Valle de Valdebezana
Valle de Valdebezana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09572 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 469 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 58′ N, 3° 46′ U (mapo)42.970833333333-3.7611111111111Koordinatoj: 42° 58′ N, 3° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 850 m [+] | ||
Areo | 156 km² (15 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Valdebezana [+] | |||
Valle de Valdebezana [BAlje debaldebeZAna] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. Ĝi estas borde de la Baraĵlago de Ebro.
La loknomo Valle de Valdebezana povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de la Valo de Bezana (kiu estas unu el la loĝlokoj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 156,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 456 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 4 100 loĝantojn el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 86 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
La urbodomo estas en Soncillo kaj la municipo estas formata de dek naŭ submunicipoj nome la jenaj: Argomedo, Arnedo, Bezana, Castrillo de Bezana, Cilleruelo de Bezana, Cubillos del Rojo, Herbosa, Hoz de Arreba, Montoto, Pradilla de Hoz de Arreba, Quintanaentello, Quintanilla de San Román, Riaño, San Vicente de Villamezán, Soncillo, Torres de Abajo, Villabáscones de Bezana, Villamediana de San Román kaj Virtus. Aliaj loĝlokoj estas Cabañas de Virtus, Las Cabañas, Lándraves, La Estación, Munilla de Hoz de Arreba, San Cibrián kaj Torres de Arriba.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Dum la 18-a jarcento la altfornoj de la Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada kiu liveris kanonojn al la armeo kaj al la mararmeo postulis grandan kvanton de brulligno por ekhavi karbon, kaj por tio oni forhakis arbarojn de Valdebezana kaj de aliaj proksimaj valoj.
La provinca limigo estis farita en 1821, kaj konfirmita en 1833. La municipoj Arreba, Bricia, Soncillo, Alfoz de Santa Gadea (al kiu apartenis Arija), Valle de Valdebezana kaj Valle de Zamanzas pasis al la provinco Burgoso spite sian historian ligon al Santander. En 1838, post aligo fare de la provinco Burgoso, ili klopodis perletere al Santander, al la Kongreso, al la reĝino, peti aligon al la tiama provinco Santandero (nune Kantabrio), ĉar fakte ĝi estis are ĝis tiam apartenanta komplete al la enorma provinco Burgoso, en la tiama regiono Kastilio la Malnova. Tiuj petoj malsukcesis kaj la ligo kun Burgoso iĝis definitiva.
En la areo okazis konfliktoj dum la Karlismaj Militoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.
La municipoj Valle de Valdebezana, Arija kaj Alfoz de Santa Gadea unuiĝis per brutobredista asocio por promocii la komercigon de la viando de ĉevalo el bredraso potro hispano-bretón. Tiu indiĝena raso konsistas el ĉirkaŭ 800 ĉevalinoj en la provinco Burgoso.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Sonorilmuro de la preĝejo de Arnedo.
-
Cubillos del Rojo.
-
Virtus kaj la kastelo.
-
Bovoj kaj horloĝturo ĉe Virtus.
-
Preĝejo de Virtus.