30-a de decembro
Aspekto
(Alidirektita el 30an de decembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 30-a de decembro estas la 364-a tago de la jaro (la 365-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 1 tago restas.
Je la 30-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 533: En Bizanca Imperio ekvalidis Corpus iuris civilis, konsistanta interalie el la kodo de Justiniano
- 1066: Islamanoj masakris judan loĝantaron de Granado - pereis pli ol 4000 sefardaj judoj
- 1230: Florenco: en preĝejo sub alvoko al Ambrozio de Milano okazis miraklo de komunio
- 1370: Papado en Avinjono: Gregorio la 11-a iĝis papo, la lasta, kiu rezidis en Avignon (Francio)
- 1407: Gabriele Condulmer (posta papo) estis nomumita episkopo de Sieno
- 1460: Militoj de rozoj: Lankastroj venkis Jorkojn en batalo de Wakefield
- 1616: En Kievo estis presita unua libro Riĉegaj horoj
- 1658: Pollando: dum sveda diluvo post duonjara sieĝo de Toruń kapitulacis sveda garnizono
- 1661: Apud Stokholmo bruliĝis kastelo Drottningholm
- 1745: Dua jakobita ribelo: kapitulaco de skotaj ribelantoj dum la dua sieĝo de Carlisle
- 1748: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: pola vilaĝo Końskie ricevis urborajton
- 1757: Dum la tria silezia milito en Kłodzko estis pendumita pastro Andreas Faulhaber, mortkondamnita pro rompo de la ordono ne konfesi fuĝintojn de la prusa armeo - lia korpo sendifekte restis sur pendumilo ĝis eniro al la urbo de aŭstra armeo, 2 jarojn kaj 7 monatojn poste
- 1796: En Italio asembleo kunigita en Reggio nell'Emilia konfirmis fondon de Cispada Respubliko, decidita en Modena la 15-an de oktobro en kunveno kunvokita fare de Napoleono Bonaparte
- 1798: Polaj Legioj en Italio konkeris Gaetan
- 1803: Britoj konkeris Delhion, baratan urbon apud la rivero Jamuno
- 1806: Otomana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio — rezulte Besarabio transiris al la Rusia Imperio
- 1842: Rusia Imperio sur teritorioj de aneksita Grandprinclando Litovio kreis Nord-Okcidentan Landon
- 1853: Usono aĉetis de Meksiko sudan parton de Arizono kaj Nov-Meksikon
- 1880: Post abdiko de lasta indiĝena reĝo, Tahitio iĝis franca kolonia imperio kiel parto de Franca Polinezio; Paulus Kruger iĝis unua prezidento de Transvala Respubliko
- 1896: Nacia heroo de Filipinoj José Rizal ekzekutita de hispanoj en Manilo
- 1897: Brita Natalkolonio aneksis reĝlandon de zuluoj
- 1900: En Granda Teatro de Varsovio okazis pola premiero de la baleto Cignolago de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
- 1905: En Teatro ĉe la Vieno okazis premiero de la opereto La gaja vidvino de Ferenc Lehár
- 1906: Brita Hindio: reage al pli frua ekesto de Barata Nacia Kongreso fondiĝis en Dako Tuthindia Islama Ligo, kiu evoluis en la Pakistanan Movadon
- 1907: Pola grimpisto Jerzy Maślanka kiel unua atingis vintre montopinton Svinica en Altaj Tatroj
- 1913: Reakirita de itala polico la pentraĵo Mona Lisa de Leonardo da Vinci revenis al Luvro
- 1915: Unua mondmilito: Marborde de Kreto post torpedigo fare de germana submarŝipo U-38 sinkis brita pasaĝera ŝipo "Persia" - 343 personoj pereis; aŭstra guberniestro de Reĝlando Bohemio malpermesis uzon de la ĉeĥa lingvo kiel interna oficiala lingvo
