Aeronaŭtiko
Aspekto



Aeronaŭtiko temas pri scienco kaj agado pri/kun aeraj flugaparatoj, kaj pri organizo de civila kaj milita flugado per aeraj flug-aparatoj:
- aerostatoj (flug-aparatoj malpli pezaj ol aero), aerŝipo, balono kaj
- aerodinoj (flug-aparatoj pli pezaj ol aero), avio (pli regula termino, konvena por faka stilo) = Aviadilo(pli komun-uza vorto).
- avioj (=pli pezaj ol aero), kiuj ne uzas aerodinamikajn fortojn por sia flugado kiel aerodinoj.
Tamen, aerkusena veturilo (en:Howercraft) ne estas flug-aparato. Ĝi estas ŝvebanta veturilo, kiu ne flugas, sed nur moviĝas kelk ajncentimetrojn super tero.
Ĝi estas subdividata je
- Aviado – flugado per avioj(=pli pezaj ol aero); aŭ pli ĝenerale aviadiko – scienco kaj agado de/per avioj.
- Aerostatado – flugado per aerostatoj; aŭ pli ĝenerale aerostatadiko – scienco kaj agado per aerostatoj.
Oni notas ke aerostatiko estas simile kun aerodinamiko parto de meĥaniko de fluidoj.
Parale ekzistas astronaŭtiko, kiu okupiĝas pri kosmaj flug-aparatoj.
Komuna nocio por "aeronaŭtiko + astronaŭtiko" estas flugadiko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Internacia Akademio de Aeronaŭtiko
- Kosmonaŭtiko
- Kosma flug-aparato
- Listo de aviadaj, aeronaŭtikaj mallongigoj
- Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aeronautika Terminaro – el la Jarlibro de UEA (Internacia E-Ligo), 1941. pp. 17-52.