Las Merindades
Las Merindades estas komarko en la nordo de provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Ĝi estas trafluata de rojoj kaj riveroj kiuj enfluas al la riverego Ebro aŭ al la Kantabra Maro, tio estas al du apartaj maroj, nome Mediteraneo kaj Kantabra Maro respektive. Kiel komarko ĝi pli malpli koincidas kun la jurisdikcia partido judicial de Villarcayo.
Ĝi estas limigita okcidente kaj nordokcidente fare de Kantabrio, nordoriente fare de la provinco Bizkajo, oriente de la provinco Alavo kaj sude de la burgosaj komarkoj Ebro, La Bureba kaj Páramos. La komarka ĉefurbo estas Villarcayo, kvankam la plej loĝata municipo estas Medina de Pomar sekvite de Villarcayo, Espinosa de los Monteros, Trespaderne, Frías... Ĝi enhavas 360 submunicipojn, grupigitajn en 26 municipoj, kiuj estas la jenaj:
- Alfoz de Bricia
- Alfoz de Santa Gadea
- Arija
- Berberana
- Cillaperlata
- Espinosa de los Monteros
- Frías
- Junta de Traslaloma
- Junta de Villalba de Losa
- Jurisdicción de San Zadornil
- Los Altos
- Medina de Pomar
- Merindad de Cuesta-Urria
- Merindad de Montija
- Merindad de Sotoscueva
- Merindad de Valdeporres
- Merindad de Valdivielso
- Partido de la Sierra en Tobalina
- Trespaderne
- Valle de Losa
- Valle de Manzanedo
- Valle de Mena
- Valle de Tobalina
- Valle de Valdebezana
- Valle de Zamanzas
- Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja