Administraciaj dividaĵoj de la provinco Burgoso
Aspekto
Estas en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio sep partidos judiciales nome la jenaj:
- Partido de Burgos
- Partido de Aranda de Duero
- Partido de Villarcayo
- Partido de Miranda de Ebro
- Partido de Lerma
- Partido de Briviesca
- Partido de Salas de los Infantes
La distribuado de loĝlokoj en partidos judiciales utilas por juraj proceduroj. Krome estas tre uzataj por sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj aferoj la divido en komarkoj. La provinco Burgoso ne havas oficialan disdividon de komarkoj, pro kio laŭ diversaj kriterioj oni trovas diferencajn komarkigojn. Tial estas naturaj, administraciaj, historiaj kaj agrikulturaj komarkoj.
La provinco Burgoso plej ofte estas konsiderata kiel dividita en dek ĉefaj komarkoj, nome la jenaj:
- Komarko Las Merindades: estas komarko kiu okupas la nordan trionon de la provinco Burgoso. Ĝi estas limigita okcidente kaj nordokcidente fare de Kantabrio, nordoriente fare de la provinco Bizkajo, oriente de la provinco Alavo kaj sude de la burgosaj komarkoj Ebro, La Bureba kaj Páramos. La komarka ĉefurbo estas Villarcayo kvankam la plej loĝata municipo estas Medina de Pomar sekvite de Villarcayo, Espinosa de los Monteros, Trespaderne, Frías... Ĝi enhavas 360 submunicipojn.
- Komarko Páramos: nordokcidente de la provinco, konata ankaŭ kiel «Sedano y Las Loras». Ĝi enhavas 55 submunicipojn. La ĉefurbo de tiu komarko estas Sedano.
- Komarko La Bureba: nordoriente de la provinco kaj trafluata de multaj rojoj kiuj enfluas tra la riveroj Homino, Oca kaj Tirón al Ebro. Konsiderata kiel la verdadera esencia de Castilla (vera esenco de Kastilio) kiun Azorín difinis kiel el corazón de la tierra de Burgos (la koro de la tero de Burgoso) estis setlejo de la antikvaj Aŭtrigonoj, kiuj havis sian ĉefurbon en la aktuala Briviesca. Ĝi enhavas 46 submunicipojn.
- Comarca del Ebro: nordoriente de la provinco kaj trafluata de nordokcidento sudorienten fare de la rivero Ebro. La Montoj Obarenes separas la komarkon disde la Centra Altebenaĵo okcidente kaj ties ĉefurbo estas Miranda de Ebro. Oni inkludas ene de tiu komarko ankaŭ la historian graflandon Condado de Treviño, kiu estas eksklavo ene de Eŭskio (provinco Alavo), kio rezultas en sociaj kaj politikaj malkonsentoj. La komarko enhavas 48 submunicipojn.
- Komarko Odra-Pisuerga: inter la rivero Pisuerga kaj ties alfluanto, la rivero Odra, en la zono de centro kaj okcidento de la provinco Burgoso. Ĝi enhavas 52 submunicipojn.
- Komarko Alfoz de Burgos. Ĝi enhavas 82 submunicipojn.
- Komarko Montes de Oca. Ĝi enhavas 31 submunicipojn.
- Komarko Arlanza: trafluata de la rivero Arlanza. La ĉefurbo de tiu komarko estas Lerma. Ĝi enhavas 109 submunicipojn.
- Komarko Sierra de la Demanda: sudoriente de la provinco Burgoso. Trafluata de la rivero Arlanza, ene de la Iberia Sistemo, sude de la deklivaroj de la Sierra de la Demanda. Ĝi enhavas 12 submunicipojn, inter kiuj Neila, unu el plej altiraj turismaj areoj de Hispanio.
- Komarko Ribera del Duero: en la baseno de la rivero Doŭro, sude de la provinco Burgoso. La ĉefurbo de tiu komarko estas Aranda de Duero. Subkomarko de Ribera del Duero estas la Valo de Esgeva. Ĝi enhavas 8 submunicipojn.