Valle de Tobalina
Valle de Tobalina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09210 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 879 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 48′ N, 3° 16′ U (mapo)42.793333333333-3.2702777777778Koordinatoj: 42° 48′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 565 m [+] | ||
Areo | 157,49 km² (15 749 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Tobalina [+] | |||
Valle de Tobalina [BAlje detobaLIna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Valle de Tobalina povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Tobalina. La ĉefurbo de la municipo estas en Quintana-Martín Galíndez.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 157,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 901 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 44 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 87 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 35 km de Villarcayo, komarka ĉefurbo.
Ĝi limas sude kun La Bureba, okcidente kun la Merindad Cuesta Urria kaj oriente kun Miranda de Ebro. La municipo estas formata per 28 submunicipoj, nome la jenaj: Barcina del Barco, Bascuñuelos, Cuezva, Gabanes, Garoña, Herrán, Leciñana de Tobalina, Lomana, Lozares de Tobalina, Mijaralengua, Montejo de Cebas, Montejo de San Miguel, Orbañanos, La Orden, Pangusión, Pedrosa de Tobalina, La Prada, Quintana María, Quintana Martín Galíndez, Ranedo-Promediano, La Revilla de Herrán, Rufrancos, San Martín de Don, Santa María de Garoña, Santocildes, Valujera, Las Viadas kaj Villaescusa de Tobalina.
Krome estas jenaj dek loĝlokoj: Cormenzana, Hedeso, Imaña (senhoma), Pajares, Parayuelo (senhoma), Plágaro (senhoma), Promediano, Ranedo, Tobalinilla kaj Villanueva del Grillo (senhoma).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua referenca dokumento klara, kiu indikas la reloĝadon de tiu teritorio, datas de la jaro 852 pri la fondo de la preĝejo de Sankta Marteno de Herrán (en la foto de la tabelo).
Ekde la jaro 860 ĝi estis sub la senjoreco de la grafo Rodrigo formante parton de la Graflando Kastilio, lima zono plena je fortikaĵoj kiuj protektis la areon el la islamanoj. Ekde la regado de Alfonso la 8-a la reloĝado plifirmiĝis per la kreado de gravaj monaĥejoj kiuj anstataŭis la malgrandajn pra-ermitejojn.
La areo suferis sekvojn de la Milito de Komunumoj de Kastilio, de la Milito de Hispana Sendependigo kaj de la Karlismaj Militoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la Akvorezervejo de Sobrón (tuneloj), mezepokaj monaĥejoj kaj tomboj, preĝejoj kaj ermitejoj, Turo de Salazar, en Quintana-Martín Galíndez, kaj Natura Parko de Sierra Arcena kaj Montoj Obarenes.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Akvofalo de la rivero Jerea en Pedrosa de Tobalina.
-
La Prada.
-
Garoña.