Saltu al enhavo

Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino
Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino
Matfej Martinov17-a jarcento
Oranto
oleo sur ligno
× cm
[[]] ([[la Resurekta katedralo (Semej, Kazaĥio) (kopio)]])
20-an de juliojul. (21-an de juliogreg.)
27-an de novembrojul. (10-an de decembrogreg.)
vdr

Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino estas la miraklofara ikono de Dipatrino, farita en la unua duono de la 17-a jarcento de la ĉefdiakono de la Sofia katedralo Matfej Martinov kiel kopio de la miraklofara Abalaka ikono de Dipatrino. La originalo troviĝis en la Resurekta katedralo (Semej, Kazaĥio), sed malaperis en la 1930-aj jaroj kaj estis rekreita en 2018.

Kreado kaj mirakloj

[redakti | redakti fonton]

La miraklofara Abalaka ikono de Dipatrino estis tre populara en Siberio kaj ofte gastis en apudaj vilaĝoj kaj urboj, do ofte multnombraj pilgrimantoj, venintaj al la Oranta Abalaka monaĥejo ne trovis ĝin kaj pro tio malĝojis. Pro tio al ĝia kreinto, ĉefdiakono de la Sofia katedralo Matfej Martinov (ruse Матфей Мартынов) estis ordonite fari identan kopion, kion li plenumis. Tiu ĉi kopio ekvojaĝis dum al originalo plejparte restis en la monaĥejo[1].

En 1720 gvardia majoro Ivan Liĥarev ekvojaĝis sur ŝipoj el Tobolsko al la Kirgiza stepo subestre de milita taĉmento. Kun si li prenis kopion de la Abalaka ikono de Dipatrino. Laŭ legendo, dum adiaŭa diservo okazinta jam sur la ŝipoj, kiam oni ekkantis pri Dipatrino, la ŝipoj mem malankriĝis kaj eknavigaciis, kion oni konsideris la unua miraklo fare de tiu ĉi ikono. Post atingi la Semipalatinskan fortikaĵon, konstruitan antaŭ du jaroj, la ŝipo sur kiu troviĝis la ikono, subite haltis kaj ne eblis ekmovi ĝin. Konsiderante tion la dua miraklo, Liĥarev ordonis forporti la ikonon al la preĝejo de Antonio kaj Teodozio de Kievo en la fortikaĵo. Post tio la ŝipo eknavigaciis senprobleme[1].

Poste loka pastraro rifuzis redoni la ikonon al la Abalaka Oranta monaĥejo, pro kio estiĝis konflikto. Finfine ĝin solvis la siberia metropolito Filofeo (Leszczyński), permesinta lasi la ikonon en Semipalatinsko, sed ordoninta en 1720 al ties pastraro fari precizan kopion redonotan al la Abalaka monaĥejo. Ĝi aperas en registrro de la preĝejaj posedaĵoj en 1751[1].

En 1740 la ikono malaperis kaj estis trovita 1,5 km for de la fortikaĵo — ĝi staris apud monta fonto kaj antaŭ ĝi brulis kandelo. La ikono estis revenigita al la preĝejo kaj la fonto eknomiĝis la Sankta Fonto. Laŭ legendo, registrita de la pastro Dimitrij Aleksinskij, la ikonon trovis tataro[2], ekvojaĝinta al arbaro por kolekti brullignon, sed perdinta la vojon kaj jam malvarmiĝanta. Li petis la dion savi lin kaj subite ekvidis fajreton, direktiĝis al ĝi kaj tiel trovis la ikonon, kiu staris apud poplo, de sub kies radikoj fluis la fonto kaj apude brulis kandelo. Rekoninte la lokon, la tataro revenis al la urbo, trovis pastron kaj rakontis ĉion. La pastro revenis akompane de kelkaj kozakoj kaj la tataro, sed nek li, nek la kozakoj sukcesis forpreni ĝin de sur la poplo, ĉar flamo de la kandelo estis brulvundanta iliajn manojn. Nur la tataro, laŭ peto de la sacerdoto, post preĝi kaj lavi la manojn en la fonto, sukcesis fari tion. La ikono revenis al la preĝejo, la fonto ricevis statuson de la sankta kaj apude estiĝis la virina Oranta monaĥejo de Sankta Fonto, kiu aktive diskonigis ortodoksismon inter lokaj islamanoj[1].

En 1767 la fortikaĵo, ofte inundata de Irtiŝo, estis translokita 16 verstojn pli supren laŭ ties fluo, kaj konstruita denove sur pli alta bordo. En 1777 oni decidis konstrui tie ŝtonan katedralon de Antonio kaj Teodozio de Kievo, kies ligna preĝejo restis sur la malnova loko. Sed en julio 1782 general-majoro Ogarjov, laŭ peto de loka pastraro, petis nomi ĝin la Oranta — omaĝe al la adorata ikono. Episkopo de Tobolsko Varlaam (Petrov) ordonis nomi la konstruatan preĝejon la Oranta dum alkonstruaĵon de apostolo Petro alinomi omaĝe al Antonio kaj Teodozio de Kievo. Samtempe li ordonis transloki tien ikonostazon kaj la ikonojn de la antaŭa preĝejo kaj konsekri la ikonostazon. La Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino troviĝis en vico de lokaj ikonoj de la ikonostazo de la ĉefa alkonstruaĵo, maldekstre de la cara pordego, kaj estis konsiderata la ĉefa sanktaĵo de la katedralo[1]. La katedralo estis konstruita inter 1777 kaj 1792, ĝia arkitekto estis I. Ĉerepanov[3].

Citaĵo
 Из икон сего храма уважается народом и почитается за чудотворную местная икона Знамения Божией Матери. Божия Матерь изображена на этой иконе с распростертыми дланями, Предвечным Младенцем во утробе, с предстоящими по сторонам святителем Николаем и преподобной Марией Египетской. Доска ея в длину несколько более 6 вершков, а в ширину немного более 5. Прежде риза на ней была серебряная в 95 золотников устроенная в 1789 г. в Тобольске священником Василием Макарьевым, но с 1797 г. она вся и с венцем золотая в 1 ¼ фунта устроена на церковные 3 000 рублей, только на венце корона, для большей рельефности серебряная без позолоты, но с драгоценными камнями в числе 6 аметистов и 73 бриллиантов. Ее прислала в 1844 г. покойная супруга генерал-губернатора Западной Сибири княгиня Наталия Димитриевна Горчакова. Святая икона, по малому ее размеру, для большего благолепия вставлена в середину другой большей иконы на которой изображены: вверху коронование Божией Матери, по сторонам Рождество Ея, Введение во храм, Благовещение и Успение, а внизу Покров Пресвятой Богородице, что все покрыто сребропозлащенной ризою. Внизу чудотворной иконы [на ризе] подписано: «Истинное изображение и мера чудотворного образа Пречистой Богородицы Абалацкой в крепости Семипалатинской».   Inter la ikonoj de tiu ĉi templo la plej estimata de la popolo kaj adorata kiel la miraklofara estas la Oranta ikono de Dipatrino. Dipatrino estas bilddigita en tiu ĉi ikono kun la disetenditaj brakoj, Eterna Bebo en la sino, kun la starantaj flanke de ŝi Nikolao de Mira kaj Maria la Egiptino. Ĝia tabulo estas longa iom pli ol 6 verŝokojn [26,67 cm] kaj larĝa iom pli ol 5 [22,23 cm]. Antaŭe ornato sur ĝi estis arĝenta je 95 zolotnikoj [405,4 gramoj], farita en 1789 en Tobolsko de pastro Vasilij Makarjev, sed ekde 1797 ĝi komplete kaj kun la nimbo estas ora je 1 ¼ pundoj [566,99 gramoj], farita kontraŭ la preĝejaj 3 000 rubloj, nur sur la nimbo krono por pli granda reliefeco estas arĝenta sen orumaĵoj, sed kun valorŝtonoj forme de 6 ametistoj kaj 73 diamantoj. Ĝin alsendis en 1844 la forpasinta edzino de ĉefguberniestro de Okcidenta Siberio princino Natalija Dimitrijevna Gorĉakova. La sankta ikono, pro sia eteco, por pli granda majesto estas instalita meze de alia, pli granda ikono, en kiu estas bildigitaj: supre kronado de Dipatrino, flanke ŝia Naskiĝo, Entempligo, Anunciacio kaj Endormiĝa forpaso, kaj supre Kovrofesto de Dipatrino, ĉio estas kovrita per arĝentorumita ornato. Malsupre je la miraklofara ikono [sur la orano] estas skribite: "La vera bildo kaj mezuro de la miraklofara imago de la Plej Pura Dipatrino de Abalako en la fortikaĵo Semipalatinsko". 
— Kroniko de la Oranta katedralo

Multaj pilgrimantoj venis al tiu ĉi ikono. En la alkonstruaĵo de Antonio kaj Teodozio de Kievo troviĝis plia kopio, de la sama tipo kaj grandeco. Foje tiu aŭ alia ikono estis portataj tra apudaj vilaĝoj kaj kampoj aŭ paŝtejoj, foje tre for, preskaŭ ĝis Omsko. Ĉiujare la 8-an de juliojul. (21-an de juliogreg., antaŭ la tago de la Kazana ikono de Dipatrino, okazis krucomarŝo el la Oranta katedralo, kiun patroprenis ankaŭ tiu ĉi ikono[1]. Ĝin partoprenis pastraro kaj militistoj, muzikis milita orkestro, okazis diservoj en riverhavenoj[4].

En la 1840-aj komenciĝis prikonstruado de la areo por komfortigi la pilgrimantojn kaj beligi ĝin. En 1855 milita ŝtatoficisto Sviderskij, resaniĝinta post daŭra okulmalsano danke al akvo de la Sankta Fonto, konstruigis ŝedon sub kiu estis starigitaj ikonoj, inkluzive kopion de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. Tion permesis ĉefepiskopo de Tobolsko Georgij, vizitinta Semipalatinskon en 1846. Samloke troviĝis kajero, en kiu oni registris atestojn pri miraklaj resaniĝoj. En la 1870-aj okazis granda incendio, detruinta la ŝedon kaj la kajeron kun la ikonoj[5].

En 1870 episkopo de Tomsko kaj Semipalatinsko Platon permesis al semipalatinska negocisto kaj mecenato Fjodor Petroviĉ Pleŝĉejev aranĝi apud la Sankta Fonto etan brikan kapelon kun altaro (laŭ laia versio tio estis preĝejo)[4]. Post ĝia malfermo aperis ebleco fari tie somere liturgion. En 1885 la forbrulinta ŝedo estis anstataŭigita de ligna kapelo, konstruigita de pavlodara negocisto Artemij Ivanovoĉ Derov, ĉar sabloza bordo konstante moviĝis kaj en la brika kapelo aperis fendoj. En 1900 la brika preĝejo estis malmuntita, ĝin anstataŭis tiu ligna[4]. Samtempe estis konstruigitaj lignaj someraj loĝejoj por pilgrimantoj kaj gardistejo[5].

En 1902 la Misiista Oranta virina komunumo (ruse Миссионерская Знаменская женская община) transloĝiĝis al la Sankta Fonto. Ĝi estis establita en Transrivereja kvartalo (ruse Заречная слобода; maldekstraborda parto de Semej, ankaŭ nomata Alaŝ) kaj sidis apud la Centra oficejo de la Kirgiza Spirita Misio (ruse Центральный стан Киргизской Духовной миссии), kie funkciis vira monaĥejo, trans la strato, ĉe nord-okcidenta flanko, en blanka dometo ĉirkaŭita de argila barilo. La komunumon gvidis monaĥino Sidonija[4].

La 28-an de februaro 1912 la Sankta Sinodo informis la Senaton, ke ĝi decidis transformi la Misiistan Orantan virinan komunumon je la Oranta monaĥejo de Sankta Fonto (ruse Свято-Ключевский Знаменский монастырь). Ĝi sekvis regulon de la cenobito, do nuligo de privataj posedoj kiuj iĝis kunposedaĵo de la monaĥa komunumo. Tiutempe en la monaĥejo estis pli ol 80 monaĥinoj kaj novicoj. Ĉe la monaĥejo funkciis azilo por knabinoj; ili lernis tie abocon, hejmajn laborojn kaj post atingi 19 jarojn rajtis monaĥiniĝi aŭ forlasi la monaĥejon. La azilon ricevis knabinoj de ĉiuj etnoj, post atingi 14 jarojn ili mem rajtis elekti sian religion. La monaĥinoj okupiĝis pri terkultivado, faris farunon, kudris litaĵojn kaj tolaĵojn, pastrajn vestojn, fortikigis la bordon de Irtiŝo[5]. Ilin helpis du pastroj kaj asistanto Ananij Kornejev, kies posteulo ankoraŭ en 2023 loĝis apude[4].

Laŭ legendo, nelonge antaŭ la fermo de la monaĥejo en 1921, nokte deĵorinta monaĥino ekvidis fortan lumon en la Oranta preĝejo, supozis ke tion kaŭzis incendio kaj vokinte la monaĥejestrinon igumeninon Jekaterina (Ivanjuk) enkuris la preĝejon. Ili ekvidis ke neniu incendio okazis kaj la lumo devenis de la adorata kopio de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. La igumenino traktis tion kiel signon de baldaŭa likvido de la monaĥejo[1].

La 27-an de februaro 1921 aŭtoritatoj decidis fermi la monaĥejon kaj transdoni ĝian preĝejon al ortodoksa komunumo dum la aliajn konstruaĵojn kaj posedaĵojn ricevos urba mastrumejo[4]. En marto la monaĥejo estis fermita, la Oranta preĝejo kun ĉiuj posedaĵoj estis transdonita al ortodoksa komunumo de vilaĝo Malnov-Semipalatinskij (ruse Старо-Семипалатинский, Staro-Semipaltinskij), situinta surloke de la origina fortikaĵo[5]. Ĝi estis malmuntita kaj transportita kiel aro da traboj, kiuj kuŝis iun tempon en la vilaĝo kaj poste estis bruligitaj[4].

La 22-an de decembro 1929 oni ordonis fermi la Orantan preĝejon, ĝiaj posedaĵoj, inkluzive la ikono-kopio, estis transdonita al la Resurekta katedralo en Semipalatinsko. Dum konfiskado de valoraĵoj en la preĝejoj pretekste de helpo al la viktimoj de Rusia malsatego de 1921, la paroĥanoj savis la ornaton oferinte la saman nombron de la valoraĵoj[5]. Tamen en aprilo 1922 en la preĝejo ĉe la Sankta Fonto estis konfiskitaj 31 valoraĵoj sume pezaj 10,2 kg. En 1922 la preĝejestro de la katedralo Izvekov aliĝis al la Viva Eklezio kaj invitis al la urbo ties episkopon Nikolaon, do la ikono transiris al la vivekleziuloj kaj ĝia ornato estis rabita[5].

En aprilo 1925 ŝtataj reviziantoj konstatis tion[1].

Citaĵo
 [...] икона Знамения Божией Матери в золотой ризе, проба оказалась только на ободке ризы, полотно ризы оказалось прикреплено к ободку гвоздочками. Два карамзина оказались не бриллиантовые, а простые стёкла, числом 22 стёклышка, один выпал, третий карамзин один алмаз в нём шесть бриллиантов, остальные простые стёкла, аметистов три в короне и три в кресте, в короне 17 бриллиантов, 33 алмаза, а в ней нужно 50 бриллиантов. Топазов золотистых 10 штук, берил 1 и четыре простых стекла в кресте, одного нет. Топазы, берил и простые стёкла в описи не значатся.   [...] la Oranta ikono en ora ornato, titro estis trovota nur sur rando de la ornato, la ornato evidentiĝis alkroĉita al la rando per najletoj. Du karmazinoj [fingroringoj kun gemoj] evidentiĝis ne briliantoj, sed simplaj vitroj je la nombro 22 vitretoj, unu elfalis, la tria karmazino estas unu diamanto en ĝi ses briliantoj, la restaj estas simplaj vitroj, ametistoj estas tri en krono kaj tri en kruco, en la krono estas 17 briliantoj, 33 diamantoj, dum en ĝi necesas 50 briliantoj. Topazoj orkoloraj estas 10 pecoj, berilo 1 kaj kvar simplaj vitroj en la kruco, unu mankas. La topazoj, la berilo kaj la simplaj vitroj en la registro ne estas indikitaj. 
— Raporto de revizia komisiono [aprilo 1925]

La ikono estis translokita al la katedralo de Nikolao de Mira, tiutempe regitan de vivekleziuloj, kaj ekde tiam ĝiaj spuroj perdiĝis[6].

En februaro 1929 grupo da ortodoksuloj postulis redonon de la Oranta katedralo, aparte postulinte revenigon de ĉiuj posedaĵoj, inkluzive de la miraklofara ikono. Sed la redono ne okazis kaj en 1933 (aŭ 1932)[3] la katedralo estis eksplodigita. Ĝi situis ĉe kruciĝo de la nuntempaj stratoj Ŝakarim kaj Abaj[3].

La sorto de la ikono estas nekonata. Restis nur la adorata kopio el la monaĥeja Oranta preĝejo — ĝi estis transdonita al la Resurekta katedralo, kiu restis la sola funkcianta preĝejo en la urbo. En novembro 1937 ankaŭ ĝi estis fermita. En 1944 la katedralo estis redonita al la ortodoksa komunumo kaj la 16-an de aprilo 1944 oni komencis ĝian rekonstruon. Ĝi estis grave damaĝita, sed en registro de ĝiaj posedaĵoj estas menciata la monaĥeja ikono. La 24-an de aprilo 1949 la katedralo ekfunkciis denove, regule okazis diservoj. Kernon de la komunumo konsistigis monaĥinoj de la fermita Oranta monaĥejo de Sankta Fonto, do daŭris ties tradicioj, inkluzive de preĝado omaĝe al la Abalaka ikono de Dipatrino kaj pilgrimado al Sankta Fonto, kies akvo estis konsiderata sankta, do resaniga[1]. La aŭtoritatoj jen superŝutis la fonton per tero, jen alinomis ĝin je Ruĝa Fonto (ruse Красный источник), tamen la pilgrimantoj plu venis[5].

La igumenino Jekaterina Jakovlevna Ivanjuk (naskiĝinta en 1867 en vilaĝo Dorotika, Belska distrikto, Grodna gubernio, la Rusio imperio) estis arestita la 31-an de marto 1940 en Semipalatinsko, kondamnita la 30-an de decembro al 5 jaroj da ekzilo pro "kontraŭsovetia propagando" (artikolo 58-10) kaj rehabilitita la 15-an de junio 1990[7].

Renaskiĝo

[redakti | redakti fonton]

En 1994 al la Rusa Ortodoksa Eklezio estis redonita sidejo de la Kirgiza Spirita Missio. En 1997 en ĝi eksidis la Oranta virina monaĥejo de Petro kaj Paŭlo (ruse Знаменский Петро-Павловский женский монастырь). En 2003 oni komencis ordigi la areon ĉirkaŭ la Sankta Fonto: rubaĵoj kaj sovaĝaj kreskaĵoj estis forigitaj, aperis ŝtuparo, akvujo kaj kapelo-ŝedo super la fonto. La 21-an de julio 2012 episkopo de Ust-Kamenogorsko kaj Semipalatinsko Amfiloĥij faris tie la unuan liturgion. Ekde 2014 sub metala ŝedo, aranĝita danke la klopodoj de ĉefpastro, vic-episkopo de Semipalatinsko Fjodor Proskurin, okazas diservoj[5].

En 2018, okaze de la 300-a datreveno de Semipalatinsko, ikonfaristo Konstantin Goretoncev faris en la ikonfarejo de la Tobolska Spirita Seminario precizan kopion de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. Ĝi estis sanktigita en la Oranta Abala monaĥejo fare de monaĥejestro-igumeno Serafim (Krasnov), ornamita je ornato, farita en juvelfarejo MDG (Vladimir) subestre de Kirill Kozin, kaj transdonita al Semipalatinsko[5].

En decembro 1998 ĉefepiskopo Aleksij (Kutepov) gvidis tutnoktan diservon en la Resurekta katedralo okaze de la Oranta festo kaj ordonis legi respektivan akatiston ĉiun vendredon antaŭ la adorata kopio de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. Ekde tiam ĉiun vendredon, krom la unua, lasta semajno de la Granda Fasto kaj la Hela Semajno, tagmeze okazas diservo al Dipatrino kun sanktigo de akvo kaj legado de respektiva akatisto. Baldaŭ paroĥanoj rimarkis ke la ikono ekheliĝas, post diservoj antaŭ ĝi okazis pluraj resaniĝoj[1].

Kelkajn jarojn surloke laboris mezlerneja arkeologia ekspedicio subestre de Valerij Kolbin kaj Aleksandr Dolguŝev. Ĝi trovis ke origine kapelo super la fonto troviĝis aliloke (Irtiŝo detruis ĝis 80 metrojn da bordo), estis trovitaj restaĵoj de monaĥejaj subteraj keloj kaj vitra boteleto kun bildo de la Abalaka Oranta ikono kaj surskribo "Sankta Fonto". Identan boteleton poste donacis al la monaĥejo paroĥanino de la Resurekta katedralo[1].

Laŭdire preskaŭ ĉiu familio en Semej havas ujon kun akvo el la Sankta Fonto, konsideratan saniga[4].

Tra tiu ĉi areo pasas turista itinero Sankta Fonto. Laŭ legendo sub la kreskanta apude maljuna saliko promenis en la 18-a jarcento Ivan Andrejev, konstruinta grandan parton de Semipalatinsko[4].

La poplo, emnciita en la legendo, estis forronĝita de pilgrimantoj, konsiderintaj ke ĝia ŝelo estas saniga kaj miraklofara. Post renaskiĝo de la monaĥejo nepo de la monaĥeja muelisto Vladimir Kornejev plantis surloke de la Oranta preĝejo cedron, kiu jam produktas strobilojn[4].

La 1-an de novembro 2019 estis prezentita dokumenta filmo "Semipalatinska miraklo: beno dum jarcentoj" (ruse Семипалатинское чудо: благословение сквозь века) fare de reĝisoro V. Kopajev, kameraisto ju. Kajgarodcev, scenaristoj V. Kopajev kaj A. Argos. Ĝian kreadon aprobis episkopo de Ust-Kamenogorsko kaj Semipalatinsko Amfiloĥij[8].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Чудотворный образ Семипалатинско-Абалацкой иконы Божией Матери (ruse). la Semipalatinska subepiskopujo de la Ust-Kamenogorska kaj Semipalatinska eparĥio. Arkivita el la originalo je 2023-12-05. Alirita 2024-10-25.
  2. Rusoj tradicie nomis tiel ĉiujn tjurkojn, ankaŭ la kazaĥojn.
  3. 3,0 3,1 3,2 Семей (Семипалатинск). Собор иконы Божией Матери "Знамение". (ruse). Sobory.ru. Arkivita el la originalo je 2020-02-25. Alirita 2024-11-08.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 Flora Levina (2023-11-01) Неподалеку от Семея есть место, которое уже на протяжении трехсот лет привлекает людей (ruse). Kazaĥstanskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2023-03-24. Alirita 2024-11-08.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 О чудотворном образе Божией Матери «Знамение» Абалакской-Семипалатинской и о Святом Ключе (ruse). la Eparĥio de Ust-Kamenogorsko kaj Semipalatinsko. Arkivita el la originalo je 2024-06-16. Alirita 2024-11-08.
  6. Семипалатинский Знаменский собор (ruse). Drevo-info.ru (2020-02-15). Arkivita el la originalo je 2020-06-03. Alirita 2024-11-08.
  7. Иванюк Екатерина Яковлевна (1867) (ruse). Otkritij Spisok [Malfermita Listo]. Arkivita el la originalo je 2024-11-08. Alirita 2024-11-08.
  8. Вышел в свет фильм о Семипалатинско-Абалацком образе Царицы Небесной (ВИДЕО) (ruse). la Metropolita distrikto en Respubliko Kazaĥio (2019-11-01). Arkivita el la originalo je 2024-11-08. Alirita 2024-11-08.