Abla estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provincoAlmería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas kaj je 65 km de la provinca ĉefurbo, Almerio. Estis en Abla en 2016 loĝantaro de 1924 personoj.[1] La areo estas de 45,24 km² kaj la loĝdenseco estas de 28,01 loĝ/km².
Ĝi limas kun la komarko de la Rivero Nacimiento. Ĝi etendiĝas laŭlonge de strio el la deklivaro de Sierra Nevada sude, al Sierra de Filabres norde. Parto de la teritorio estas protektita de la Natura Parko de Sierra Nevada, kaj estas unu de la enirejoj al la Alpujarra almeria. Krom Abla, la municipo inkludas la malgrandan urban kernon de Las Adelfas.
En la 1940-aj jaroj estis pinto de preskaŭ 3000 loĝantoj; poste oni malaltiĝis ĝis nur iom super milo.