Saltu al enhavo

Abalaka ikono de Dipatrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Abalaka ikono de Dipatrino
Abalaka ikono de Dipatrino
Matfej Martinov1637
Oranto
oleo sur ligno
× cm
[[]] (la originalo malaperis)
la Resurekta katedralo (Semej, Kazaĥio)
la Oranta Abalaka monaĥejo (Tobolska distrikto, Tjumena provinco, Rusio)
20-an de juliojul. (2-an de aŭgustogreg.)
27-an de novembrojul. (10-an de decembrogreg.)
vdr

Abalaka ikono de Dipatrino estas la miraklofara ikono de Dipatrino, farita en 1637 de la ĉefdiakono de la Sofia katedralo Matfej Martinov. Ĝi apartenas al la tipo Oranto kaj enhavas bildojn de Nikolao de Mira kaj Maria la Egiptino. La originalo troviĝis en la Oranta Abalaka monaĥejo (Tobolska distrikto, Tjumena provinco, Rusio), sed malaperis en la 1920-aj jaroj.

Kreado kaj mirakloj

[redakti | redakti fonton]

En 1637 en Tobolsko laŭ mendo de la paralizita kamparano Jevfimij, ĉefdiakono de la Sofia katedralo Matfej Martinov (ruse Матфей Мартынов) pentris Orantan ikonon por la preĝejo, konstruata en vilaĝo Abalako. Oni supozas ke la ikonfaristo venis el Velikij Novgorod, kion aludas simileco de lia verko al la Novgoroda Oranta ikono, kiu laŭ legendo savis en 1170 Velikij Novgorod de sieĝo fare de la princo Andreo de Bogolubovo kaj ekde tiam servis kiel modelo por pluraj ikonoj tra Rusio. Eventuale li venis al Tobolsko en 1621 kun la unua ĉefepiskopo de Siberio Kipriano, antaŭe servinta kiel arkimandrito de la Ĥutina monaĥejo en Velikij Novgorod[1].

Eble tamen la ikono havis lokan prototipon. Gvidlibro pri la Sofia katedralo, publikigita en 1899, mencias ke en diakonejo de la eksa alkonstruaĵo de Petro kaj Paŭlo ĉe la orienta muro troviĝis en granda ĉizita ligna ikonujo la Oranta ikono, en kiu Dipatrino estis bildigita "staranta sur la Luno kaj ambaŭflanke sur kadro: Sankta Nikolao kaj Sankta Maria la Egiptino, supre Dio Patro". La aŭtoro Nikolaj Skosirev, ŝlosisto de la katedralo, klarigis ke "tiun ĉi bildon de Dipatrino fakuloj pri antikveco konsideras prototipo de la miraklofara bildo de Dipatrino nomata la Abalaka, pentrita de ĉefdiakono de la katedralo Matvej"[2].

Post kiam la ikono estis preta, la kamparano mirakle resaniĝis kio famigis la ikonon. Venis pluraj petantoj kaj ĝis 1675 estis registritaj pli ol 130 mirakloj fare de tiu ĉi ikono[3][4].

Knabo Iakov, filo de kamparano Ivan Smirnoj, longan tempon suferis je okulmalsano kaj fine perdis vidadon, el liaj ŝvelintaj okuloj anstataŭ larmoj fluis sango. La patro iris kun li al la ikono kaj preĝis antaŭ ĝi, post kio la knabo resaniĝis[5].

Edzino de ŝtata servisto Jevdokija 1,5 jarojn suferis kapdoloron. La 7-an de marto 1669 ŝi kaj ŝia edzo iris al Abalako kaj faris diservon antaŭ la ikono, dum kiu ŝi resaniĝis[5].

