13-a de novembro
Aspekto
(Alidirektita el 13a de novembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2025 tagoj |
La 13-a de novembro estas la 317-a tago de la jaro (la 318-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 48 tagoj restas.
Je la 13-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1002: Masakro de Sankta Bricio: anglosaksa reĝo Ethelred la 2-a ordonis murdi danojn setliĝintajn en Anglio - inter viktimoj troviĝis filino de dana reĝo Sven la 1-a, kiu ĵuris venĝon kaj en 1003 atakis Exeter
- 1160: Reĝo de Francio Ludoviko la 7-a edziĝis al Adela de Ĉampanjo, kiu samtage kroniĝis
- 1239: Krucmilitoj: malvenko de krucistoj en la batalo kun egipta armeo apud Gaza-urbo
- 1308: Pollando: Ordeno de germanaj kavaliroj aneksis Gdańsk kaj masakris ties loĝantaron
- 1475: Venko de svisa armeo en batalo de Siono inter kantonoj de Svislando kaj Savojo
- 1493: Kristoforo Kolumbo malkovris insulon Saba
- 1642: Angla enlanda milito: venko de parlamenta armeo en batalo de Turnham Green
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: usona armeo konkeris Montrealon
- 1805: Armeo de Napoleono Bonaparte sen batalo okupis Vienon
- 1817: En Lvovo fondiĝis scienca kaj kultura institucio Ossolineum - pola biblioteko, eldonejo kaj muzeo
- 1841: Esoterismo: skota kirurgo James Braid observis manifestiĝon de besta magnetismo (mesmerismo), kio inspiris lin studi la temon, kiun li fine nomis hipnoto
- 1864: Oni akceptis novan konstitucion de Grekio
- 1887: 3 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis rezulte de dispelo fare de brita polico de la 10-mila manifestacio kontraŭ misuzoj en Irlando
- 1899: Unua publika prezento de la nacia himno de Litovio
- 1904: En Varsovio okazis armita manifestacio de la Batal-Organizaĵo de la Pola Partio Socialista, dum kiu okazis konfrontiĝoj kontraŭ la rusa polico kaj soldatoj
- 1905: Norvegoj dum du tagoj referendumis kontraŭ nuligo de monarkio
- 1907: Francio: unua sukcesa flugo de helikoptero kun Paul Cornu en Lisieux
- 1912: Unua Balkana milito: bulgaraj trupoj eniris al Aleksandropolo
- 1913: Pactraktato inter Grekio kaj Turkio estas subskribita - Grekio ricevis la insulon Kreto kun plimulto da insuloj sur Egea maro
- 1915: Unua Mondmilito: Unua belorusa bazlernejo malfermiĝis en Vilno
- 1916: Unua Mondmilito: Sanga batalo ĉe la Somme finita; ĉefministro de Aŭstralio Billy Hughes estis forpelita de Aŭstralia Laborista Partio pro apogo de deviga militservo
- 1917: Unua Mondmilito: En Finnlando komenciĝis ĝenerala striko
- 1918: reĝo de Aŭstrio-Hungario Karolo la 1-a deklaris cedon de ĉiuj siaj monarkaj kompetentoj kaj de regopovo super Hungario kaj samtage abdikis la lasta reĝo de Saksio; francaj kaj britaj trupoj invadis otomanan Konstantinopolon, komencante kvinjaran okupadon de la urbo; Konsilio de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko unuflanke nuligis traktaton de Brest-Litovsk; la Pola Partio Socialista organizis en Varsovio grandan manifestacion kontraŭ regopovoj de la Regenta Konsilio
- 1921: Dua Pola Respubliko: en Krakovo estis publikigita forme de afiŝo la dua unutagaĵo de polaj futuristoj
- 1922 Litovio: unua kunsido de Seimas
- 1924: Sveda Akademio anoncis polan verkiston Władysław Reymont laŭreato de Nobel-premio pri literaturo pro la romano Kamparanoj
- 1924: Aŭtokefala Pola Ortodoksa Eklezio estis agnoskita de Konstantinopola Ortodoksa Eklezio
- 1924: Premiero de la germana horora muta filmo La vaksfigur-kabineto, reĝisorita de Paul Leni
- 1927: Malfermo de tunelo Holland en Nov-Jorko - unua subakva tunelo en la mondo por aŭtomobiloj, agnoskita unu el Naciaj Historiaj Lokoj
- 1928: Laŭ decido de la Konsilio de Popolkomisaroj oni fondis Instituton pri Cerbo, nuntempe parto de la Rusia Akademio de Sciencoj
- 1928: Altlernejo pri aktorado kaj reĝisorado de la Universitato de Muziko kaj Interpretaj Artoj en Vieno, hodiaŭa Max-Reinhardt-seminario, estis fondita per iniciato de la direktoro kaj teatra direktoro Max Reinhardt
- 1940: Premiero de la unua stereofonia desegnita muzika filmo Fantazio de Walt Disney Company
- 1943: 25-jaraĝa Leonard Bernstein dirigentis koncerton en Novjorka Filharmonio kiel anstataŭanto de la malsana Bruno Walter kaj tiel komencis sian mondan karieron
- 1939: Germana okupado de Pollando: post enkorpigo de Lodzo al Tria Regno kaj foriro de Hans Frank al Krakovo okazis formala translokigo de Ĝenerala Gubernio kaj Oficejo de ĜG; en Kastelo de Lublin okazis unua grupa ekzekuto de 11 enprizonigitoj; en Lodzo kreiĝis konspira Legio de Liberigo; en Parizo estis fondita Asocio de Armita Batalado, transformiĝonta al Pola Enlanda Armeo
- 1940: Japana Imperiestra Konsilio akceptis "programon por reguligi ĉinan incidenton"
- 1941: La Usona Domo de Reprezentantoj aprobis registaran projekton de leĝo pri neŭtraleco de Usono; aviadila ŝipo HMS Ark Royal estis torpedita de U-81, sinkante la postan tagon; Orienta Fronto: en Sebastopolo sinkis post bombado de la pasinta tago fare de germana aviado la krozŝipo Ruĝa Ukrainio; Britio: Bomba Komando ricevis ordonon malpligrandigi noktajn atakojn al Germanio
- 1942: Operaco Reinhardt: de Mława foriris transporto de judoj al koncentrejo en Aŭŝvico kaj polico forveturigis de Varsovio al ĝi 76 virojn; Volinia masakro: ukraina polico bruligis polan vilaĝon Obórki apud Lucko kaj murdis parton de loĝantoj; Nord-Afrika kampanjo: 10-a Armea Korpuso de brita 8-a Armeo okupis Tobrukon; Francio: germanaj sekurecaj servoj arestis kaj deportis al Germanio generalon Maxime Weygand
- 1943: Orienta Fronto: trupoj de 1-a Ukraina Fronto atingis Żytomierz; Sudokcidenta Pacifiko: usona 7-a Aviada Armeo komencis ataki celojn sur Gilbertoj kaj Marŝala Insularo
- 1944: Balkana Fronto: sub premo de bulgaroj kaj jugoslavoj ariergardoj de germana Armea Grupo "E" evakuiĝis de Skopjo kaj sekvan tagon retiriĝis de Makedonio; Jugoslavaj Partizanoj liberigis Skopjon; en Montenegro Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo liberigis Cetinjon; generalo Harold Alexander alvokis Italan Reziston rompi agadon ĝis printempo 1945; Birma Fronto: en nord-okcidenta Birmo barata 5-a Infanteria Divizio okupis Kalemyo
- 1945: Pollando: Władysław Gomułka ekposteniĝis kiel ministro de la Regajnitaj Teritorioj en la Provizora Registaro de Nacia Unueco
- 1953: Unua aŭtomobilo de SEAT forlasis muntoĉenon
- 1954: Regiona ĉampioneco pri rugbeo gajnita de Britio, kiu venkis Francion en la finalo en Parizo; Pollando: Brzeg Dolny, Dęblin, Świdnik kaj aliaj setlejoj ricevis urborajtojn
- 1956: Senstalinigo: Konstantin Rokosovski estis maldungita kiel pola ministro pri nacia defendo kaj forveturis al Moskvo; Supera Kortumo de Usono anoncis segregaciajn kontraŭkonstituciajn leĝojn koncerne busajn pasaĝerojn, kio kaŭzis busbojkoton en Montgomery
- 1960: Gvatemala Enlanda Milito komencita - en Gvatemalo okazis sensukcesa puĉo de oficiroj simpatiantaj kun la Kastrisma revolucio
- 1962: En Pola Popola Respubliko fondiĝis Ligo de Land-Defendo
- 1964: Arabaj-israelaj militoj: Araba-israela batalo pri akvo komenciĝis
- 1966: Arabaj-israelaj militoj: Israela armeo faris grandan transliman atakon kontraŭ vilaĝo Samu kontrolata de Jordanio en Cisjordanio, responde al incidento de Fatah kun tera mino du tagojn antaŭe
- 1970: Naturkatastrofo: tropika ciklono Bhola je 200 km/h kolizias kun enloĝata delta Gango en Orienta Pakistano - en unu el la plej grandaj naturaj katastrofoj de la 20-a jarcento, duonmiliono da homoj mortis dum unu nokto
- 1974: Oni finis konstruon de Meteologia Observatorio sur Śnieżka
- 1975: Arabaj-israelaj militoj: Palestinaj teroristoj de organizaĵo Fatah eksplodigis bombon centre de Jerusalemo - 6 israelanoj pereis kaj 40 vundiĝis
- 1977: Arabaj-israelaj militoj: Palestinaj teroristoj de Fronto Demokrata por Liberigo de Palestino eksplodigis bombon proksime al lernejo en Malnova Urbo de Jerusalemo – 1 lernanto pereis kaj 4 personoj vundiĝis, krom tio post 3 horoj laŭvica bombo en juda kvartalo mortigis 1 personon kaj 1 vundigis
- 1980: Vojevodia Juĝejo en Varsovio reĵetis proponon registri Sendependan Asocion de Studentoj, argumentante ke sindikatoj estas por laboristoj aŭ labordonantoj - la rifuzo kaŭzis studentajn strikojn
- 1985: Kolumbio: laharo, kaŭzita de la erupcio de vulkado Nevado del Ruiz, detruis urbon Armero (departemento Tolimo) - 28 700 viktimoj
- 1989: Hans Adam la 2-a iĝis princo de Liĥtenŝtejno
- 1990: TTT-paĝo lanĉita - unu el la plej gravaj interretaj servoj, kiu permesas al ni vidi multajn retejojn
- 1993: Supera Soveto de Belorusio aprobis leĝon "Pri protekto de historia kaj kultura heredaĵo"
- 1994: Svedoj referendumis pri aliĝo al Eŭropa Unio
- 1995: En Los-Anĝeleso okazis premiero de la brita filmo Ora okulo pri aventuroj de James Bond
- 1999: Ĉilio kaj Peruo subskribis interkonsenton finantan pli ol 100-jaran disputon pri landlimoj
- 2001: Soldataro de Nord-alianco konkeris Kabulon
- 2002: Hispanio: petrolŝipo "Prestige" sinkis apud la marbordo de Galegio kaŭzante vastan naftan poluadon
- 2002: Irako akceptis kondiĉojn de UN-Rezolucio 1441
- 2004: Colin Powell rezignis esti usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 2005: Oficanta prezidento de Burkino elektiĝis por sekva oficperiodo
- 2010: Birma politikistino Aung San Suu Kyi estis liberigita de hejma aresto post preskaŭ 15 jaroj
- 2012: Plena suna eklipso videbla super norda Aŭstralio kaj suda Pacifiko
- 2015: Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj senkvalifikis Rusion por nedifinita tempo pro sistemaj misuzoj de dopado; Milito kontraŭ la Islama Ŝtato: fino de Sinĝar-batalo (Gubernio Ninivo) kun venko de peŝmergoj kaj araba-okcidenta koalicio; Atencoj de novembro 2015 en Parizo fare de Islama Ŝtato: en serio de atencoj en Parizo 137 personoj pereis, 413 vundiĝis (post 3 eksplodoj kaj 6 pripafoj); Beata Szydło nova ĉefministro de Pollando
- 2016: Prezidentan baloton en Bulgario gajnis generalo Rumen Radev, kaj en Moldavio Igor Dodon
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 354: Aŭgusteno de Hipono, frua kristana filozofo, doktoro de eklezio kaj patro de la Eklezio, sanktulo (m. 430)
- 1312: Eduardo la 3-a, angla reĝo (m. 1377)
- 1468: Johannes Eck, germana romkatolika teologo (m. 1543)
- 1504: Filipo la 1-a, germana reformaciisto, hesia landgrafo (m. 1567)
- 1595: Georgo Vilhelmo, elektoprinco de Brandenburgio, duko de Prusio (m. 1640)
- 1710: Charles-Simon Favart, franca opera kaj komedia verkisto (m. 1792)
- 1715: Dorothea Christiane Erxleben, germana kuracistino (m. 1762)
- 1715: Isidorus Keppler, germana teologo kaj profesoro (m. 1792)
- 1761: John Moore, brita generalo, reformisto (m. 1809)
- 1789: Johann Friedrich Möller, germana teologo, superintendanto (m. 1861)
- 1806: Emilia Plater, pola grafino kaj kapitano, nacia heroino de Belorusio, Litovio kaj Pollando, simbolo de la batalo pri sendependeco (m. 1831)
- 1818: Ladislao Magyar, hungara vojaĝisto kaj esploristo (m. 1864)
- 1831: Hermann Behmer, germana pentristo (m. 1915)
- 1848: Alberto la 1-a, princo de Monako, spertulo pri oceanografio (m. 1922)
- 1850: Robert Louis Stevenson, skota verkisto, poeto, raportisto, vojaĝisto (m. 1894)
- 1854: George Whitefield Chadwick, usona komponisto (m. 1931)
- 1855: Gerhard Maier, germana teologo kaj cistercia abato (m. 1926)
- 1857: Szilárd Sztura, hungara estetikisto, filozofia verkisto, tradukisto (m. 1925)
- 1862: József Gabriel, rumania hungara, germana redaktoro (m. 1950)
- 1875: Kunó Klebelsberg, hungara grafo, politikisto, ministro, akademiano (m. 1932)
- 1881: József Csiky, hungara kuracisto, profesoro (m. 1929)
- 1883: Zoltán Jakab, hungara pentristo (m. 1919)
- 1887: Nikolaj Vavilov, rusia, soveta geobotanikisto kaj genetikisto, viktimo de stalinismo (m. 1943)
- 1889: Ostap Viŝnja, ukraina verkisto, satiristo kaj humuristo (m. 1956)
- 1895: Aurél Bernáth, hungara pentristo, grafikisto (m. 1960)
- 1895: Rinaldo Orengo, itala inĝeniero, fondinto de E-grupoj en Brindisi kaj La Spezia, krome de la oficejo E-Centro Itala en Milano, vicprezidanto de IEF, membro de Lingva Komitato, kunredaktoro de interlingvistika kaj esperantologia "Lingva Kritiko", teknika kaj beletra tradukisto (m. 1991)
- 1899: Iskander Mirza, unua prezidento de Pakistano (m. 1969)
- 1899: Martin Bodmer, svisa kolektisto kaj filantropo (m. 1971)
- 1899: Huang Senfan, ĉina historiisto kaj antropologo, aŭtoro de libro "Mallonga historio de ĝŭangoj", kunkreinto de la moderna ĉina etnologio (m. 1982)
- 1909: Lajos Kovács, rumania hungara unitariisma episkopo (m. 1994)
- 1909: László Sztojka, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1986)
- 1912: Endre Horváth, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 2002)
- 1914: Julio Caro Baroja, hispana antropologo, historiisto, lingvistikisto, folkloristo kaj eseisto (m. 1995)
- 1914: Győző Határ, hungara poeto, verkisto, tradukisto, laboranto en la hungara dissendo de BBC (m 2006)
- 1921: Miklós Fehér, hungara poeto, tradukisto, publikiginta tradukitan poezion en "Hungara Vivo", "La KancerKliniko" kaj en memredakta Eŭropa Poezio en Esperanto, membro de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (n. 2000)
- 1922: Oskar Werner, aŭstra aktoro (m. 1984)
- 1932: Miklós Szabó, rumania hungara historiisto (m. 2016)
- 1933: Peter Härtling, germana ĵurnalisto kaj verkisto (m. 2017)
- 1938: Jean Seberg, usona aktorino kaj reĝisorino (m. 1979)
- 1939: Hans Spatzenegger, aŭstra juristo, ĵurnalisto kaj historiaĵ-publicisto
- 1943: Zoltán Dézsi, rumania hungara pedagogo, poeto, politikisto
- 1943: Mustafa Ĝemilev, ukraina politikisto, membro de Verĥovna Rada, soveta disidento, prezidanto de la meĝliso de la krime-tataroj
- 1945: Vladislav Aĉalov, soveta kaj rusia oficiro, komandanto de mararmeo (m. 2011)
- 1947: László Barabás, rumania hungara etnografo
- 1953: Andrés Manuel López Obrador, meksika guberniestro kaj politikisto
- 1955: Whoopi Goldberg, usona aktorino
- 1957: Stephen Baxter, brita verkisto, matematikisto kaj inĝeniero
- 1962: Arkadiusz Bagłajewski, pola kritikisto kaj historiisto de literaturo
- 1969: Ayaan Hirsi Ali, nederlanda politikistino somaldevena
- 1969: Gerard Butler, skota aktoro, produktoro kaj kantisto
- 1974: Arkadiusz Protasiuk, pola armea piloto kaj politologo (m. 2010)
- 1977: László Katona, hungara aktoro, liberprofesiulo
- 1977: Zsuzsanna Tódor, rumania hungara grafikistino
- 1979: Subliminal, israela kantisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 565: Justiniano la 1-a, bizanca imperiestro (n. 483)
- 867: Nikolao la 1-a, papo, sanktulo (n. 820)
- 1093: Malkolmo la 3-a, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 1031)
- 1359: Ivano la 2-a Ruĝa, granda princo en Rusio (n. 1326)
- 1460: Henriko la Navigisto, infanto, pli juna filo de Johano la 1-a, kreinto de la portugala kolonia imperio, grandmajstro de la Ordeno de Kristo (n. 1394)
- 1555: Michael Meyenburg, germana politikisto kaj juristo (n. ĉirkaŭ 1491)
- 1794: Farkas Bánffy, hungara sekretkonsilanto, taglibroverkisto (n. 1724)
- 1839: William Otis, usona inventisto de fosmaŝino (n. 1813)
- 1862: Ludwig Uhland, germana poeto kaj ĵurnalisto, enestanta en Fundamenta Krestomatio (n. 1787)
- 1868: Gioachino Rossini, itala operkomponisto (n. 1792)
- 1873: Eduardo Rosales, hispana pentristo-puristo (n. 1836)
- 1882: Gottfried Kinkel, germana teologo, verkisto kaj arthistoriisto (n. 1815)
- 1903: Camille Pissarro, franca pentristo (n. 1830)
- 1903: Dezső Radnóti, hungara juristo, redaktoro de etnografia revuo "Erdély" (n. 1865)
- 1912: Teréza Nováková, ĉeĥa verkistino, poliglotino (n. 1853)
- 1921: Ignác Goldziher, hungara orientalisto, fondinto de moderna islamologio (n. 1850)
- 1929: László Szirmai, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto, poeto (n. 1905)
- 1944: Carl Lampert, aŭstra beatigita pastro, doktoro pri kanona juro, kontraŭulo de nacia socialismo, ekzekutita (n. 1894)
- 1957: Antonín Zápotocký, ĉefministro kaj prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1884)
- 1963: Margaret Murray, brita antropologino kaj egiptologino (n. 1863)
- 1965: István Zadravecz, hungara pastro, episkopo, monaĥo (n. 1884)
- 1971: Béla Szives, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1911)
- 1972: Imre Kádár, hungara verkisto, tradukisto (n. 1894)
- 1974: Vittorio De Sica, itala reĝisoro kaj aktoro (n. 1901)
- 1979: Yannis Maris, greka ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1916)
- 1985: Aleksandr Pokriŝkin, sovetia flug-aso (n. 1913)
- 1987: Paul Neergaard, dana profesoro pri agronomio, ĉefredaktoro de "Esperantologio" kaj de "Sciencaj Studoj", senatano de AIS, vicprezidanto de Eŭropa Klubo, esperantologo, vicprezidanto de la AdE, iniciatinto de akademio Comenius, (n. 1907)
- 1988: István Kende, hungara historiisto kaj profesoro (n. 1917)
- 1996: Svami Rama, barata jogano, iniciatinto de instruado pri "himalaja jogo" (n. 1925)
- 1998: Valerie Hobson, brita aktorino (n. 1917)
- 2007: Xavier Léon-Dufour, franca jezuito, teologo, bibliisto (n. 1912)
- 2010: Luis García Berlanga, hispana scenaristo kaj kinoreĝisoro (n. 1921)
- 2017: Alina Janowska, pola aktorino (n. 1923)
- 2021: Wilbur Smith, brita-sudafrika verkisto (n. 1933)
- 2024: Shuntarō Tanikawa, japana poeto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Nikolao la 1-a, papo; Carl Lampert, aŭstra pastro, beatigita
- Internacia Tago de Blinduloj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 13-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.