Mojácar
Mojácar | |||
---|---|---|---|
Mojácar (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Lando | Hispanio | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Mojácar | ||
Poŝtkodo | 04638 | ||
Retpaĝaro | Mojacar.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Mojácar | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 507 [1] | ||
Loĝdenso | 91,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°8′N 1°51′U / 37.133°N, 1.85°U (mapo) Koordinatoj: 37°8′N 1°51′U / 37.133°N, 1.85°U (mapo) | ||
Alto | 152 m | ||
Areo | 71 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mojácar [+] | |||
Mojácar (Mojakaro esperante) [moĥAkar] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio en la komarko Levante Almeriense. La areo de la municipo estas 71 km2 kie loĝas 6507 geloĝantoj, do loĝdenso estas 91.6 loĝ./km2. Mojácar situas je 90 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 6507 geloĝantoj de la municipo Mojácar estas 3188 inoj kaj 3319 viroj. En la 71-kvadratkilometra teritorio estas 19 setlejoj, kie loĝas 6090 geloĝantoj, kaj aliaj 417 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 55, 32 inoj kaj 23 viroj, kaj mortis 42, 14 inoj kaj 28 viroj. Tiel la natura kresko estis 13 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 1806 homoj (27.8%).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Krom tradicia agrikulturo kaj brutobredado, Mojácar ĝuas kaj de la marbordo kie estas belaj strandoj kaj de la tipa arkitekturo de la vilaĝo kiel tipa andaluzia kaj arabhereda kun krutaj kaj mallarĝaj stratetoj, blankegaj domoj kaj terasoj en montetopinto. Pro tio ĝi iĝis allogaĵo por la turismo de ekster la regiono. Somere de 2009 okazis grava incendio en la ĉirkaŭaĵo kiu draste damaĝis la turismajn enspezojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- popola arkitekturo
- proksimaj belaj strandoj
- Turo de Macenas
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mojácar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|