Krucomarŝoj

[redakti | redakti fonton]

Somere 1665 en Tobolsko kaj ĉirkaŭ ĝi pluvegis longtempe, kio preskaŭ pereigis la rikolton, desperigante loĝantaron. Ĉefepiskopo de Tobolsko Kornilij ordonis alporti el Abalako la ikonon, renkontis ĝin sekvan tagon kun krucomarŝo kaj alportis al la Sofia katedralo, kie li faris antaŭ ĝi liturgion. La diservo ankoraŭ ne finiĝis, sed la pluvego jam ĉesis kaj la nuboj malaperis. Omaĝe al tio li ordonis ĉiujare alporti la ikonon al Tobolsko[5]. Tiu ĉi krucomarŝo koincidis kun la tago de la miraklofara Tobolska (Kazana) ikono de Dipatrino, festata la 8-an de julio, do okazis kvazaŭ renkontiĝo de la du miraklofaraj ikonoj, kio altigis esperojn de la kredantoj[6].

La 8-an de julio 1882 la ikono estis alportita al Tobolsko dum senĉesa pluvego kaj ventego, kiuj ĉesis tuj post alveno de la ikono al la urbo, kaj sur la ĉielo aperis brila suno[7].

En 1999 la krucomarŝoj de Abalako al Tobolsko rekomenciĝis kaj ĉiujare okazas en junio, tagon antaŭ la memortago de Sankta Johano de Tobolsko[5].

En decembro 2008 membro de la Tobolska Fajrobrigado partoprenis kun kolegoj ekskurson al la monaĥejo, dum kiu li pieme kisis la ikonon. Sekvan tagon li revenis por danki ĝin pro mirakle malaperinta furunko apud la okulo, kiun oni planis baldaŭ operacii[5].

La ikono malaperis kaj ne estas konate, ĉu ĝi estis forportita aŭ detruita.

Longan tempon oni opiniis ke la ikonon forportis en 1919 episkopo Mefodij, forveturinta en vaporŝipo kun admiralo Aleksandr Kolĉak al Omsko, kaj poste tra Fora Oriento fuĝinta al Ŝanhajo.

Historiisto Vasilij Cvetkov asertis en 2006 ke en septembro 1919 ĉefepiskopo Silvestr kiel estro de la Provizora Eklezia Administracio (ruse Временное церковное управление) en la Siberia registaro, benis en Omsko per la ikono infanan azilon "Hejmo" (ruse Очаг, Oĉag), establitan de Sofia Diteriĥs, edzino de generalo-leŭtenanto Miĥail Diteriĥs, komandestro de la Orienta fronto. En novembro la Ruĝa Armeo okupis Omskon, la ĉefepiskopo pereis dum la ikono estis forportita kun la retiriĝinta armeo de Kolĉak al Fora Oriento. En januaro 1920 la trajno kraŝis, sed la ikono en kiu troviĝis infanoj de la azilo kaj la ikono, ne estis damaĝita. En 1923 la azilo kaj la Diteriĥs-familio transloĝiĝis al Ŝanhajo. En 1925 dum tutnokta diservo okaze de la Entempligo de Maria estro de la preĝejo de Sankta Kredo, Espero, Amo kaj ilia patrino Sofia (Ŝanhajo) Prokopij Povaricin (ruse Прокопий Поварицын) trovis ke la ikono grave heliĝis, kvankam en 1919 ĝi ege malheliĝis tiel ke eblis distingi nur la vizaĝojn de Dipatrino kaj Jesuo. La ikono estis konstante eliganta krismon. Aŭtune 1942 oni raportis kompletan reheliĝon de la ikono, konfirmitan de episkopo de Ŝanhajo Simon. Multaj paroĥanoj konsideris tion simbolo de la proksimiĝanta venko super faŝismo en la Dua mondmilito[8].

Miĥail Diteriĥs forpasis en 1937, lia edzino Sofia en 1944, la ikono transiris al ilia sola filino Agnija. Ŝi alportis ĝin al Aŭstralio kie ĝi fine trafis a Kovrofestan preĝejon de la Rusa Ortodoksa Eklezio Eksterlande en Cabramatta, apudurbo de Sidnejo. Li asertas ke Sofia petis en sia testamento kiam eblos transdoni la ikonon al preĝejo, konstruota apud Jekaterinburgo en arbaro kie estis bruligitaj restaĵoj de la cara familio (ruse поставить икону нерушимо в Храм, который, верую глубоко, рано или поздно будет воздвигнут в Екатеринбургском лесу на месте кострища, где были сожжены тела Державных Страдальцев). Agnija forpasis en 1979, en ŝia testamento estas dirite ke la ikonno "devos reveni al Rusio post ĝia liberigo de la komunistoj kaj esti lokita en la Templo dediĉita al la memoro de la lasta caro Nikolao la 2-a kaj lia familio (prefere en Tobolsko). Testamentestro iĝis ŝia edukito kaj baptofilo Andrej Anatlojeviĉ Vasiljev, aktivulo de la Popola-Labora Unio de Rusiaj Solidaristojru, kiu en 2006 loĝis en Danio kaj, laŭ aserto de Vasiljev, estis preta plenumi la volon de la testamentinto[8]. La ideon subtenis Olga Kulikovskaja-Romanova, bofilino de grandprincino Olga Aleksandrovna (filino de Aleksandro la 3-a). Ŝi diris ke jam ŝi petis la paroĥanojn redoni la ikonon al Rusio, sed ili rifuzis, do ŝi petis almenaŭ fari kopion kion ili promesis pripensi[9].

Sed iŝima historiisto Gennadij Kramor trovis verkon "Siberia sanktaĵo", evidente faritan de Aleksij, ĉefpastro de la Oranta preĝejo en vilaĝo Znamenskoje (Odincova distrikto, Moskva provinco), kiu asertas ke tio estas kopio trovita de Sofia Diteriĥs kaj ŝia amikino somere 1919 en forbrulinta vilaĝa preĝejo en Siberio. Poste ĉefepiskopo Silvestr benis per ĝi azilon, establitan por 45 orfinoj fare de du menciitaj virinoj. La ikono akompanis ilin dum evakuado kaj en januaro 1920 protektis la vagonon dum ruĝarmeanoj pripafis la trajnon. Poste la Diteriĥs-familio, la azilo kaj la ikono venis al Harbino kaj en 1923 al Ŝanhajo, kie ĝi trafis la menciitan preĝejon. En 1949 Ĉinion ekregis komunistoj, do plejparto de blankuloj elmigris, la azilo translokiĝis al Aŭstralio. Trezoristo de la preĝejo en Cabramatta Aleksandra Speĥova rememoris ke komence de la 1950-aj venis militisto kaj transdonis la ikonkopion al ĉefpastro Rostislva Gan "por deponado". Do la verko klare diras ke temas pri kopio, ne la miraklofara originalo. Ĝi mencias ankaŭ ke ĝia grandeco estas 87 x 67 cm dum la originalo estas 89 x 79 cm[9].

En 1999 la Kovrofestan preĝejon vizitis episkopo de la Rusa Ortodoksa Eklezio Eksterlande Evtiĥij el Iŝimo. Li ekzamenis la ikonon kaj konstatis ke ĝi estis pentrita je oleaj farboj ne pli frue ol fine de la 19-a jarcento, kovrita je densa reto de fendoj, eble kaŭzitaj de varmiĝo (laŭ legendo oni trovis ĝin en forbrulinta preĝejo) kaj sur la dorso li trovis surskribon: "1898. Pentr[isto] Kubrin en Omsko. Tiu ĉi ikono estas oferita je nova katedralo de Jekaterina Uvarova [Ĉvarova?] kaj Ĉuĥnina Oksinja Varlamovna" (ruse 1898 г. Жив[описец] Кубрин в Омске. Сия икона пожертвована в новый собор от Екатерины Уваровой [или: Чваровой] и Чухниной Оксиньи Варламовны). Evidente temas pri la katedralo de Endormiĝa forpaso de Maria en Omsko, fondita en julio 1891 de carido Nikolao Aleksandroviĉ kaj konsekrita la 9-an de septembro 1898. Evidente de tiu ĉi katedralo la ikono estis transdonita al generalo Diteriĥs[9].

