Ahmad Zaher
Ahmad Zaher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1946 en Kabulo |
Morto | 14-an de junio 1979 (33-jaraĝa) en Tunelo de Salang |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Ŝtataneco | Afganio |
Alma mater | Habibia High School (en) |
Familio | |
Patro | Abdul Zahir (en) |
Infano | Rishad Zahir (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto verkisto komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ahmadzahir.com/ |
Ahamd Zaher (perse احمد ظاهر) (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Kabulo (1325 laŭ la afgana kalendaro); mortis la 14-an de junio 1979 en Salang) estis unu el la plej famaj muzikistoj kaj kantistoj de Afganio kiu kantis ne nur en daria lingvo, sed ankaŭ kelkajn kantojn en la paŝtoa kaj la angla lingvoj. Li dum sia mallonga vivo eldonis 33 albumojn[1].
Li estis multfaceta muzikisto, kantverkisto kaj komponisto kiu kombinis okcidentan muzikon kun afganaj melodioj kaj poemoj kaj kantotekstoj de persaj poetoj kaj tradiciaj popolkantoj. En 1979, li mortis en neklaraj cirkonstancoj kiam li estis nur 33-jara.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ahamd Zaher naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Kabulo kaj kiam li estis lernanto komencis kanti kaj kiam li estis lernanto de Habibia mezlernejo, li kantis sian unuan kanzonon kies nomo estis "Aĥar aj darja" kaj poste li ekkantis en la radio de Afganio. li poste iris al Barato por studi muzikon, por unua fojo li uzis okcidentajn muzikilojn en afganaj kanzonoj kaj pro siaj kanzonoj li pli famiĝis ol sia patro kiu estis ĉefministro de Afganio inter 1971 kaj 1972.
Kantada kariero
[redakti | redakti fonton]Ahmad Zaher klopodis uzi bonajn poeziaĵojn kaj tial multaj el liaj kanzonoj estas kantitaj laŭ poemoj de famaj gepoetoj kiel Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, Hafizo, Mosleh-od-din Sadio, Omar Ĥajam, Forug Farroĥ-Zad, Abolqasem Lahouti kaj tiel plu. Multaj el liaj kanzonoj ĝis nun tre plaĉas al afganoj kiel "Ĥuda bud jarat", "Madari man", "Az piŝe man bero ke dil azaram", "Barajam girja kon imŝab", "Aĝab sabri ĥoda darad" kaj tiel plu.
Morto
[redakti | redakti fonton]Laŭ oni diro li estas mortigita de "Hafizollah Amin" pro kialoj, sed oni ne certas pri tio kaj ĝis nun neniu elkomprenis pri kio kaŭzis lian morton kaj oni dubas pri lia aŭtoakcidento. Lia tombo estas en tombejo "ŝuhadaje salehin" en Kabulo. Kiam la talibanoj konkeris Kabulon en 1996, ili detruis lian tombon, maŭzoleon, kiu fariĝis loko de pilgrimado por siaj multaj admirantoj[2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo de Ahmad Zaher Arkivigite je 2009-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]