- 1916: Grupo de nobeloj rezulte de komploto kaj atenco murdis en Sankt-Peterburgo Grigorij Rasputin, favoraton de Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt) - la korpo post 3 tagoj trovita en la rivero; Karolo la 1-a kun sia edzino Zita de Bourbon-Parma kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1918: Poznano, plejparte ekregita de ribelantoj, transiris al la ribelo de Grandpollando por liberigi aneksitan Pollandon; Dua Pola Respubliko: alvenintaj de Lublin taĉmentoj de la pola soldataro sub komando de majoro Leopold Lis-Kula sange subpremis tritagan komunistan ribelon en Zamość; Fonda kunveno de la Komunista Partio de Germanio komenciĝis kun partopreno de Roza Luksemburg kaj Spartakista Asocio
- 1919: Latva milito de sendependeco: latva-pola pakto pri militista helpo kontraŭ Ruĝa Armeo en Latgalio - antaŭa pola Inflanta Vojevodio
- 1920: Libera urbo Fiume estis kreita (ĉefurbo Rijeko) landlime de Reĝlando Italio kaj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1922: Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj estis fondita: kuniĝis Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko
- 1924: Usona astrofizikisto Edwin Hubble anoncis malkovron de ekzisto de aliaj galaksioj ol la Lakta Vojo
- 1925: Papo Pio la 11-a per buleo establis diocezon de Gdańsk sur areo de Libera Urbo Dancigo - plimulto de germanoj postulis diocezon de Varmio, kion la pola flanko decide forĵetis, tial la papo elektis episkopon senpere dependan de Apostola Seĝo
- 1927: Metroo de Tokio: en Tokio oni malfermis la unuan en Azio metroon - Linio Ginza ekfunkciis inter Asakusa kaj Ueno
- 1939: Kubo: noktoklubo Tropicana malfermiĝis en Havano; Germana okupado de Pollando: nekonatoj eksplodigis fervojan linion inter Varsovio kaj Siedlce; registaro de Sovetunio decidis sur aneksitaj polaj teritorioj enkonduki pasportojn; Nacia Konsilio de Pollando ekfunkciis en Parizo
- 1940: Germana polico sur ĉiuj fervojoj de Varto-Lando kontrolis identigajn kartojn kaj manpakaĵojn de vojaĝantaj poloj; Greka Fronto: generalo Ugo Cavallero persone ekkomandis Armean Grupon "Albanio"
- 1941: Germanaj okupantoj de Galicio konstatis ke sovetaj regopovoj forveturigis de septembro 1939 ĝis junio 1941 grandan amason da arkivoj - antaŭ ĉio pri polaj organizaĵoj; Orienta Fronto: en Krimeo trupoj de la Transkaŭkaza Fronto okupis Kerĉon; sovetaj 50-a kaj 49-a Armeoj post 10-taga batalo purigis Kaluga de malamiko
- 1942: Ribelo de Zamość: venko de Kamparanaj Batalionoj (130 soldatoj), kiu kun soveta partizana taĉmento (37 soldatoj) batalis apud vilaĝo Wojda (distrikto Zamojski) kontraŭ germana speciala bataliono (350 soldatoj) — la batalo, dum kiu pereis 20 germanoj, 30 vundiĝis, kaj mortfalis 6 poloj; Batalo de Atlantiko: apud Trinidado post torpedigo flanke de germana submarŝipo U-214 sinkis la pola ŝipo SS Paderewski
- 1943: Germana polico pafmortigis sur ruinoj de Varsovia geto 45 personojn, en tio 26 judojn, kaj en Bereza apud Międzyrzec Podlaski 5 partizanojn; taĉmento de Popola Gvardio batalis kun germanoj apud Ponikwy (distrikto Krasnostawski); Barato: Subhas Chandra Bose hisis flagon de barata sendependeco en Port Blair, la ĉefurbo de Andamanoj kaj Nikobaroj
