15-aj Naciaj Filmpremioj
15-aj Naciaj Filmpremioj | ||
ceremonio por enmanigo de premio | ||
---|---|---|
Lando | Barato | |
La 15-aj Naciaj Filmpremioj, prezentitaj de Ministerio pri Informo kaj Elsendado en Barato premiis la plej bonajn rezultojn de la barata kino eldonitaj en 1967.[1][2] La ceremonio okazis ĉe Vigyan Bhavan, en Nov-Delhio la 25-an de novembro 1968; la premiojn donis la tiama Prezidanto de Barato, Zakir Hussain.
Ekde la 15-aj Naciaj Filmpremioj, la organizo de la premioj ŝanĝiĝis, kun la starigo de novaj premioj kaj kategorioj. Malkiel antaŭe, la filmoj estis tiam disigitaj en la kategoriojn longaj kaj mallongaj filmoj. Por la longaj filmoj oni daŭrigis la jam-establitajn tutabaratan kaj regionajn premiojn; kelkaj novaj premioj estis starigitaj por la tutbarata kategorio, por honori artistojn kaj teĥnikistojn.
Inter la gravaj premioj starigitaj por la longaj filmoj ekde la 15-aj Naciaj Filmpremioj indas mencii la premiojn kiel plej bona aktoro, plej bona aktorino, plej bona reĝisoro, plej bona kinematografio, plej bona muzika direkto, plej bona lipsinkroniga kantisto de la jaro kaj plej bona scenaro.
Ekde la15-aj Naciaj Filmpremioj, ankaŭ la mallongaj filmoj havis siajn proprajn premiojn; sep novaj premioj estis donitaj por gratuli diversajn specojn/ĝenrojn de mallongaj filmoj farita tra la lando, inkluzive kiel plej bona varba filmo, plej bona eduka filmo, plej bona dokumenta filmo pri socio, ktp.
La Atestilo de merito en ĉiuj la kategorioj ĉesis kun la 15-aj Naciaj Filmpremioj, samkiel ĉesis la premioj por la dua/tria plej bona filmo en ĉiuj la kategorioj (krom en la kategorio dua plej bona longa filmo).
Ĵurioj
[redakti | redakti fonton]Ses malsamaj komitatoj formiĝis surbaze de la sektoroj de la filma industrio de Barato, plejparte kun ĉefsidejoj en Mumbajo, Kolkato kaj Ĉenajo. Alia komitato por la tutbarata nivelo ankaŭ estiĝis kaj inkluzivis kelkajn el la membroj de la regiona komitato. Okaze de la 15-aj Naciaj Filmpremioj, la centran komitaton gvidis R. K. Nehru.[1]
- Ĵurianoj: centra
- R. K. Nehru (estro) • Ammu Swaminathan • Adya Rangacharya • Ardhendu Mukerjee • B. V. Singaracharya • Roshan Lal Malhotra • Sunder Lal Nahata • Jainendra Kumar • Ali Sardar Jafri • M. Mujeeb
- Ĵurianoj: dokumentaj filmoj
- Padmaja Naidu (estro) • Muriel Wasi • J. D. Singh • R. S. Sharma • Len Chatwin
- Ĵurianoj: mallongaj filmoj
- Krishna Kriplani (estro) • Tara Ali Baig • Shiv S. Kapur • Ebrahim Alkazi • Usha Bhagat • Fali Bilimoria
- Regiona ĵurio: Mumbajo
- V. A. Naik (estro) • Aloo J. Chibber • Anant Kanekar • R. Srinivasan • Ram Joshi • K. J. Khambatta • Bhanu Prasad Pandya • Pannalal Maheshwary • Sadashiv J. Row Kavi • Bany Talwar
- Regiona ĵurio: Kolkato
- S. N. Ray (estro) • Premendra Mitra • Rita Ray • R. P. Gupta • Jamuna Baruah • Sachidananda Raut Ray • Asim Pal • D. K. Sircar • Durgadas Mitra
- Regiona ĵurio: Ĉenajo
- C. R. Pattabhiraman (estro) • A. N. Krishna Rao • Devaki Gopidas • K. Subramaniam • S. K. Nayar • D. V. S. Raju • T. E. Vasudevan • V. C. Subburaman • B. Ananthaswami • D. N. Rao
Premioj
[redakti | redakti fonton]Premioj estis disigita en longaj filmoj kaj dokumentaj filmoj.
La Ora medalo de la prezidanto por la tutbarata plej bona longa filmo estas nun ordinare konata kiel Nacia Filmpremio por la plej bona longa filmo; la Ora medalo de la prezidanto por la plej bona dokumenta filmo estas analoga al la hodiaŭa Nacia Filmpremio por la plej bona dokumenta filmo. Por la filmoj de infanoj, la Ora medalo de la ĉefministro nomiĝas nun Nacia Filmpremio por la plej bona filmo por infanoj. Ĉe la regiona nivelo, la Arĝenta medalo de la prezidanto por la plej bona longa filmo nun nomiĝas Nacia Filmpremio por la plej bona longa filmo en aparta lingvo. La Atestilo de merito en ĉiuj kategorioj ĉesis dum la jaroj.
