Madagaskaraj subhumidaj arbaroj
Madagaskaraj subhumidaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 18° 56′ 0″ S, 47° 31′ 0″ O (mapo)-18.9333333347.51666667Koordinatoj: 18° 56′ 0″ S, 47° 31′ 0″ O (mapo) [+] | |||
|
||||
Madagaskaraj subhumidaj arbaroj | ||||
La madagaskaraj subhumidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo madagaskaraj arbaroj kaj arbustaroj kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj". Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Madagaskaro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La madagaskaraj subhumidaj arbaroj origine kovris plejparton de Centraj Altaĵoj de la insulo super altitudoj de ĉirkaŭ 800 metroj oriente kaj de ĉirkaŭ 600 metroj okcidente. La ekoregiono havas areon de ĉirkaŭ 199 500 kvadrataj kilometroj. La altebenaĵoj kaptas la humidajn nordorientajn pasatojn, dum la areoj en la sudo, okcidento, kaj nordo situas en la pli seka pluvombro de la altebenaĵoj. La subhumidaj arbaroj estas limigitaj de la humidaj madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj laŭlonge de la marborda strio oriente, de la madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj norde, nordokcidente kaj okcidente, kaj de la kserofitaraj madagaskaraj sukulentaj arbaroj kaj madagaskaraj veprejoj sudokcidente kaj sude. En kvar areoj super altitudo de 1800–2000 metroj, la subhumidaj arbaroj transiras al madagaskaraj erikejaj veprejoj. Ambro-Montaro, kiu troviĝas apud la norda ekstremo de la insulo, enhavas signifan areon de subhumida arbaro, ĉirkaŭata je pli malaltaj altitudoj de seka decidua arbaro. La ekoregiono de la subhumidaj arbaroj ankaŭ inkludas la nekontinuajn masivojn de Analavelona kaj Isalo sudokcidente, ĉirkaŭatajn de sukulentaj arbaroj je pli malaltaj altitudoj.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La origina flaŭro de la ekoregiono estis multe ŝanĝita pro homa agado; ampleksaj areoj estis senarbarigataj por agrikulturo, paŝtado, kaj rizokultivado, kaj kelkaj fremdlandaj specioj estis enmetataj. Arbareroj de ferm-kanopea ĉiamverda arbaro daŭre ekzistas, en la formo de malferm-kanopeaj duonarbaroj. Grandaj areoj nuntempe estas kovritaj de herbejo, sed la amplekso al kiuj la herbejoj estas la sekvo de homa interveno daŭre estas submetata al diskutado. Signifaj areoj fariĝis dezertoj sekve de grandskala hakado kaj bruligado ĉefe ekde 1970 pluen, kiam loĝantarpremoj kondukis indiĝenaj popoloj serĉi agrikulturan produktadon laŭ ĉiufoje pli nedaŭrigeblaj metodoj.
La subhumidaj arbaroj gastigas plurajn speciojn kun originoj en la mezvarma sud-duongloba antarkta flaŭro, inkluzive de pluraj specioj de podokarpacoj (Podocarpus kaj Afrocarpus), kaj Takhtajania perrieri, de la familio Winteraceae el la subklaso Magnoliidae.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La subhumidaj arbaroj antaŭe estis hejmaj al la diferenciga megafaŭno de la insulo. La longa izoliteco de Madagaskaro de aliaj kontinentoj kondikis al tre limigita teromamulofaŭno, kaj la endemiaj mamulogentolinioj, precipe la lemuroj, adaptiĝis por plenigi certajn niĉojn. Grandegaj lemuroj, nun formortintaj, estis tiel grandaj kiel plenkreskaj goriloj. Pluraj specioj de elefantbirdoj (Aepyornis), gigantaj neflugantaj strutoformaj birdoj, parencaj al struto, ankaŭ formortis ekde la alveno de la homoj antaŭ ĉirkaŭ 2 000 jaroj, inkluzive de Aepyornis maximus, la plej granda birdospecio kiu iam ekzistis.
Historio, konservado kaj minacoj
[redakti | redakti fonton]La altebenaĵaj arbaroj de Madagaskaro estis ŝanĝitaj pli ol la orientaj pluvarbaroj aŭ la okcidentaj sekaj arbaroj, supozeble pro historie pli granda loĝdenseco kaj la proksimeco al la ĉefurbo de Antananarivo; krome, ekzistis ampleksa hakada kaj bruligada agado de la indiĝenaj popoloj en la centraj altebenaĵoj, eliminante plejparte de la arbara vivejo kaj aplikante premon por iuj minacataj specioj. Hakado kaj bruligado estas metodo foje uzita far migrantaj kultivistoj por krei mallongperspektivajn rendimentojn de marĝenaj grundoj. Se praktikite plurfoje grandskal-aree, aŭ sennovale, la nutraĵ-malriĉaj grundoj povas esti elĉerpitaj aŭ eroziitaj al neproduktema ŝtato.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0118 : Madagaskaraj subhumidaj arbaroj (WWF)
- angle Madagaskaraj subhumidaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Madagaskaraj subhumidaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Madagaskaraj subhumidaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2013-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Madagascar subhumid forests
- angle Tutmondaj 200; numero 10 : Madagaskaraj arbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2015-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Madagaskaraj arbaroj kaj arbustaroj (WWF)
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj (Naturprotekto Internacie)