- 1944: Sur liberigitaj de germana okupanto teritorioj de Pollando fondiĝis Asocio de Pola Skoltismo; germanoj faris lastan ekzekuton en koncentrejo Aŭŝvico, murdinte 3 aŭstrojn kaj 2 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo kaj la soveta eksplodigis ponton en Krakovo-areo; dua soveta okupado de Pollando: en distrikto Radzyn komunista armea juĝejo de la 2-a Armeo de Pola Soldataro verdiktis mortpunon al 8 oficiroj de la Pola Enlanda Armeo; Kampanjo de Italio: marŝalo Harold Alexander decidis transiri al defendo por prepariĝi al ofensivo ĝis printempo 1945
- 1945: Volinia-Galicia masakro: nokte de 29/30 de decembro dum atako de la Ukraina Ribela Armeo kontraŭ pola vilaĝo Nowosielce (Distrikto Sanocki) oni murdis 17 loĝantojn kaj bruligis 152 domojn
- 1947: Testoflugo de soveta ĉasaviadilo MiG-15; Reĝlando Rumanio: Mikaelo la 1-a abdikis, devigita al tio de Rumana Komunista Partio
- 1949: Barato agnoskis Ĉinan Popolan Respublikon
- 1950: Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo sendependiĝis de Francio
- 1956: Oficiala censo en Bulgario finiĝis - laŭ rezultoj publikigitaj la 17-an de januaro 1957, la tutan loĝantaron konsistigis 7 629 254 homoj
- 1963: Karol Wojtyła estis nomumita metropolito de Ĉefepiskopejo en Krakovo
- 1964: Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado fondiĝis
- 1965: Ferdinand Marcos iĝis prezidento de Filipinoj
- 1972: Usono rompis pezan bombadon de Nord-Vjetnamio - prezidanto de Usono Richard Nixon ordonis "Ĉesi la bombadon de Hanojo"
- 1977: František Tomášek estis nomumita ĉefepiskopo de Prago
- 1981: Milita stato en Pollando: Komunista juĝejo en Lodzo kondamnis gvidantojn de Lodza Solidareco al 4,5 jaroj de mallibero pro gvidado de protestoj la 13-an de decembro; Prezidanto de Usono Ronald Reagan akuzis Sovetunion pri partopreno en la politika krizo en Pollando kaj anoncas ekonomiajn sankciojn kontraŭ Sovetunio
- 1985: Malkovro de Puko, unu el lunoj de Urano
- 1986: Pola registaro raportis ke en la jaroj 1980–1986 elmigris preskaŭ 740 mil civitanoj
- 1987: Robert Mugabe estis elektita prezidento de Zimbabvo
- 1993: Israelo kaj Vatikano ligis diplomatiajn rilatojn
- 1994: Pollando: Bodzentyn, Imielin, Krasnobród, Lubniewice, Miasteczko Śląskie, Nowy Wiśnicz kaj Pszów ricevis urborajtojn
- 1999: George Harrison estis vundita per tranĉilo de rompoŝtelisto
- 2000: Filipinoj: serio de bomboj eksplodis en diversaj lokoj de Manila Metropolo, mortigante 22 personojn kaj vundante ĉirkaŭ centon ene de kelkaj horoj
- 2004: Bonaero: incendio en la dancejo República Cromañón - 194 viktimoj
- 2006: Ekzekuto de Saddam Hussein, estinta diktatoro de Irako; Hispanio: en Flughaveno Madrido-Baraĥo eksplodis bombaŭto - 2 personoj mortis, 52 vundiĝis
- 2008: Herman Van Rompuy iĝis ĉefministro de Belgio
- 2011: En Samoo kaj Tokelao ŝanĝiĝis horzono pro preterlaso de la dato de la 30-a de decembro. Tiamaniere la insularoj ektroviĝis okcidentflanke de la internacia datlinio
- 2013: 16 personoj pereis kaj 27 vundiĝis rezulte de sinmortiga atenco de islamistoj kontraŭ trolebuso en la urbo Volgogrado (Rusio)
- 2014: Senkomunismigo: en Pollando oni malmuntis Danko- kaj Fratec-Monumenton de la Ruĝa Armeo kaj la Pola Soldataro en Ciechocinek
- 2015: En Centr-Afrika Respubliko okazis prezidenta voĉdono - kunelektita Faustin-Archange Touadéra montriĝis posta venkinto
- 2016: Entombiga ceremonio de pola ŝoforo kidnapita kaj murdita de tunizia teroristo, kiu pere de kamionego distretis 12 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 50 dum kristnaskotempa foiro en Berlino - la atencon faritan la 19-an de decembro agnoskis Islama Ŝtato kiel sian
