„ La plej bona E.-eldonejo prezentas sian plej novan, plej elegantan, kaj eble plej interesan E-libron! Se tiu ĉi oranĝoruĝa fanfaro ne vekas la esperantistaron el ĝia hieraŭeco, ĉiu penado proama estas perdata nur. De la du aŭtoroj unu estas Finno, la alia enlandano. Impresoj de neŭtrala observanto do kuniĝis en la verko kun aŭtentikaj scioj. D-ro J. Dietterle kaj Bernhard Kötz pri lingvoteknikajoj zorgis. Do la certe interesa temo estas traktita tiom perfekte, ke nenio restas dezirinda ol, ke la verko modela estu disvastigata (precipe inter geinstruistoj!) kaj propagande diskonigata, por ke ĝin baldaŭ sekvu amase similaj. Tio certe okazos, ĉar ĝi rekomendas sin mem, ne — ĝi entuziasmigas cerbon modernan, flamigas koron, kiu nur iom amas nian belan teron kaj la sunon eternan super ĝi. Enkonduku tiajn librojn en ĉiujn mezlernejojn kaj la generacio de morgaŭ estos konforma al la bezonoj de l’ tempo moderna. ”
— Walter Smital. Aŭstria Esperantisto n036 (okt 1927)
„ Tiu libro donas plej interesan kaj plej vivoplenan priskribon pri la
Aŭstralia mondparto. La aŭtoroj per trafa lingvo raportas pri ĉiuj flankoj de la vivo, komerco kaj industrio en tiu regiono. Ĝi estas unu el la plej interesaj dokumentoj kiujn ni posedas en nia lingvo. Kiu legis la verkon bonege konas la vivkondiĉojn, kun iliaj rozaj kaj dornaj anguloj. La aŭtorojn ni gratulas pri ilia belstila produktaĵo kaj la eldonistojn ni danku pro la nova arta ellaboraĵo, kiun ili prezentas al mi. ”