Afrotropiso
Afrotropiso | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono [+] | |||
Koordinatoj | 4° 30′ 0″ S, 25° 0′ 0″ O (mapo)-4.525Koordinatoj: 4° 30′ 0″ S, 25° 0′ 0″ O (mapo) [+] | ||
Afrotropiso | |||
Vikimedia Komunejo: Afrotropic [+] | |||
La afrotropiso aŭ afrotropisa ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. La ekozono ne kovras la tutan afrikan kontinenton kaj estas nek ekskluzive afrika nek ekskluzive tropika laŭ la ĝenerala aŭ nuntempa geografia signifo. La termino fakte ne estas analizebla. Tial la Esperanta nova vorto, senpere derivata de la latina-scienca termino Afrotropis (ankaŭ tiele germane uzata), estas kaj bone internacie rekonebla kaj ne erariga kiel laŭvorta traduko. La ekozono ampleksas Afrikon sude de Saharo, la pli sudajn kaj pli orientajn randaĵojn de Araba Duoninsulo, la insulon de Madagaskaro , sudan Iranon kaj ekstreme sudokcidentan Pakistanon, kaj la insulojn de okcidenta Hinda Oceano. Antaŭe ĝi estis nomata Etiopa zono.
Precipaj ekologiaj partoj
[redakti | redakti fonton]Plejmulto de la afrotropisa ekozono, escepte la suda pinto, havas tropikan klimaton. Larĝa zono de dezertoj, inkluzive de tiuj de Afriko kaj la Araba dezerto de la Araba duoninsulo , disigas la afrotropison de la palearktiso, kiu entenas Nordafrikon kaj mezvarman Eŭrazion. La geografiaj teritorioj ĉi-sube, ĉiu el ili arigante plurajn ekoregionojn, prezentas apartajn karakterizojn. Oni povas nomi ilin ekoprovincoj.
Sahela-sudana ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Sude de Saharo, du zonoj de tropikaj malalt-gresaj herbejoj kaj savanoj etendiĝas transe de la kontinento, ekde Atlantiko ĝis Etiopaj Altaĵoj. Ĝuste sude de Saharo troviĝas la Sahela zono, transira zono de duonaridaj herbejoj kaj akaciosavanoj. Precipitaĵo plialtiĝas pli suden en la sudanaj savanoj, ankaŭ konata kiel la Sudana Regiono, zono de plialt-gresaj herbejoj kaj savanoj. La sudanaj savanoj gastigas du grandajn inunditajn herbejojn, la saharajn inunditajn herbejojn (la t.n. regiono Sudd) en Sud-Sudano, kaj la niĝeran landinternan delton en Malio. La arbara-savana mozaiko estas transira zono inter la herbejoj kaj la zono de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj apud la ekvatoro.
Sudaraba ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi ekoprovinco enhavas montarajn duonarbarajn ekoregionojn : tiun de Al Hajar Al Gharbi (Omano) kaj la sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj en Sauda Arabujo kaj Jemeno.
Afrik-arbara ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas teritorio de malaltaĵaj tropikaj humidaj foliarbaroj, kiuj trairas plejparton de la ekvatora zono de konverĝo intertropika. La gvineaj arbaroj de Okcidentafriko etendiĝas laŭlonge de la marbordo ekde Gvineo ĝis Togolando, kaj preter la Benina Senarbejo, suden ĝis Angolo. Landinterne troviĝas la vastaj kongaj arbaroj. Alia zono de humida arbaro estas la orientafrikaj marbordaj arbaroj kiuj etendiĝas ekde la sudo de Somalujo ĝis Sud-Afriko.
Orientafrik-savana ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Montara regiono de Afriko, ekde Etiopaj Altaĵoj ĝis Drakensbergoj en Sud-Afriko, inkluzive de la Okcident-Rifta Valo. Okulfrapa flaŭro, tiel podokarpo kaj afrokarpo, kiel ankaŭ gigantaj lobelioj kaj senecioj.
- Etiopaj Altaĵoj
- Okcident-riftaj montarbaroj
- Orientafrikaj montarbaroj
Sudafrik-savana ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]- Mjombaroj;
- Duonarbaroj de Mopane kaj Baikiaea;
- Bushveld [buĵfeld] (la nomo signifas : kampo kun arbustaro).
Sudafrik-dezerta ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Kablanda ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi ekoprovinco kongruas kun la Kablanda Flaŭra Provinco, kaj konstituas la plej sudan pinton de Afriko. Ĝi havas mediteranean klimaton kaj karakteriziĝas de multe da endemiaj taksonoj kiaj la familio Proteaceae kaj la genro vidringtonio, kiuj ankaŭ troviĝas en la aŭstralazia ekozono.
Madagaskara ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Madagaskaro kaj la najbaraj insuloj konstituas apartan ekoprovincon de la ekozono, kun multaj endemiaj taksonoj kiaj la lemuroj. Madagaskaro kaj la Sejŝeloj estas partoj de la praa superkontinento de Gondvano, kiuj derompiĝis de Afriko antaŭ milionoj da jaroj. Aliaj insuloj de Hinda Oceano, kiel Komoroj kaj Maskarenoj, estas vulkanaj insuloj kiuj formiĝis pli freŝdate. Madagaskaro ampleksas plurajn gravajn ekosistemojn, pro tio ke siaj biodiverseco kaj grado de endemiismo estas ekstreme altaj.