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:Pasinttage pro rusaj pripafoj 4 ukrainoj pereis kaj 8 estis vunditaj — Rusia armeo perdis helikopteron Mi-8 kaj 4 senpilotajn aviadilojn por observado; nokte rusoj sendis 16 senpilotajn aviadilojn-kamikazojn kontraŭ celoj en Ukrainio — ĉiuj estis paffaligitaj (5 super Kievo kaj 2 apud ĝi), kaj defendministro de Ukranio diris, ke "terorisma ŝtato estas senarmiligata 'laŭplane'"; oni detruis pruvojn pri ŝajne ukraina raketo paffaligita landlime super Belorusio, de kie oni elpafis 721 raketojn kontraŭ Ukrainio; en 2022 kontraŭaviadaj alarmoj en Kievo daŭris 700 horojn, t.e. 29 tagojn — dum 52 aeratakoj ĉ. 600 konstruaĵoj estis detruitaj, 120 civiluloj mortigitaj kaj 495 vunditaj. Mondreago: Jens Stoltenberg: armea apogo estas plej rapida maniero fini la militon en Ukrainio; "The Guardian": ŝuoj de rusiaj soldatoj en Ukrainio estis faritaj de ledo el Barato; ĉefo de EU-diplomatio Josep Borrell reage al laŭvica amasa pripafado de civilaj objektoj: rusaj militkrimoj ne restos senpunaj; Britio transdonis al Ukrainio pli ol 1000 metaldetektilojn kaj 100 sistemojn por forigo de bomboj, kaj Pollando laŭvicajn Starlinkojn, kiuj estas survoje al senfleksaj punktoj, medicina kaj energetika sektoroj; parlamentoj de Donecka kaj Luganska PR akceptis novajn "konstituciojn".
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 39: Tito, imperiestro de Romia Imperio (m. 81)
- 1566: Alessandro Piccinini, itala komponisto, liutisto kaj teorbisto (m. ĉirkaŭ 1638)
- 1673: Ahmedo la 3-a, sultano de la Otomana Imperio (m. 1736)
- 1729: Richard François Philippe Brunck, franca filologo klasika, tradukisto kaj eldonisto (m. 1803)
- 1753: Placidus Muth, germana teologo, rektoro de la Universitato de Erfurto kaj lasta abato de la Benediktana monaĥejo erfurta (m. 1821)
- 1790: Antonie Adamberger, aŭstra aktorino (m. 1867)
- 1796: Miklós Wesselényi, hungara politikisto (m. 1850)
- 1819: Theodor Fontane, germana verkisto, ĵurnalisto kaj apotekisto (m. 1898)
- 1853: André Messager, franca dirigento kaj komponisto (m. 1929)
- 1858: Zygmunt Balicki, pola sociologo, publicisto, politikisto (m. 1916)
- 1858: Eduard Mybs, germana kuracisto kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (m. 1923)
- 1859: Josef Bohuslav Foerster, ĉeĥa operkomponisto kaj pedagogo (m. 1951)
- 1860: Gyula Szádeczky-Kardoss, hungara geologo (m. 1935)
- 1865: Rudyard Kipling, brita Nobelpremiita verkisto (m. 1936)
- 1873: Miklós Bánffy, hungara verkisto, politikisto (m. 1950)
- 1879: Ramana Maharŝi, sanktulo de Suda Barato, mistikulo-poeto (m. 1950)
- 1883: Marie Gevers, belga franclingva verkistino (m. 1965)
- 1889: Zsófia Méray-Horváth, hungara lingvoinstruistino, mondĉampionino de artglitkurado (m. 1977)
- 1890: Victor Serge, belga verkisto, membro de Tria Internacio, anarkiisto nomanta sin "kontraŭstalina socialisto" (m. 1947)
- 1893: Huberto Rohden, brazila filozofo, pioniro de transcendismo, tradukisto de Biblio (m. 1981)
- 1897: Stanisław Saks, pola matematikisto, partoprenanto de Sileziaj ribeloj, murdita (m. 1942)
- 1899: Helge Ingstad, norvega esploristo, trovinto de vikinga setlejo L'Anse aux Meadows en Novlando (m. 2001)
- 1904: Mișu Beraru, rumana tipografo, Esperanto-instruisto, aŭtoro de poemaro Spite la vivon!, kunaŭtoro de vortaro kun Petro Firu, enestanta en Esperanta Antologio kaj en Nova Esperanta Krestomatio (m. 1938)
