Ŝerardio
Aspekto
Ŝerardio | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kampa ŝerardio
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Ŝerardio (Sherardia) estas genro de plantoj el familio rubiacoj. Tre simila al Galio, tiu genro entenas nur unu specion, tio estas Sherardia arvensis, la kampa ŝerardio.
Diferencoj kun Galio estas la 6-denta kaliko kaj la tubhava korolo.
Sherardia arvensis estas ofta herbo de kampoj, paŝtejoj, herbejoj, kaj tuŝitaj areoj en Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio.
Ĝi altas ĝis 40 cm (sed plejofte multe malpli), havas verticilajn foliojn kaj helviolajn etajn florojn grupigitajn fine de la tigoj kun multaj brakteoj.
La karnecaj radikoj, kvankam tre multe pli malbonkvalitaj ol la ofta rubio (Rubia tinctorum), estas foje uzataj por la produktado de ruĝa tinkturo.