Longaj filmoj
[redakti | redakti fonton]La longaj filmoj estis premiitaj ĉe la tutbarata kaj la regiona niveloj. Okaze de la 15-aj Naciaj Filmpremioj, la bengallingva filmo Hatey Bazarey gajnis la Oran medalon de la prezidanto por la tutbarata plej bona longa filmo, dum la bengali filmo Chiriyakhana kaj du hindiaj filmoj, nome Hamraaz kaj Upkar, gajnis la maksimuman nombron de premioj (t.e., du). La premioj donitaj en ĉiu kategorio jenas:[1]
Tutbarata premio
[redakti | redakti fonton]La premioj donitaj jenas:[1]
Regiona premio
[redakti | redakti fonton]La premioj estis donitaj al la plej bonaj filmoj faritaj en la regionaj lingvoj de Barato. Por la longaj filmoj en la asama, angla, guĝarata, kaŝmira kaj odia lingvoj, oni neniun donis Arĝentan medalon de prezidanto por la plej bona longa filmo. La produktisto kaj reĝisoro de la filmo estis premiitaj kun 5 000 ₹ kaj kun Arĝenta medalo, respektive.[1]
Premio | Filmo | Premiito(j) | |
---|---|---|---|
Produktistoj | Reĝisoroj | ||
Plej bona longa filmo en la bengala | Arogya Niketan | Aurora Film Corp Pvt Ltd. | Bijoy Bose |
Plej bona longa filmo en la hindia | Hamraaz | B. R. Chopra | B. R. Chopra |
Plej bona longa filmo en la kanara | Bangarada Hoovu | B. A. Arasa Kumar | B. A. Arasa Kumar |
Plej bona longa filmo en la malajala | Anveshichu Kandethiyilla | Ravi | P. Bhaskaran |
Plej bona longa filmo en la marata | Santh Wahate Krishnamai | Sahakari Chitrapath Sanstha Ltd. | M. G. Pathak |
Plej bona longa filmo en la odia | Arundhati | Dhiren Patnaik | Prafulla Sengupta |
Plej bona longa filmo en la panĝaba | Sutlej De Kande | P. P. Maheshwary | P. P. Maheshwary |
Plej bona longa filmo en la tamila | Aalayam | M/s. Sunbeam, Ĉenajo | Thirumalai |
Mahalingam | |||
Plej bona longa filmo en la telugua | Sudigundalu | Chakravarthi Chitra | Adurthi Subba Rao |
Dokumentaj filmoj
[redakti | redakti fonton]La donitaj premioj jenas:[1]
Mallongaj filmoj
[redakti | redakti fonton]Premio | Filmo | Lingvo | Premiito(j) | Mona premio |
---|---|---|---|---|
Plej bona dokumenta filmo | India '67 | Nur muziko | Produktisto: P. Sukhdev | Ŝablono:INR5 000 |
Reĝisoro: P. Sukhdev | ||||
Plej bona edukada filmo | Akbar | Angla | Produktisto: J. S. Bhownagary :por Films Division | Ŝablono:INR5 000 |
Reĝisoro: Shanti S. Varma | Ŝablono:INR2 000 | |||
Plej bona filmo pri sociaj temoj | I am 20 | Angla | Produktisto: J. S. Bhownagary :por Films Division | Ŝablono:INR5 000 |
Produktisto: K. L. Khandpur :por Films Division | ||||
Reĝisoro: S. N. S. Sastry | Ŝablono:INR2 000 | |||
Plej bona verbada filmo (komerca) | The Brown Diamond | Angla | Produktisto: M/s. Krishnaswamy Associates | Arĝenta medalo |
Reĝisoro: S. Krishnaswamy | ||||
Plej bona verbada filmo (nekomerca) | Sandesh | Hindia | Produktisto: J. S. Bhownagary :por Films Division | Arĝenta medalo |
Produktisto: K. L. Khandpur :por Films Division | ||||
Reĝisoro: Omprakash Sharma | ||||
Plej bona eksperimenta filmo | Through The Eyes of a Painter | Angla | Produktisto: J. S. Bhownagary :por Films Division | Ŝablono:INR5 000 |
Kreinto: M. F. Husain | Ŝablono:INR2 000 | |||
Plej bona dokumenta animacia filmo | Inquiry | Nur muziko | Produktisto: C. T. Baptista | Ŝablono:INR5 000 |
Reĝisoro: C. T. Baptista |
Nedonitaj premioj
[redakti | redakti fonton]La jenaj premioj ne estis donitaj ĉar neniu filmo estis taksita taŭga por la premio:[1]
- Premio Nargis Dutt por la plej bona longa filmo pri nacia integrado
- Ora medalo de la ĉefministro por la plej bona filmo por infanoj
- Arĝenta medalo de la prezidanto por la plej bona longa filmo en la asama
- Arĝenta medalo de la prezidanto por la plej bona longa filmo en la angla
- Arĝenta medalo de la prezidanto por la plej bona filmo en la odia
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 15th National Film Awards. Directorate of Film Festivals. Arkivita el la originalo je 25 July 2020. Alirita 2 September 2020.
- ↑ "National Awards Winners 1967: Complete list of winners of National Awards 1967", timesofindia.indiatimes.com. Kontrolita 11 August 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 15th National Film Awards en la angla Vikipedio.