14-a SAT-Kongreso 1934
Etoso
14-a SAT-Kongreso 1934 | ||
---|---|---|
![]() | ||
Loko | Valencio | |
Ekde | 3-a de aŭgusto 1934 | |
Ĝis | 8-a de aŭgusto 1934 | |
Organizanto | Luis Hernández Lahuerta, Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/SAT-kongreso_Valencio_1934_komuna_foto.jpg/220px-SAT-kongreso_Valencio_1934_komuna_foto.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/SAT-kongreso_Valencio_1934.jpg/220px-SAT-kongreso_Valencio_1934.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/1934Valencio.png/220px-1934Valencio.png)
La 14-a kongreso de SAT okazis en Valencio inter la 3-a kaj la 8-a de aŭgusto 1934. Ĝin partoprenis 376 homoj el 13 landoj. La ĉefa organizanto estis Luis Hernández Lahuerta.
Prelegoj[redakti | redakti fonton]
- Norberto Bartelmes: Pri muziko (kun partopreno de loka esperantista orĥestro )
- Jaume Grau Casas: Kataluna literaturo kaj lingvo
- PÄHN: Nuntempa soveta literaturo
- A. PÂRIS: Edukado de gvidantoj en la laborista movado