„ Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Ĉirkaŭ tiu ĉi simbola signifon-havanta urbeto fluas trankvile, tamen dolore, la simpla, sed problemplena rakonto, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita. ”
„ Prijunula verko de juna aŭtoro tridekjara kun kvalitoj kaj mankoj komunaj al tiaj verkoj. Ĝi estas la historio de junula kamparano allogata de la urba vivo kiu ne trovas la celon de l' vivo ĝis amsento, unue malfeliĉa. Fine satigas liajn aspirojn. Al la eterna temo la juneca amo li sciis doni individuan apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teorioj, la poezi-inspira sugesto de l' vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La stilo estas plaĉa, pentra, poezia. "Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj, kiel revoj de laciĝinto". ”
„ La novelon Al Torento oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj Infanoj en Torento kaj Junuloj en Torento, kiuj fakte estas du partoj de unu romano. Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin. En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj. Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La psikojn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa. Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan psikologian kaj socialan enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du generacioj kaj du vivmanieroj. La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de adverbojplu, tre kaj ankoraŭ fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?". Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) trans la ĉielon (tra aŭ en la cielo?). Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. ”
„ La titolo havas laŭvortan kaj simbolan signifon. De sia hejmloko junulo forvojagas Torenton — allogita per knabino, kiun li opinias naivulino. Li elektas ŝin kamaradino, sed ŝi per ne por li klarigebla malcedemo, kvankam ja amante lin, ne permesas pli da konfidaĵoj. Fine montrigas, ke emigronto trovis ŝin bela kaj serĉis ĉe ŝi ĝuon sen celi pli daŭran interligiĝon. Unue tia elrevigo estas tro maldolĉa por la juna viro, sed ii poste tamen pro kompato rememoras la mizerulinon, eĉ servante kiel soldato en la ,torento de la urbego'. Hejmenveninte li revidas sian konatulinon kaj edzinigas ŝin. Pli interesaj ol tiu enhavo estas duone filozofiaj, duone politikaj debatoj pri la praveco de klasbatalo kaj pri la demando, ĉu ne la sola aĵo, kiu mankas al ni, estas vera anima vivo. Krom tio ankaŭ la priskriboj de naturscenoj estas ĉarmaj laŭ lingva vidpunkto mi trovis kelkajn germanismojn (pingloarbaro, blovinstrumentoj, guteto da forigaĵo — vino). Malĝusta estas „apud“ kun akuzativo. Fraza monstro minacas la leganton sur pĝ. 13. ,Duopo‘ anst. ,geuloj‘ ne tro plaĉas al mi, anstataŭ »knabinetaj jaroj" mi eble preferus diri ,jaroj de knabineco'. Kelkaj aliaj eraroj ne tro gravas. ”
— D-ro fil. Wolfgang Biehler. Aŭstria Esperantisto n069 (okt 1930)
„ La romaneton verkis la konata sveda verkisto Stellan Engholm. Li estas unu el la taĉmento de tiuj junaj verkistoj kiuj trovis ĝeneraJan aprobon, kaj kiuj meritas nian plenan apogon.
Ni evidente ne rakontos en ĉiuj detaloj, la rakonton, ĉarman sed foje akran kaj ofte profunde socialprobleman, pri Karlo, kiu ekamas knabinon kiu sin jam tuta donis al alia fraŭlo.
Ni entute povas akordiĝi kun la kritiko de K. R. C. Sturrner « this is clever, this is beautiful, this is true ».
Bona papero kaj plaĉa koverto pliagrabiligas la posedindan novelon. ”
„ La teksto de la dua eldono de la novelo kiu unue famigis Engholm estas nur iomete ŝanĝita per negravaj korektoj ; rekomendi ĉi tiun verkon devus esti nenecese. ”
„ Jen nova represo de “klasikaĵo", ĉifoje de verko de Stellan Engholm. La iniciativo represi la verkojn de la Esperantaj klasikuloj feliĉe ne perdis sian elanon, kaj tion pruvas la ĝojiga reapero de Al Torento, kies lasta eldono datiĝas de 1934. Al Torento estas delikata analizo de la sentoj kaj emocioj de juna, 16, 17- jara kampulo, kiu komencas prove palpe iri inter la problemoj kaj dilemoj, kiujn prezen tas lasocio kaj la amo al adoleska koro. Ĉeestti kaj rimarki lian spiritan matu riĝondonas veran ĝuon al ĉiu leganto, ĉar nepre kaptas tiun la talenta rakontarto de la karmemora Engholm. La lingvo de la aŭtoro estas kristale klara, ankoraŭ modela eĉ post la paso de 42 jaroj, de kiamen 1930 aperis la unua eldono de Al Torento. La novaj Esperantistoj ĝuu la stilon sobran kaj elegantan de la sveda verkisto. F. de Diego. Boletín n193 (sep 1972) ”