Saltu al enhavo

Šventoji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun rivero Šventoji okcidenta.
Šventoji
banurbo
feriurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Klaipėda
Subdistrikta Komunumo Palanga
Telefonkodo (+370) 460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 631  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 2′ N, 21° 5′ O (mapo)56.02527777777821.081666666667Koordinatoj: 56° 2′ N, 21° 5′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Šventoji (Litovio)
Šventoji (Litovio)
DEC
Situo de Šventoji

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šventoji (Palanga) [+]
vdr

Šventoji (prononco "Ŝventoj" Pri tiu ĉi sono aŭskulti, laŭ traduko "la sanktuloj", esperante Ŝventojo, pole Święta, germane Heiligenau,[1] "herbejo de la sanktuloj") estas feria urbeto ĉe la bordo de la Balta Maro, ĉe la enfluejo mem de la samnoma rivero, situanta en la okcidento de Litovio. Ekde 1972, Šventoji formas kune kun la najbara Būtingė la administran distrikton Šventoji (litove: Šventosios seniūnija) ene de la urbo Palanga. Apud la haveno Šventoji troviĝas mezlernejo, poŝtoficejo, ambulanco kaj multaj hoteloj. Laŭ la stato de 2012 en la urbeto vivis 2 631 loĝantoj.

Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Šventoji ĉe ĝia enfluejo en la Baltan Maron.

Ĝi apartenas al la urba komunumo Palanga kaj troviĝas 12 kilometrojn norde de la urbo Palanga. Ĉe la norda periferio, kie la vilaĝo finiĝas, la limo de Palanga koincidas kun la litova-latva landlimo. Tra Sventoji estas la plej mallonga vojo de Klaipeda kaj Palanga al Liepaja kaj Ventspils

Žemaičių Alka (Samogitian Alka), pagana observatorio en Šventoji, rekonstruita en 1998.

Dum multaj jarcentoj, kiam la regiono ĉirkaŭ la urbo Klaipėda aŭ germanlingve Memel sude, kaj same la marbordo de la hodiaŭa Latvio en provinco Livonio apartenis al Prusio, la marborda strio ĉirkaŭ la urbo Palanga estis la sola alireblo de Litovio al la maro, kaj frue apud la haveno de Palanga ekestis dua haveno iom norde, en la fiŝista vilaĝo Šventoji. Dum la jaro 1542 la haveno kaj urbeto aperis sur mapo de la kartografo H. Celius.

Nuntempe la gastigado de someraj feriantoj estas la ĉefa enspezofonto de la vilaĝanoj. Šventoji pli estas ol la najbara feria centro Palanga, kies stratoj kaj restoracioj vespere plenplenas je promenantaj feriantoj, kaj kie la vespera kultura vivo dum julio kaj aŭgusto kompareblas al tiu de KaunasVilnius dum la ne-feriaj monatoj. Sed la plaĝo de Šventoji estas same ĉarma, la dudeko de restoracioj havas etosan atmosferon, kaj iom da vesperaj koncertoj ankaŭ ĉi-tie konatigas la kulturajn scenulojn de Litovio al la feriantoj: aparte multe uzata koncertejo estas la eventejo kaj restoracio "Titanikas", konstruita kvazaŭ ŝipego.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Šventoji troviĝas la katolika preĝojo Virgulino Maria Stelo de la Maro, konstruita en 1991 sur la loko de la iama ligna preĝejo (1931). Estas elementa lernejo, malsanulejo, poŝtejo kaj butikcentro, ultaj hoteloj, vilaoj, feriejoj, kafejoj kaj trinkejoj. Sur la bordo de la rivero (la orienta parto de la urbeto) estas forlasita muzika kiosko. Dum la somera sezono ekestas vigla ferieja vivo.

Ekzista ankaŭ "migrovojo por grandaj kaj malgrandaj" sur la norda periferio de Sventoji. Pri la instalado de la parko zorgis la arbaristo V. Kviklys. Estas skulptaĵoj de popolmajstroj, infanaj ludejoj kaj lecionoj pri naturo.

Skulptaĵo "Fiŝkaptistoj" (lt: Žvejo dukros), 1982, artverko de Zuzana Pranaitytė.
  • Skulptaĵo "Balta tagiĝo" ĉe la suda rando de Šventoji.
  • Skulptaĵo "Fiŝkaptista Filino" (1982, aŭtoro Zuzana Pranaitytė), 4 metrojn alta, ĉe la havena pordego.
  • Žemaičiai alkas, rekonstruita en 1998

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Sventoji en 2024 estis la gastigurbo de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (IJK 2024)[2]. Tiam la estraro de Tejo formuligis la laŭnome nomatan Manifeston de Ŝventojo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Historie, la loĝloko neniam apartenis al iu germanlingva regno, sed ĝis 1923 situis nur 16 kilometrojn norde de la germanlingva regno Orienta Prusio, la lima loĝloko Nimmersatt (nun litove Nemirseta, kies germanlingvaj lokuloj malcentre en la regno laŭnome estis "neniam sataj", nimmersatt) kaj norde historie ĝis konkeriĝo fare de la Rusa Imperio en 1795 en distanco de ankaŭ nur 18 kilometroj limis la same germanlingva regno duklando Kurlando kaj Zemgalio, tial kompreneble ĉiam ankaŭ estis germanlingvaj nomoj por la lokoj de la eĉ ne 35 kilometroj inter la du germanlingvaj regnoj.
  2. (eo) IJK 2024 okazos en Litovio, Libera Folio, la 23-an de aprilo 2023.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]