Șona (Alba)
Șona · Szépmező · Schönau | |
---|---|
![]() | |
Komunuma sidejo | |
komunumo en Rumanio | |
Lando | ![]() |
Distrikto | ![]() |
Alinome | Szépmező hungare, Schönau germane |
Komunumo | Lopadea Nouă |
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő |
Poŝtkodo | 517402 |
Șona [ŝona] (hungare: Szépmező, germane: Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo", alternative ankaŭ Schönen) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Blaj. Ĝi estas parto de la regiono Transilvanio kaj de la distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi la vilaĝetoj Alecuș, Biia, Lunca Târnavei, Sânmiclăuș kaj Valea Sasului.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La centra loĝloko en 1910 havis 1 430 loĝantojn (germanoj, malplimulte rumanoj, hungaroj), en 1992 979 (rumanoj, 4 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la tuta komunumo vivis 3 782 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1313. Ĝi estis vilaĝo de la transilvaniaj saksoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- István Baranyai (24-a de aprilo 1899 – ?): muzikkritikisto, paroĥestro en Tășnad.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo, primariasona.ro, ne plu aktiva sed arkivigita laŭ la stato de januaro 2020 (rumane)
- historia retejo (germane)
- Interaga mapo de distrikto Alba
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Fortres-preĝejo en Șona
|