- 1905: Daniil Ivanoviĉ Ĥarms, rusia, sovetia avangarda poeto, viktimo de stalinismo (m. 1942)
- 1907: Béla Kéki, hungara bibliografo, muzikkritikisto (m. 1993)
- 1910: Paul Bowles, usona poeto, prozisto, tradukisto kaj komponisto (m. 1999)
- 1927: Robert Hossein, franca aktoro kaj reĝisoro, scenaristo (m. 2020)
- 1927: Ernő Lőrincz, rumania hungara, hungara juristo
- 1928: Ilona Verestóy, rumania hungara fakverkistino pri muziko, lernolibroverkistino
- 1929: Joachim Kaiser, germana artisto kaj kulturpolitikisto (m. 2010)
- 1929: Godo Lieberg, germana klasika filologo (m. 2016)
- 1930: Tu Youyou, ĉina kemiistino kaj farmaciistino, profesorino de Akademio pri la Ĉina tradicia medicino, premiita per la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro terapio de malario
- 1931: András Róna-Tas, hungara lingvisto, historiisto kaj orientalisto
- 1932: Jozef IJsewijn, belga filologo (m. 1998)
- 1935: Omar Bongo, prezidento de Gabono (m. 2009)
- 1942: Vladimir Bukovskij, sovetia disidento, verkisto, defendanto de homaj rajtoj, forpelita el Sovetunio en 1976 (m. 2019)
- 1942: Fred Ward, usona aktoro
- 1945: Davy Jones, angla rokmuzikisto, kantverkisto kaj aktoro (m. 2012)
- 1950: Bjarne Stroustrup, dana informadikisto, aŭtoro de la programlingvo C++
- 1951: Jean-Pierre Bel, franca politikisto, prezidanto de la Senato de Francio
- 1961: Ben Johnson, jamajka-kanada kuristo
- 1962: Alessandra Mussolini, itala politikistino, eŭrodeputito
- 1968: René Philipp, germana vikipediisto, estrarano de LAMA, konata de la elsendoj de Ondo Esperanto
- 1971: Angi Máté, rumania hungara infanĝardenistino kaj verkistino
- 1975: Tiger Woods, usona golfludisto
- 1977: Meredith Monroe, usona aktorino
- 1978: Laura Iancu, hungara poetino, verkistino, etnografino
- 1981: Lehel Peti, rumania hungara etnografo kaj redaktoro
- 1984: LeBron James, usona profesia korbopilkisto
- 1985: Eszter Tompa-Bors, rumania hungara/hungara pentristino
- 1986: Ellie Goulding, angla kantistino, kantaŭtoro kaj gitaristino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 274: Felikso la 1-a, papo, sanktulo, defendanto de la doktrino pri Sankta Triunuo (n. ĉirkaŭ 210)
- 1331: Bernardo Gui, franca dominikano, episkopo, aŭtoro de lernolibro pri inkvizicio (n. 1261)
- 1436: Ludoviko la 3-a, rejna princo-elektisto de Elekto-Palatinato (n. 1378)
- 1472: Giovanni Matteo Ferrari, itala kuracisto, profesoro pri medicino de la Universitato de Pavio (n. 1400)
- 1552: Francisco de Enzinas, hispana humanisto, protestanta teologo, tradukisto de Nova Testamento (n. 1518)
- 1591: Inocento la 9-a, papo, inkvizitoro (n. 1519)
- 1644: Jan Baptista van Helmont, flandra kuracisto, fiziologo, alkemiisto, malkovrinto de karbona dioksido (n. 1580)
- 1679: Farkas Bethlen, hungara kanceliero de Transsilvanio, historiisto (n.1639)
- 1691: Robert Boyle, irlanda fizikisto kaj kemiisto, doninta difinon de kemia elemento, formulinta la leĝon de Boyle (n. 1627)
- 1777: Maksimiliano la 3-a Jozefo, princo-elektisto de Bavario (n. 1727)
- 1808: Grafo Floridablanca, hispana politikisto kaj ambasadoro, reformisto de administracio en la spirito de klerismo (n. 1728)
- 1832: Ludwig Devrient, germana aktoro (n. 1784)
- 1868: Johann Evangelist Stadler, germana teologo kaj enciklopediisto (n. 1804)