Endemiaj plantoj kaj bestoj
[redakti | redakti fonton]Plantoj
[redakti | redakti fonton]La afrotropisa ekozono gastigas iom da endemiaj plantfamilioj. Ekoregionoj de Madagaskaro kaj la insuloj de Hinda Oceano gastigas dek endemiajn familiojn de angiospermoj; ok estas endemiaj al Madagaskaro, (Asteropeiaceae, Didymelaceae, Didiereaceae, Kaliphoraceae, Melanophyllaceae, Physenaceae, Sarcolaenaceae, kaj Sphaerosepalaceae), unu al Sejŝeloj (Mesdusagynaceae) kaj unu al Maskarenoj (Psiloxylaceae). Dek du plantfamilioj estas endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj al Sud-Afriko ( inkluzive de Curtisiaceae, Heteropyxidaceae, Penaeaceae, Psiloxylaceae kaj Rhynchocalycaceae) de kiuj kvin estas endemiaj al la Kablanda Flaŭra Provinco (inkluzive de Grubbiaceae). Aliaj endemiaj afrotropisaj familioj inkluzivas Barbeyaceae, Montiniaceae, Myrothamnaceae kaj Oliniaceae.
Bestoj
[redakti | redakti fonton]La Orientafrikaj grandaj lagoj (Viktoria-lago, Malavio, kaj Tanzanio) estas la centro de biodiverseco de multaj dolĉakvaj fiŝoj, precipe cikledoj. Ili gastigas pli ol du trionojn de la taksitaj 2 000 specioj en la familio [1]. La okcidentafrikaj riveroj el la marborda regiono nur kovras etan parton de Okcidentafriko, sed gastigas 322 de okcidentafrikaj fiŝspecioj, kun 247 limigitaj al tiu ĉi areo kaj 129 limigitaj al pli malgrandaj areoj.
La faŭno de la centraj riveroj ampleksas 194 fiŝajn speciojn kaj nur 33 limigitajn al malgrandaj areoj [2].
La ekozono havas diversajn endemiajn birdajn familiojn, inkluzive de strutojn (Struthionidae), nektariniedojn, vangaedojn, sekretaribirdon (Sagittariidae), Numida meleagris (Numididae), kaj kolioformajn birdojn (Coliidae). Do, pluraj familioj de paseroformaj birdoj restriktiĝas al la afrotropisa ekozono; tiuj inkluzivas Chaetopidae kaj pikatartedojn (Picathartidae).
Afriko havas tri endemiajn ordojn de mamuloj, la Tubetodentulojn (orikteropo), Afrosoricida (Tenrecidae kaj Chrysochloridae), kaj Makroscelidulojn. La tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj estas bone konataj por siaj diversecoj de grandaj mamuloj. Kvar specioj de Homedoj (Hominidae) estas endemiaj al la afrotropisa ekozono : ambaŭ specioj de gorilo (okcidenta gorilo, Gorilla gorilla, kaj orienta gorilo,Gorilla beringei) kaj ambaŭ specioj de la ĉimpanza genro, ĉimpanzo (Pan troglodytes), kaj bonobo (Pan paniscus). Homoj kaj iliaj prapatroj originis en Afriko.
Laŭbiome klasifikataj afrotropisaj ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
AT0201 Verdakabaj sekaj arbaroj | Kaboverdo |
AT0202 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj | Madagaskaro |
Afrotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
AT0801 Al-Haĵaraj montaraj duonarbaroj | Omano |
Afrotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
---|---|
AT1201 Sekaj arbustaroj de Albany | Sud-Afriko |
Afrotropisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
AT1401 Centrafrikaj mangrovoj | Angolo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Niĝerio |
AT1402 Orientafrikaj mangrovoj | Kenjo, Mozambiko, Somalio, Tanzanio |
AT1403 Gvineaj mangrovoj | Ebura Bordo, Gambio, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Liberio, Senegalo, Sieraleono |
AT1404 Madagaskaraj mangrovoj | Madagaskaro |
AT1405 Sudafrikaj mangrovoj | Mozambiko, Sud-Afriko |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Farias, I.P. et al. 2000 : Total Evidence: Molecules, Morphology, and the Phylogenetics of Cichlid Fishes,Journal of Experimental Zoology (Mol Dev Evol) 288:76–92
- ↑ angle Moritz T. & Linsenmair, K.E. 2001 : West African fish diversity – distribution patterns and possible conclusions for conservation strategies (in African Biodiversity: Molecules, Organisms, Ecosystems, Springer
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Listo de afrotropisaj ekoregionoj (WWF)
- angle Ligilo de la WWF
- angle African Invertebrates - A journal of Afrotropical biodiversity research Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Konservado de la duonarbaroj de centra kaj suda Afriko (WWF)
|