Saltu al enhavo

Ŝerardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kampa ŝerardio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝerardio
Kampa ŝerardio
Kampa ŝerardio
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: gencianaloj Gentianales
Familio: rubiacoj Rubiaceae
Juss.
Subfamilio: Rubioideae
Genro: Ŝerardio Sherardia
L.
Specio: Sherardia arvensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ŝerardio (Sherardia) estas genro de plantoj el familio rubiacoj. Tre simila al Galio, tiu genro entenas nur unu specion, tio estas Sherardia arvensis, la kampa ŝerardio.

Diferencoj kun Galio estas la 6-denta kaliko kaj la tubhava korolo.

Sherardia arvensis estas ofta herbo de kampoj, paŝtejoj, herbejoj, kaj tuŝitaj areoj en Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio.
Ĝi altas ĝis 40 cm (sed plejofte multe malpli), havas verticilajn foliojn kaj helviolajn etajn florojn grupigitajn fine de la tigoj kun multaj brakteoj.
La karnecaj radikoj, kvankam tre multe pli malbonkvalitaj ol la ofta rubio (Rubia tinctorum), estas foje uzataj por la produktado de ruĝa tinkturo.

Infloresko