La aŭstralian version oponis ankaŭ la tjumena historiisto Aleksandr Petruŝin trovis en tobolska ĵurnalo, eldonita de la ribeluloj dum la Okcidentsiberia kamparana ribelo en 1921 ke la ikono estis alportata al Tobolsko por diservoj[10][11]. Poste tobolska historiistino Nadeĵda Zagorodnjuk trovis ke la ikono estas menciita inter la monaĥejaj havaĵoj en 1923 kaj 1925, sed jam ne listigita en 1927. Tobolska historiisto Jevgenij Paniŝev trovis ke ĝi poste troviĝis en preĝejo en vilaĝo Kugajevo (Tobolska distrikto), pro kio li opinias ke ĝi plu troviĝas ie apudurbe[12].

Laŭ alia versio ĝi estis forportita al Aŭstralio kaj troviĝas en la Kovrofesta preĝejo, kiu apartenas al la Rusa Ortodoksa Eklezio Eksterlande kaj troviĝas en Cabramatta, apudurbo de Sidnejo. En 2010 la Siberia Kozaka Armeo eĉ priparolis kun posteuloj de rusiaj kozakoj en Aŭstralio revenigon de la ikono, kion pretis subteni la Komisiono pri internacia agado de kozakaj asocioj ĉe la prezidanto de Rusio[13]. Sed poste loka pastro Boris Ignatijevskij konfirmis ke tio estas kopio, alportita el Ĉinio de Agnija Diteriĥs, filino de la generalo Miĥail Diteriĥs kaj donacita al la preĝejo en 1953 de rusa militisto. Sur ĝia dorsoflanko estas skribite ke ĝi devenas el Novosibirsko. Arthistoriisto diris ke ĝi estas skribita super alia ikono, laudire ĝi estas pli granda ol la originalo[14].

Tjumena regionografo Aleksandr Petruŝin opinias ke la ikono estis kaŝita de episkopo Irinarĥ (Sineokov-Andrijevskij) en la Oranta monaĥejo en Tobolsko[15].

Diservo, akatisto kaj preĝo

[redakti | redakti fonton]

La 21-an de oktobro 2016 la Sankta Sinodo aprobis diservon, okazontan la 27-an de novembro omaĝe al la Abalaka ikono de Dipatrino[16][17]ю

La 22-an de julio 2021 la Eldona Konsilio de la Rusa Ortodoksa Eklezio pridiskutis akatiston omaĝe al la ikono kaj preparis ĝian projekton por plua perfektigado kaj aprobado[18].

La 29-an de decembro 2022 la Sankta Sinodo aprobis akatiston de Dipatrino omaĝe al la ikono nomata la Abalaka (ruse акафист Пресвятой Богородице в честь иконы, именуемой «Абалакская»). Ĝi estas uzebla dum diservoj kaj hejma preĝado[19][20].

Honorataj kopioj

[redakti | redakti fonton]

En julio 1891 carido Nikolao Aleksandroviĉ dum sia Orienta vojaĝo vizitis kozakajn vilaĝojn en Okcidenta Siberio, situintajn apud la urbo Petropavlovsko. Memore al tio en 1894 kozakoj de vilaĝo Arĥangelskoje mendis ĉe la Oranta Abalaka monaĥejo kopion de la Abalaka ikono de Dipatrino kaj alportis ĝin per krucomarŝo al sia preĝejo de Ĉefanĝelo (ruse Архангельская церковь). Ekde tiam ĝi troviĝas tie kaj estas honorata en la tuta Norda Kazaĥio. Festo omaĝe al tiu ĉi ikono okazas la 31-an de julio en la eparĥio de Petropavlovsko kaj Bulajevo[21].

Kopio, troviĝanta en Aŭstralio, laŭdire protektis orfinojn el azilo "Hejmo" (ruse Очаг) vojaĝintajn en trajno pripafita de bolŝevistoj. Estis registritaj pluraj resaniĝoj, interalie edukitino de la azilo Anna Fomina resaniĝis de kancero[14][9].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Сухорукова, Н. В. (2023). “Иконописцы Тобольской губернии XVII – начала XX века”, Искусство Евразии (ru) (PDF) (4), p. 148. doi:10.46748/ARTEURAS.2023.04.008. Alirita 2024-10-22.. 
  2. Левченко, А. М.; Ярков А. П. (2016). “Абалакская икона в контексте культурного пространства Сибири”, Вестник Тюменского государственного университета. Гуманитарные исследования. Humanitates (ru) 2 (1), p. 141. doi:10.21684/2411-197X-2016-2-1-138-154. Alirita 2024-11-13.. 
  3. Левченко, А. М.; Ярков А. П. (2016). “Абалакская икона в контексте культурного пространства Сибири”, Вестник Тюменского государственного университета. Гуманитарные исследования. Humanitates (ru) 2 (1), p. 140. doi:10.21684/2411-197X-2016-2-1-138-154. Alirita 2024-11-13.. 
  4. (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 71. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 72. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  6. Валитов, А. А.; Федотова Д. Ю. (2016). “Крестные ходы в Тобольской губернии как форма ритуальной повседневной культуры на рубеже XIX-XX вв”, Культурное наследие России (ru) (PDF), p. 62. Alirita 2024-10-22.. 
  7. Валитов, А. А.; Федотова Д. Ю. (2016). “Крестные ходы в Тобольской губернии как форма ритуальной повседневной культуры на рубеже XIX-XX вв”, Культурное наследие России (ru) (PDF), p. 63. Alirita 2024-10-22.. 
  8. 8,0 8,1 Цветков, В. . “Последняя воля: икона Абалакской Божьей Матери может вернуться в страну”, Родина (ru) (3), p. 52–53. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Крамор Г. (2012) Ишимский след Абалакской иконы Божией матери (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-01-22. Alirita 2024-11-13.
  10. Маргарита Шаманенко (2016-04-28) В поисках Абалакской иконы (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2016-04-29. Alirita 2024-10-20.
  11. Маргарита Шаманенко (2016-04-16) Икона позвала в дорогу (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2024-10-20.
  12. Татьяна Бихе (2013-07-23) Искатели озвучат сенсационные факты об Абалакской иконе (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2024-11-08. Alirita 2024-11-08.
  13. Отчет о работе Комиссии по вопросам международной деятельности казачьих обществ и объединений Совета при Президенте Российской Федерации по делам казачества в 2010 году (ruse). la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio (2011-01-18). Alirita 2024-11-08.
  14. 14,0 14,1 Тимур Волков (2013-01-17) Австралийский след (ruse). Тобольская правда. Arkivita el la originalo je 2013-10-03. Alirita 2024-11-11.
  15. Абалакская икона ждет (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja (2013-04-30). Arkivita el la originalo je 2013-10-30. Alirita 2024-10-20.
  16. Журнал № 96 Священного Синода от 21 октября 2016 года (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio (2016-10-21). Arkivita el la originalo je 2016-10-22. Alirita 2024-11-08.
  17. Служба Божией Матери в честь иконы Ее «Абалакской» (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio (2016-10-22). Arkivita el la originalo je 2019-11-07. Alirita 2024-11-08.
  18. В Издательском Совете прошло очередное заседание рабочей группы по кодификации акафистов (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio (2021-07-23). Arkivita el la originalo je 2022-04-26. Alirita 2024-11-08.
  19. Журнал № 130 Священного Синода от 29 декабря 2022 года (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio (2022-12-29). Arkivita el la originalo je 2024-10-06. Alirita 2024-11-08.
  20. Акафист Пресвятой Богородице в честь иконы, именуемой «Абалакская» (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio (2022-12-29). Arkivita el la originalo je 2023-05-06. Alirita 2024-11-08.
  21. Храмовый праздник в честь иконы Божией Матери «Абалацкая» в с. Архангельское (ruse). la eparĥio de Petropavlovsko kaj Bulajevo (2021-07-31). Arkivita el la originalo je 2024-11-08. Alirita 2024-11-08.