39-a SAT-Kongreso 1966
Aspekto
39-a SAT-Kongreso 1966 | ||
---|---|---|
Loko | Svanviko | |
Ekde | 23-a de julio 1966 | |
Ĝis | 30-a de julio 1966 | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
[[|← Antaŭa]] | [[|Sekva →]] | |

La 39-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Svanviko de la 23-a ĝis la 30-a de julio 1966. Ĝin partoprenis 310 homoj el 12 landoj kaj 4 mondopartoj.
Dum kunveno de la LEA-Komitato estis akceptita propono, farita de SAT-Amikaro, ke la diversaj LEA-oj interŝanĝu delegitojn okaze de siaj respektivaj kongresoj. Tio efektive okazis dum la postaj jaroj.
La kongreson sekvis junulara postkongreso en montara farmbieno meze de la Peak-regiono.
Prelegoj
[redakti | redakti fonton]- Sindikatismo en Britio, prezentita de John Halliday
- Sennaciismo, prezentita de Tuseno Burnelle
- Japanio, de Mark Starr
- Maljunuloj en Britio, de S. Hill
Tuttaga ekskurso
[redakti | redakti fonton]- Al Nottingham, tiam granda industria centro, kun oficiala akcepto en la urbodomo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Historio de SAT 1953-1981, eld. SAT-broŝurservo, Laroque-Timbaud, 1982