Aktoro de la nacio
Aktoro de la nacio | ||
arta premio | ||
---|---|---|
Lando | Hungario | |
La Aktoro de la nacio aŭ Aktorino de la nacio honortitolon ricevas en Hungario tiuj vivantaj aktoroj de la nacia aktorludo, kiuj atingis elstaran honoron sur tereno de la flegado de la hungara lingvo, interpretado de la hungara literaturo, evoluigo, popularigo de la hungara aktorludado, aktorado. La titolo estis eldonata unuafoje la 22-an de aŭgusto 2000.
La titolo estas portebla ĝis morto, ĝin povas porti samtempe nur 12 homoj, kiuj ricevas ĝis sia morto 500.000 forintojn po monato (10-obla sumo rilate al la minimuma honorpremio, ĉ. 2.500 Eŭroj). Se unu mortas el la dekduopo, la aliaj elektas novan per unuanima interkonsento.
La titolo „Aktoro de la Nacio” estas donebla al tiu, kiu
- havis elstarajn ĉef- aŭ epizodrolojn,
- superis la 62-an jaron,
- aktoris dum 40 kaj minimume 20 jarojn sur scenejo de la Nacia Teatro.
La rekonon disdonis unuafoje, laŭ propono de Schwajda György [ŝvajda djordj], registara komisiito, la ĉefgvidanto de Nacia Teatro.
La portantoj de la titolo (2023)
[redakti | redakti fonton]- Éva Almási (ekde 2016) (*1942)
- Miklós Benedek (ekde 2023) (*1946)
- Gyula Bodrogi (ekde 2007) (*1934)
- György Cserhalmi (ekde 2014) (*1948)
- Tamás Jordán (ekde 2020) (*1943)
- Levente Király (ekde 2006) (*1937)
- Zsuzsa Lehoczky (ekde 2021) (*1936)
- Piroska Molnár (ekde 2011) (*1945)
- László Szacsvay (ekde 2015) (*1947)
- Judit Pogány (ekde 2023) (*1944)
- Géza Tordy (ekde 2008) (*1938)
- Dorottya Udvaros (ekde 2023) (*1954)
Pli fruaj portintoj
[redakti | redakti fonton]- Péter Andorai (ekde 2015) (1948 - 2020)
- Gábor Agárdy (1922 - 2006)
- István Avar (ekde 2001) (1931 - 2014)
- Lajos Balázsovits (ekde 2022) (1946 - 2023)
- Ferenc Bessenyei (1919 - 2004)
- Kati Berek (1930 - 2017)
- Tibor Bitskey (ekde 2014) (1929 - 2015)
- Mari Csomós (ekde 2017) (1943 - 2023)
- Iván Darvas (1925 - 2007)
- Dezső Garas (1934 - 2011)
- Zoltán Gera (ekde 2014) (1923 - 2014)
- Péter Haumann (ekde 2010) (1941 - 2022)
- Ferenc Kállai (1925 - 2010)
- Juci Komlós (ekde 2002) (1919 - 2011)
- Árpád Kóti (ekde 2014) (1934 - 2015)
- Margit Lukács (1914 - 2002)
- Erzsi Máthé (1927 - 2023)
- Irén Psota (1929 - 2016)
- Gellért Raksányi (1925 - 2008)
- Imre Sinkovits (1928 - 2001)
- Gyula Szabó (ekde 2006) (1930 - 2014)
- István Sztankay (ekde 2012) (1936 - 2014)
- Mari Törőcsik (1935 - 2021)
- Ferenc Zenthe (ekde 2005) (1920 - 2006)
vidu: Sportisto de la nacio