Saltu al enhavo

Alajos Kálmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Kálmán
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1935 (1935-06-26)
en Rákoskeresztúr
Morto 26-an de decembro 2017 (2017-12-26) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1953–1958) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Júlia Albrecht Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alajos Kálmán [alajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Alajos estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001), membro de Eŭropa Scienca Akademio (2003). Lia dua edzino estis Júlia Albrecht.

Alajos Kálmán [1] naskiĝis la 26-an de junio 1935 en Rákoskeresztúr (nuntempa urboparto en Budapeŝto), li mortis la 26-an de decembro 2017 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Alajos Kálmán frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1953-1958. Li eklaboris en kemia filio de MTA. En 1975 li doktoriĝis el kemio. En 1977 li komencis instrui kristalografion en Universitato de Budapeŝto, krome li estis gastoprofesoro en Italio, Anglio, Usono, Japanio. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1975-2011.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Structure of Bis-(2-carboxyphenyl)sulphur Dihydroxide Dilactone (1973)
  • On the Nature of Hypervalant S–O Bonds in Sulfurane (1993)
  • Isostructurality of Organic Crystals (1997)
  • Kristály-architektúra: szupermolekuláris szerveződések szépségei (2001)