Kozárovce
Kozárovce, hungare Garamkovácsi [garamkovAĉi] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Kozárovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 935 22 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | ++421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 988 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 95 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°18′58″N 18°31′21″O / 48.31611°N, 18.5225°O (mapo) Koordinatoj: 48°18′58″N 18°31′21″O / 48.31611°N, 18.5225°O (mapo) | ||
Alto | 187 m s.m. | ||
Areo | 22 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kozárovce [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Kozárovce situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Tlmače-Žiar nad Hronom, sed estas ankaŭ alia fervoja kontakto al Zlaté Moravce. Levice troviĝas je 12 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075 laŭ tiama hungara ortografio "Kouachi". En 1241 la tataroj detruis la setlejon. En 1433 la poloj, en 1530, 1581 kaj en 1647 la turkoj rabadis la vilaĝon. En 1755 oni komputis tie 608 vilaĝanojn. En 1763 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis. En 1779 loĝis tie 724 vilaĝanoj, en 1828 898 vilaĝanoj en 136 domoj. En 1878 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamkovácsi 1621 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kozárovce 1902 homoj, (1780 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Filipo Sankta Jakobo el la 16-a jarcento, en 1718 barokiĝis, en 1790 kaj en 1927 renoviĝis
- klasikisma tombeja kapelo el la 19-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio