Asocio de Armita Batalado
Asocio de Armita Batalado | ||
---|---|---|
rezisto armita organizaĵo | ||
Komenco | 1939 vd | |
Lando(j) | Dua Pola Respubliko vd | |
Asocio de Armita Batalado (pole Związek Walki Zbrojnej (ZWZ)) estis armita forto en Pollando dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 13-a de novembro 1939 ĝis la 14-a de februaro 1942, kaj poste alinomita kiel Armia Krajowa (Pola Enlanda Armeo).
ZWZ fondiĝis kiel konsekvenco de la raporto de Michał Tokarzewski-Karaszewicz, transdonita de marŝalo Edward Rydz-Śmigły al generalo Władysław Sikorski, en kiu Tokarzewski informis pri kreo de Służba Zwycięstwu Polski (Servo al Venko de Pollando), kiun Sikorski malfondis, anstataŭante ĝin per ZWZ.
La nova organizaĵo estis tutnacia, ĝia Ĉefkomandanto en Varsovio iĝis generalo Kazimierz Sosnkowski, kiu samtempe estris kreitan Komitaton de Ministroj pri Land-Aferoj, kies membro estis i.a. Aleksander Ładoś.
Organizado
[redakti | redakti fonton]Asocio de Armita Batalado estis formale komandata de Parizo. Ĉefkomandanto iĝis generalo Kazimierz Sosnkowski, kiu post frakaso de liaj taĉmentoj apud Lvovo transiris la polan-hungaran landlimon trairante al Francio, sed komandado de tie estis malebla. Lian instrukcion el la 4-a de decembro 1939 pri fondo de AAB kunportis januare 1940 al Varsovio kuriero. Ĝi substrekis "tut-nacian, superpartian kaj supersocitavolan" karakteron. Unuafoje estis ankaŭ precizigita koncepto pri la "preparo de armita ribelo malfronte de okupaciaj armeoj, kiu estiĝos dum eniro de regula pola armeo al Pollando". Kreantoj de la koncepto ne antaŭvidis, ke kiel la unuaj eniros la okupatan landon sovetaj soldataroj. Al la Ĉefkomandanto en Parizo subiĝis komandantoj de Enlandaj Areoj.
Post malvenko kaj kapitulaco de Francio Supera Komandanto kaj Ĉefministro de la Pola Registaro en ekzilo generalo Władysław Sikorski nomumis kolonelon Stefan Rowecki anstataŭanto de la ĉefkomandanto kun rajto al memstaraj urĝaj decidoj kaze de manko de ligiteco kun la registaro. Generalo Sikorski rekomendis ankaŭ striktan kunlaboron kun Ĉefa Politika Komitato, kiu konsistis el Kazimierz Pużak, Aleksander Dębski, Stefan Korboński kaj Franciszek Kwieciński. Sekretario estis kuriero Jerzy Michalewski. La ordono transdonis armean regopovon en la lando en la manojn de oficiroj estantaj en la centro de eventoj kaj la plej bone orientitaj pri okupaciaj realaĵoj.
La Ĉefa Komandejo subiĝis al la pola registaro en Londono akirante tamen pli grandan aŭtonomecon pri gvidado de la tuta vivo de Pola Subtera Ŝtato.
Elektitaj eventoj
[redakti | redakti fonton]- La limon kun Ĝenerala Gubernio la 26-an de oktobro de 1940 transpaŝis 3 polaj oficiroj kun tasko aranĝi Asocion de Armita Batalado en estintaj vojevodioj: Bjalistoko, Nowogródek kaj Pinsk.
- 2.11. 1940: Kolonelo Leopold Okulicki iĝis komandanto de bjalistoka kaj lvova areoj de la Asocio de Armita Batalado kun sidejo en Lvovo
- 12.02.1941: Venĝo-Asocio de la Asocio de Armita Batalado ekbruligis armeajn deponejojn en Przeworsk
Statistiko
[redakti | redakti fonton]- 1.09. En la Asocio estis 3733 polaj oficiroj kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj
Membroj
[redakti | redakti fonton]- Janusz Brochwicz-Lewiński
- August Emil Fieldorf
- Józef Franczak
- Józef Garliński
- Antoni Heda
- Rajmund Kaczyński
- Antoni Kocjan
- Stefan Korboński
- Krystyna Krahelska
- Józef Kuraś
- Karolina Lanckorońska
- Stanisław Marusarz
- Jan Nowak-Jeziorański
- Michał Tokarzewski-Karaszewicz
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Longin Tomaszewski, Kronika wileńska 1939-1941 (Vilna kroniko 1939-1941). Wydawnictwo Pomost, Warszawa 1990
- Lesław Marian Bartelski, AK. 1-a volumo Podziemna armia 27 IX 1939 – 30 VI 1943 (Subtera armeo 27-a de novembro 1939 - 30 de junio 1943). Tekst, Warszawa 1990, ISBN 83-85188-00-2
- Norman Davies, God's Playground. A History of Poland, duvoluma; la dua volumo: 1795 to the Present, Columbia University Press, Nov-Jorko 1982, ISBN 0-231-05353-3
- Е. В. Яковлева, Польша против СССР, 1939—1950, «Вече», 2007, p. 416