Saltu al enhavo

Aaron (Aleksandrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ααρών ο Αλεξανδρεύς
(610-690)
Aleksandrio, en Egiptio, estis la lulilo de la Primedicina Lernejo kaj urbo kie naskiĝis kaj vivis Aarono de Aleksandrio
Aleksandrio, en Egiptio, estis la lulilo de la Primedicina Lernejo kaj urbo kie naskiĝis kaj vivis Aarono de Aleksandrio
Persona informo
Naskiĝo 610
en Aleksandrio, Egiptio
Morto 690
en Aleksandrio, Egiptio
Ŝtataneco Bizanca imperio
Araba imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aarono el Aleksandrio estis greka juda kuracisto, helenisto, filozofo kaj presbitero kiu vivis en la 7-a jarcento. Li estis la unua antikva medicina verkinto kiu menciis la malsanojn de variolo kaj morbilo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li vivis dum la regado de imperiestro Heraklio. Li esprimis sin skribante en antikva siria verko pri medicino dividita en tridek traktaĵojn, kiujn li nomis "Pandectas medicinales", (Matthaei Sylvatici, 1317) kiu estis la nomo de kompilaĵo de tekstoj de grekaj kuracistoj. Tiu ĉi verko estis tradukita en la araban fare de Masarjawayh en la jaro 683. Li ordonis ke la vejno sub la lango estu malfermita por la kuraco de la iktero, kaj observis, ke la feko en tiu malsano estas de blanka koloro. La plej konata verko kaj ĝiaj tradukoj estas perditaj kaj restas al ni nur fragmentoj, kolektitaj de Mohammed Rhazis en sia "Continens".

Aaron de Aleksandrio estis kuracisto kiu vivis en la unua duono de la 7-a jarcento. Li vivis en Aleksandrio kaj verkis en la greka plejparte perditan 30-libron medicinan verkon titolitan "Πανδέκτης". Eĉ post kiam la araboj transprenis Aleksandrion en 643, al li estis permesita daŭre labori en la lernejo de Aleksandrio.

Laŭ diversaj esploropinioj, Aaron estis aŭ kristana sacerdoto (presbitero) aŭ judo. Li vivis dum la regado de la bizanca imperiestro Heraklio (610–641) kaj estis samtempulo de la greka kuracisto Paŭlo de Egino. Laŭ Gregorio Bar Hebreo, la Pandektoj de Medicino de Aaron estis tradukitaj el la greka en la sirian sub la titolo "Kunnash" fare de kuracisto nomita Gosius de Aleksandrio (ankaŭ konata kiel Gosius Petraeus) kaj pliigitaj per du libroj de Sergio de Reshaina (467-536). Krome, Bar-Hebreo deklaris ke la Πανδέκτης de Aaron ankaŭ estis tradukita en la araban sub la kalifo Marwan la 1-a ĉirkaŭ 684 fare de judo nomita Masarjawayh (675-750).

Eĉ se la verko de Aaron ne estis konservita, almenaŭ la persa kuracisto Rhazes disponigas pli grandajn eltiraĵojn el ĝi en la "Liber continens". Sekve, Aaron faras bonan priskribon de la variolo. Li estis la plej frua verkinto kiu menciis tiun malsanon same kiel la morbilon. Li ankaŭ rigardis variolon kaj morbilon kiel manifestiĝojn de la sama infekta malsano. Aldone al Rhazes, Aaron estas citita de Yuhanna ibn Masawaih, Serapiono kaj Konstanteno Afrikano. Haly Abbas deklaras ke la areoj de dietetiko kaj kirurgio estis traktitaj supraĵe fare de Aaron.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Zenono, bizanca imperiestro (425-491)
  • Zacharias Scholasticus (465-536) episkopo kaj eklezihistoriisto
  • Sergio de Reshaina (467-536) tradukisto pri medicinaj kaj filozofaj verkoj
  • Heraklio (575-641)
  • Marŭan la 1-a (623-685)
  • Johano Mesué la Maljuna (777-857)
  • Ali ibn Abbas al-Majusi (930-994) persa kuracisto, psikologo kaj aŭtoro
  • Ibn Juljul (944-994) influa araba kuracisto kaj farmakologo
  • Gregorio Bar Hebreo (1226-1286)
  • Baldo Angelo Abati|Baldus Angelus Abbatius (1513-1597) itala kuracisto kaj naturalisto
  • Heinrich Petraeus (1589-1620) germana kuracisto kaj verkisto
  • John Lemprière (1765-1824) angla klasika erudiciulo, leksikografo kaj instruisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La nuna artikolo estis verkita surbaze de la germana Vikipedia samnoma dokumento.