Gyula Bodrogi
Aspekto
Gyula Bodrogi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Buzik Gyula | ||||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1934 (90-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1954–1958) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mari Törőcsik (1956–1964) Ági Voith vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra reĝisoro teatrestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula BODROGI [djula], hungare Bodrogi Gyula, Esperante Julio Bodrogi estas elstara hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro. Gyula Bodrogi naskiĝis la 15-an de aprilo 1934 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Bodrogi estis popoldancisto inter 1951–1954, poste li frekventis aktoran ĉeflernejon. Li komencis sian karieron en Budapeŝto en 1958. Li edziĝis dufoje, lia unua edzino estis Mari Törőcsik, la dua Ági Voith. Ekde 1975 li ankaŭ instruas en aktora universitato. Inter 1982-2001 li estris teatron kaj li ankaŭ reĝisoradis. Ekde 2003 li apartenas al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premion Kossuth en 2005, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li apartenas al Aktoro de la nacio de 2007.
Roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 59 filmoj inter 1957-2010, ekzemple Esős vasárnap (Pluva dimanĉo), 1962; Húsz óra (Dudek horoj (filmo)), 1965
- 40 televiziaj filmoj inter 1958-2007, ekzemple Süsü, a sárkány (Süsü, la drako), 1976, pupfilmo, nur voĉe li rolis; Vuk, pupfilmo, nur voĉe, 1981; Linda, serio, 1984-1989
- 44 reĝisoradoj
- diversaj teatraĵoj
- li verkis 2 librojn