Besançon
Besançon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Doubs | ||||
Arondismento | Besançon | ||||
Kantono | centro de ses urbaj kantonoj | ||||
Hist. regiono | Franĉkonteo | ||||
| |||||
INSEE kodo | 25056 [+] | ||||
Poŝtkodo | 25000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 120 057 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 846 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)47.2422222222226.0213888888889Koordinatoj: 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 281 m [+] | ||||
Areo | 65,05 km² (6 505 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Besançon [+] | |||||
Besançon [bəzɑ̃sɔ̃], en Esperanto Bezansono[1] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]) kaj en la historia regiono Franĉkonteo - la urbo estas la prefektejo, do la administra centro, de la departemento Doubs, kaj historie ankaŭ estas la ĉefurbo de la kultura regiono Franĉkonteo. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Fine de 2022 en la komunumo vivis 120 057 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Besançon (france arrondissement de Besançon), la okcidenta parto de la departemento, kaj estas la centro de ses urbaj kantonoj.
Ĝi estas agnoskita kiel Arta kaj historia urbo de Francio ekde 1986 kaj Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Besançon troviĝas en la mezo de la regiono Franĉkonteo, 325 km sudoriente de Parizo kaj 50 km nordokcidente de Svislando.
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]La komunumo konsistas el dek kvar grandaj kvartaloj kun miriga diverseco de Velotte (2000 loĝantoj) kun ĝia aspekto de vasta kampara vilaĝo ĝis la densloĝaro de Planoise (19 000 loĝantoj) tra Battant - malnova distrikto de vitkultivantoj:
- Centro (La Boucle kaj Saint-Jean) - Chapelle des Buis (10796),
- Velotte (2201),
- Grette-Butte (9399),
- Battant (4188),
- Chaprais (15439),
- Bregille - Prés-de-Vaux (3093),
- Saint-Ferjeux - Rosemont (6176),
- Montrapon-Fontaine-Écu - Montboucons - Temis (13369),
- Saint-Claude - Torcols (13975),
- Palente - Orchamps (14057),
- Vaites - Clairs-Soleils (4118),
- Planoise - Châteaufarine - Hauts du Chazal (19531),
- Tilleroyes - Trépillot (1342),
- arbaro de Chailluz.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la skribaĵoj de Julio Cezaro dum sia konkero de kelta Gaŭlo, la latina nomo de la urbo estis Vesontio. Tiam, ĝi estis ĉirkaŭita de sep montetoj kaj de ligna paliseto. La vorto Vesontio evoluis por fariĝi Besantio, Besontion kaj progrese aperis la moderna franca formo, Besançon. La loĝantoj ankoraŭ memoras pri tiu periodo, ĉar ili estis nomitaj la Bisontins.
En 1668, Vauban desegnis la konstruplanon de granda citadelo. Tiu ĉi, tamen, estis fakte konstruita de la Hispanoj : nur kun la traktato de Nijmegen (1678) fariĝis la regiono definitive franca. Ludoviko la 14-a kaj Vauban finpretigis do vastan reton de fortikaĵoj, kiuj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭe.
En 1871, la ribela kunteksto estis iniciato por la Komunumo de Besançon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]17-a jarcento: Vauban pro lia fortikaĵo de la urbo, klasigita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.
18-a jarcento: Parmentier partoprenante konkurson organizita de "Académie des Sciences de Besançon" (Akademio pri sciencoj de Besançon) proponis plikonigi terpomon.
19-a jarcento: Charles Fourier, la fratoj Lumière, Victor Hugo, Pierre-Joseph Proudhon, Charles Nodier
20-a jarcento: Tristan Bernard
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 75 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2004, kaj 42 voĉdonojn (0,16% de voĉoj) en 2009.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Huddersfield, 1959 en Anglio
- Fribourg, 1959 en Germanio
- Hadera, 1964 en Israelo
- Pavio, 1964 en Italio
- Neuchâtel, 1975 en Svislando
- Douroula, 1985 en Burkino
- Kuopio, 1986 en Finnlando
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Doubs
- Listo de urboj de Francio
- Besançon Franche-Comté TGV (stacidomo)
- Besançon-Mouillère (stacidomo)
- Besançon-Viotte (stacidomo)
- Tramtransporto en Besançon
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo (franclingve)
- Urbo gvidretejo (franclingve - baldaŭ angla lingvo)