Žitavany
Žitavany [ĵitavani], hungare Zsitvaapáti [ĵitvaapAti] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Žitavany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Zlaté Moravce | ||
Poŝtkodo | 951 97 | ||
Aŭtokodo | ZM | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 839 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 102 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°24′00″N 18°25′00″O / 48.4°N, 18.416667°O (mapo) Koordinatoj: 48°24′00″N 18°25′00″O / 48.4°N, 18.416667°O (mapo) | ||
Alto | 204 m s.m. | ||
Areo | 18 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Žitavany [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Žitavany situas laŭ maldekstra bordo de Žitava, laŭ traira flankovojo. Zlaté Moravce troviĝas je 2 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Poste laŭvice alvenis keltoj, kvadoj, slavoj, fine hungaroj. Žitavany naskiĝis en 1960 pere de unuigo de 2 vilaĝoj priskribitaj sube. Pli frue ambaŭ setlejoj ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Zsitvaapáti/Klein-Opatowetz/Opatovce nad Žitavou
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1538 laŭ tiama hungara ortografio "Apathfalwa". En 1563 kaj en 1618 la turkoj detruis la setlejon. En 1601 oni komputis tie 29 domojn. En 1828 loĝis tie 413 vilaĝanoj en 59 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsitvaapáti 541 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
Plenan liston de komunumoj pri "apát" vi trovos: Alsónemesapáti!
Zsitvakenéz/Kneschitz/Kňažice
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075 en formo "Knesech". En 1601 oni komputis tie 40 domojn. En 1618 la turkoj detruis la setlejon. En 1828 loĝis tie 491 vilaĝanoj en 74 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsitvakenéz 977 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Eta) de 1660, en la 18-a jarcento barokiĝis, post jarcento trakonstruiĝis, en 1937 pligrandiĝis
- kolono pri Sankta Triunuo el la 19-a j.c.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Zsitvakenéz naskiĝis hungara ministro Géza Polónyi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio