Saltu al enhavo

A Momentary Lapse of Reason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Momentary Lapse of Reason
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 7-a de septembro de 1987
Daŭro 51'14
Ĝenro Progresiva roko
Firmao EMI, Columbia
Produktanto David Gilmour, Bob Ezrin
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
The Final Cut
(1983)
Sekva muzikalbumo
Delicate Sound of Thunder
(1988)
vdr

A Momentary Lapse of Reason estas la dektria albumo de la rokgrupo Pink Floyd, eldonita la 7-an de septembro 1987. Ĝi estas la unua albumo de la grupo post la foriro de Roger Waters, kiu estis ĝia basgitaristo, kantisto, tekstisto kaj ĉefa verkisto.
Male al ĉiuj albumoj ekde The Dark Side of the Moon, A Momentary Lapse of Reason ne estas konceptalbumo sed nur aro da kantoj neligataj per komuna temo, ĉiuj subskribitaj aŭ kunsubskribitaj de la gitaristo David Gilmour kun aliaj muzikaj verkistoj.
A Momentary Lapse of Reason estis ĉefe surbendigata en barĝo freŝe aĉetita de Gilmour kaj konvertata al surbendiga studio, la Astoria. Dum tiu tempo, juĝa kverelo oponis David Gilmour kaj Roger Waters pri la ebleco de Gilmour uzi la nomon "Pink Floyd", kiu estis solvata profite al Gilmour kelkajn monatojn post la publikigo de la albumo.
La albumo ricevis nefervorajn recenzojn kaj estis gazetare misfamigata de Roger Waters, sed iĝis komerca sukceso interalie helpe de la sekvinta turneo.

Artaj karakteroj

[redakti | redakti fonton]

La titolo A Momentary Lapse of Reason ("Momenta eraro de racio") estis elektata post multaj hezitoj, venkinte Sign of life, Of promises broken kaj Delusions of maturity. Ĝi estas eltirata el la kanto "One slip".

Storm Thorgerson estis unuafoje ekde dek jaroj (por la albumo Animals) dungata de Pink Floyd por verki la jaketon de la albumo. Lia koncepto konsistas el granda sinsekvo da malsanulejaj litoj aranĝataj sur devona strando, inspirata de la teksto de la kanto "Yet another movie" kaj de ideo de David Gilmour pri "Postsignoj de forpasinta rilato, lasantaj nur eĥojn"[1]

A Momentary Lapse of Reason ne estas konceptalbumo sed nur aro da kantoj neligataj per komuna temo[2]. La muziko kaj la melodioj okupas multe pli gravan rolon ol en la antaŭa albumo The Final Cut, kun du instrumentaj muzikaĵoj ("Sign of life" kaj "Terminal Frost") kaj multaj gitaraj solooj.
La muziko enhavas novajn erojn rilate al tiamaj novaj teknologioj, ekz. la specimenado, la drumomaŝino aŭ la MIDI.
"Learning to fly" ("Lernante flugi") inspiriĝis el la flugadaj lecionoj prenataj de Gilmour, kelkfoje malprofite de siaj studilaboro[3]. Ĝi estis startigita el improvizaĵo de Gilmour kaj Jon Carin (kiu estis kunigonta la turnean muzikistaron).
"Dogs of war" ("Militaj hundoj") inspiriĝis el studia incidento kiam specimenilo disportis ridan sonon, kiun Gilmour miskredis esti bojado[4]. Ĝi estas nekutime malhela kaj perforta kanto de Pink Floyd kaj enhavas saksofonan soloon de Scott Page.
"Terminal frost" estas la plej malnova komponaĵo de la albumo, unue destinata al tria albumo de Gilmour. Ĉi-lasta iame imagis aldoni tekston al ĝi, sed finfine decidis ne fari tion[5]. Male, la teksto de "Sorrow" estis verkata antaŭ ĝia muziko.

Surbendigo

[redakti | redakti fonton]
La Astoria fotita en 2008.

Post la lasta albumo The Final Cut, Roger Waters kaj David Gilmour dediĉiĝis al ilia soloaj albumoj, respektive "The pros and cons of hitch-hicking" kaj "About face", sed ambaŭ estis elreviĝinta pri ilia duon-sukceso. En decembro de 1985, Roger Waters anoncis sian foriron el Pink Floyd, kiu estis laŭ li "foruzata forto"[6],finigis sian kontrakton kun sia impresario Steve O'Rourke kaj petas al EMI kaj Columbia liberigi lin el siaj kontaktaj devigoj. Sed David Gilmour kaj Nick Mason konsideris ke la klopodoj de Roger Waters ebligis ilin libere kontinui kun Pink Floyd.
Komence de 1986, Gilmour komencis kunigi muzikistojn (interaliaj Jon Carin, Bob Ezrin, kaj Anthony Moore) por solidigi komponaĵojn, kiujn li estis ankoraŭ prezentanta destinataj al sia estonta soloa albumo. La surbendigo okazis en la Astoria, barĝo freŝe aĉetita de Gilmour kaj konvertata al surbendiga studio, konsekvence, riverega etoso "trudiĝis" al ĉiuj kantoj, laŭ Ezrin[7]. Multaj studiaj muzikistoj ĉeestis, kies Richard Wright: sia edzino estis kontaktinta David Gilmour por demandi ĉu Wright povus partopreni la albumon, tion kion Gilmour akceptis post renkontiĝo en Hampstead. Tamen, li ne povis oficiale reaniĝi al Pink Floyd pro leĝaj kialoj, kaj estis dungata kiel salajra muzikisto. Li tre malmulte kontribuis al la surbendigo, la klavaraj partoj estintaj plejparte jam surbendigitaj. Nick Mason ankaŭ tre malmulte drumis, taksanta manki praktikadon, kaj preferis dediĉiĝi al la produkto.
Sed dum la aŭtuno de 1986, dum kunsido de Pink Floyd Music Ldt, Roger Waters eklernis ke novan bankokonton estis malfermita, nur por la mono rilata al la "nova projekto de Pink Floyd". Li tuj enkondukis proceduron ĉe la Brita kaj Kimra Alta Kortumo por malhelpi ĉiun estontan uzo de la nomo "Pink Floyd"[8]. La surbendigo tamen kontinuis ĝis marto de 1987, kaj la albumo estis publikigata en septembro de 1987. La kverelo inter Waters kaj la aliaj anoj estis solvata profite al Gilmour en novembro de 1987.

Komerca sukceso

[redakti | redakti fonton]

A Momentary Lapse of Reason publikiĝis la 7-an de septembro 1987, samtempe gramofondiske kaj KD-e[9].Ĝi ege elstaris la vendoj de sia antaŭanto The Final Cut, iĝanta N°3 en la muzikaĵrangolistoj de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando.

La recenzistoj estis plejparte sufiĉe elreviĝantaj. Por Toronto Star, "Io mankas tie. Malgraŭ sia premanta pezo, tiu albumo ne estas tiom spronanta kaj spitanta kiom Floyd-a albumo devus esti. Bedaŭrindas diri ke A Momentary Lapse of Reason estas seninteresa, antaŭvidebla."[10] Robert Christgau skribis en The village voice: "Ne ŝajnas ke la pripensa majstro foriris, krom la fakto ke le nombro da ideoj estas signife malplia."[11] Tamen, la ĵurnalo Sounds estis pli entuziasma: por ĝi la albumo "revenas al la alia flanko de la muro, tie kie la diamantoj estas frenezaj, la lunoj havas malhelajn flankojn kaj la patrinoj nukleajn korojn."[12]
David Gilmour konsideris tiun albumon kiel reiro al la plej bona nivelo de la grupo: "La sukceso de Dark side kaj Wish you were here ne estis kaŭzitaj nur de la kontribuaĵoj de Roger, sed ankaŭ de la plej bona ekvilibro inter la tekstoj kaj la muziko", ekvilibro kiun li deklaris volinti restarigi en A Momentary Lapse of Reason[13].
Roger Waters: "Mi opinias estas facilega albumo, sed sufiĉe sprita falsaĵo. La kantoj estas ĝenerale malriĉaj, la tekstojn mi ne povas kredi... la tekstoj de Gilmour estas ja malaltkvalitaj"[14]
Richard Wright: "La kritikoj de Roger estas fondaj. Tio tute ne estas grupa albumo"[15]

Fotoj de la scenejo de la turneo de A Momentary Lapse of Reason

La turneo de A Momentary Lapse of Reason estis grandega sukceso. En Nordameriko, Eŭropo Japanio kaj Aŭstralio, kvazaŭ ĉiuj koncertoj afiŝiĝis kompletaj. Koncerta albumo, Delicate sound of thunder estis publikigata la 22-an de novembro 1988, sekvata de filmo en junio 1988. Kelkaj tagoj poste, la ŝipanaro de la Sojuz TM-7 aŭskultis la albumon, kaj Pink Floyd iĝis la unua rokgrupo muzikata en kosmo. La turneo finiĝis dum festivalo en Knebworth la 30-an de junio 1990, post 200 koncertoj, 4,2 milionoj da spektantoj kaj 60 milionoj da pundoj de profito (sen nombri la merkataĵoj)[16].

Titolo Verkisto(j) Daŭro
1 Signs of Life Gilmour, Ezrin 4'24
2 Learning to Fly Gilmour, Moore, Ezrin, Carin 4'53
3 Dogs of War Gilmour, Moore 6'05
4 One Slip Gilmour, Manzanera 5'10
5 On the Turning Away Gilmour, Moore 5'42
Titolo Verkisto(j) Daŭro
6 Yet Another Movie/Round and Around Gilmour, Leonard 7'28
7 A New Machine (Part 1) Gilmour 1'46
8 Terminal Frost Gilmour 6'17
9 A New Machine (Part 2) Gilmour 0'38
10 Sorrow Gilmour 8'46

Laborantaro

[redakti | redakti fonton]

Pink Floyd

[redakti | redakti fonton]

Aldonaj muzikistoj

[redakti | redakti fonton]

Teknika taĉmento

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mark Blake, Comfortably Numb — The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, 2008 (ISBN 0306817527), p.322.
  2. Glenn Povey, Pink Floyd, Éditions Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7),p.241
  3. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278)p.267
  4. Bruno MacDonald, Pink Floyd : Through the Eyes of the Band, Its Fans, Friends and Foes, Da Capo Press, 1997 (ISBN 978-0-306-80780-0), p.204
  5. Bruno MacDonald, Pink Floyd : Through the Eyes of the Band, Its Fans, Friends and Foes, Da Capo Press, 1997 (ISBN 978-0-306-80780-0)p.272
  6. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278)p.262-263
  7. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278)p.268
  8. Mark Blake, Comfortably Numb — The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, 2008 (ISBN 0306817527)p.311-313
  9. Glenn Povey, Pink Floyd, Éditions Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7)p.349
  10. Greg Quill, « Has Pink Floyd changed its color to puce? » archive, Toronto Star, ĉe infoweb.newsbank.com, 11-an de septembro 1987 (konsultata la 24-an de januaro 2010 (necesa registiĝo)).
  11. Robert Christgau, « Robert Christgau: CG: Pink Floyd » archive (konsultata la 6-an de majo 2018).
  12. Toby Manning, The Rough Guide to Pink Floyd, Rough Guides, 2006 (ISBN 978-1-84353-575-1)p.136
  13. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278)p.274
  14. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (paperback ed.), Cambridge, MA: Da Capo Press, ISBN 0-306-81752-7 p.328
  15. Mark Blake, Comfortably Numb — The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, 2008 (ISBN 0306817527)p.326-327
  16. Glenn Povey, Pink Floyd, Éditions Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7)p.243-244