- 1870: Generalo Prim, ĉefministro de Hispanio, partopreninto de la Unua Karlisma Milito (n. 1814)
- 1879: Araújo Porto-Alegre, brazila verkisto, pentristo, arkitekto, diplomato, ĵurnalisto kaj instruisto (n. 1806)
- 1882: Justus Wilhelm Lyra, germana filologo, teologo kaj komponisto (n. 1822)
- 1893: Samuel White Baker, brita esploristo, malkovrinto de Albertlago (n. 1821)
- 1896: José Rizal, filipina kuracisto, verkisto, nacia heroo, ekzekutita (n. 1861)
- 1916: Grigorij Rasputin, rusa monaĥo kaj mistikulo, favorato de la familio de Nikolao la 2-a (n. 1869)
- 1917: Nikolaj Kazi-Girej, rusia inĝeniero, esperantisto (n. 1866)
- 1923: Édouard Jean-Marie Stephan, franca astronomo, malkovrinto de galaksioj (n. 1837)
- 1933: Miklós Ferenczi, hungara bibliografo, ĉefbibliotekisto de la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (m. 1886)
- 1944: Romain Rolland, franca Nobelpremiita verkisto kaj muzikologo interesiĝanta pri la hinda kulturo kaj apartenanta al Nobel-premiitoj aprobintaj, studintaj aŭ uzintaj Esperanton (n. 1866)
- 1944: Gedeon Richter, hungara kemiisto kaj negocisto, kreinto de hungara farmacia industrio, murdita (n. 1872)
- 1946: Christian Neff, germana menoanisma teologo kaj historiisto (n. 1863)
- 1960: Árpád Schwartz, rumania hungara kuracisto (n. 1909)
- 1962: Zsigmond Remenyik, hungara verkisto kaj politikisto (n. 1900)
- 1968: Trygve Lie, norvega politikisto, unua ĝenerala sekretario de UN (n. 1896)
- 1968: Kirill Mereckov, bolŝevika politika komisaro, stabestro kaj marŝalo (n. 1897)
- 1969: Jiří Trnka, ĉeĥa animaciisto (n. 1912)
- 1978: Jenő Sándor, hungara violonisto kaj komponisto (n. 1891)
- 1989: Joan Brossa, kataluna avangarda poeto, dramisto kaj artisto (n. 1919)
- 1989: Gerhard Altenbourg, germana lirikisto, pentristo kaj grafikisto (n. 1926)
- 1996: Jacqueline Trésorier, franca esperantistino, post esperantistiĝo fine de 1930-aj jaroj korespondis kun pli ol 80 samideanoj el la tuta mondo, delegito de UEA, membrino de Espéranto-France kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, postmilite translokiĝis apud Besançon kie ŝi aniĝis al SAT kaj SAT-Amikaro, en 1951 kunaĉetis Kastelon Greziljono, kie ŝi agis kun sia filo Claude Trésorier (n. 1919)
- 1997: Danilo Dolci, itala sociologo, poeto, edukisto, kontraŭperforta politikisto (n. 1924)
- 2004: Artie Shaw, usona ĵaza klarnetisto, komponisto kaj verkisto (n. 1910)
- 2006: Saddam Hussein, prezidento de Irako, respondeca pri krimoj kontraŭ ŝijaistoj, kurdoj, agreso al Kuvajto kaj sangaj politikaj reprezalioj, ekzekutita (n. 1937)
- 2012: Rita Levi-Montalcini, itala Nobelpremiita embriologino kaj neŭrologino (n. 1909)
- 2012: Carl Woese, usona mikrobisto kaj fizikisto, malkovrinto de arkeoj (n. 1928)
- 2018: Edgar Hilsenrath, germana verkisto verkanta pri holokaŭsto (n. 1926)
- 2018: Kader Ĥan, barata-kanada aktoro kaj reĝisoro, ligita kun Bolivudo, profesoro de konstruinĝenieriko (n. 1937)
- 2019: Prosper Grech, malta ĉefepiskopo, teologo kaj kardinalo (n. 1925)
- 2022: Barbara Walters, usona ĵurnalistino (n. 1929)
- 2022: Miklós Duray, slovaka geologo, politikisto kaj disidento de hungara minoritato, parlamentano (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika Eklezio: Felikso la 1-a, papo
- Filipinoj: Tago de José Rizal
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 30-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.