Saltu al enhavo

Adolf Kirchhoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Kirchhoff
Adolf Kirchhof, bildo el la kolekto Imagines philologorum
Adolf Kirchhof, bildo el la kolekto Imagines philologorum
Persona informo
Adolf Kirchhoff
Naskiĝo 6-an de januaro 1826 (1826-01-06)
en Berlino
Morto 27-an de februaro 1908 (1908-02-27) (82-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo epigrafisto
universitata instruisto
klasika filologo
klasikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Klasikaj studoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf KIRCHHOFF (naskiĝinta la 6-an de januaro 1826 en Berlino, mortinta la 27-an de februaro 1908 samloke) estis germana klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis Kirchhoff de 1842 Berline kaj fariĝis adjunkto, poste instruisto ĉe Joachimsthalsches Gymnasium. En 1865 iĝis li orda profesoro universitata.

Meritis Kirchhoff parte pri la komento de helenaj verkisto parte pri epigrafio. Por Homero li liveris »Quaestionum Homericarum particula« (inaŭgura disertacio, Berlino 1846) kaj »Die Homerische Odyssee und ihre Entstehung« (Berlino 1859) kaj »Die Komposition der Odyssee« (Berlino 1869).[1] Li eldonis aferojn de Plotino (Leipzig 1856), komenton (Berlino 1855) kaj tekston de Eŭripido (Berlino 1867–68), »Über die Abfassungszeit des Herodotischen Geschichtswerks« (Berlino 1868), aĵojn de Ksenofono »De re publica Atheniensium« (Berlino 1874), aĵojn de Esĥilo, »Hesiodos' Mahnlieder an Perses« (Berlino 1889), krome »Thukydides und sein Urkundenmaterial« (Berlino 1895).

El liaj epigrafiaj studoj rilatas al Italujo »Die umbrischen Sprachdenkmäler« (kune kun Theodor Aufrecht, Berlino 1849–51) kaj »Das Stadtrecht von Bantia« (Berlino 1853). Al la ĝermanaj runoj rilatas: »Das gotische Runenalphabet« (Berlino 1852) kaj »Die fränkischen Runen« (en la gazeto de Moriz Haupt »Zeitschrift für deutsches Altertum«, 1855). Koncerne helenajn enskribojn li prilaboris por »Corpus inscriptionum graecarum« la duan fasketon de la kvara tolumo (kun kristanaj enskriboj, Berlino 1859). Krome li finis la tutan entreprenon kaj gvidis la laŭdindan projekton »Corpus inscriptionum atticarum«, por kiu li mem verkis la unuan volumon (kiu enhavas la enskribojn malpost Eŭklido, Berlino 1873) kaj ankaŭ la koncernitajn suplementojn (volumo 4, parto 1–3, Berlino 1877–91).

Kirchhoff verkis krome »Studien zur Geschichte des griechischen Alphabets« (Berlino 1863) kaj troviĝis en la teamo redakcia de la fakperiodaĵo »Hermes«.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Kirchhoff" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 62

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldono dua sub la titolo »Die Homerische Odyssee« (Berlino 1879).