Laŭ nunaj normoj la preskribitaj punoj ofte aspektas kruelaj, sed la nura fakto, ke reguloj ekzistis kaj estis aplikataj, donis juran protekton ankaŭ al malfortuloj en socio militista kaj agrikultura.
Krom tio, la asocio kune kun Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, publikigis la libron "Eŭropa Unio, paŝon post paŝo" de Rafaela Urueña Álvarez.
Renkontiĝoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare, kadre de la Universala Kongreso de Esperanto, oni organizis renkontiĝon de membroj kaj simpatiantoj. Dum tiuj kunvenoj okazas prelegoj pri juraj temoj kaj oni informas pri la vivo de la asocio.
Estraro
[redakti | redakti fonton]Laŭ stato komence de 2021 la estraron gvidas prezidanto Miguel Faria de Bastos, portugalo kaj advokato de la Ordono de Advokatoj de Angolo kaj ankaŭ de Portugalio. Li estas honora prezidanto de la Portugala Esperanto-Asocio kaj membro de lingvaj, kulturaj kaj homrajtaj asocioj, kaj estas aŭtoro de la libro “Timoro, la plej granda ekstermejo en la mondo” (1998), ankaŭ kun versio en la portugala lingvo.
Estrara sekretario kaj kasisto estas José María Rodríguez Hernández, hispano kaj advokato en la jur-servo de la hispana administracio. Li estas membro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, eseisto pri la historio de la Esperanto-movado en Andaluzio kaj ĉefredaktoro de la revuo Gazeto Andaluzia.
Krome kiel senofica estrarano funkcias Świętosław Fortuna, polo kaj jura konsilisto. Kiel laboranta emerito li kondukas propran juran kancelarion en Kalisz kaj ankaŭ estas membro de advokata kancelario. Samtempe li estas membro de Grandpolia Ĉambro de Juraj Konsilistoj en Poznano. En la pasinteco li agadis kiel vicdekano de tiu ĉambro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de Internacia Jurista Esperanto-Asocio
- jarkolektoj de la revuo Jura Tribuno Internacia