Saltu al enhavo

Júlia Albrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Júlia Albrecht
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1948 (1948-09-28) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Secondary School of Visual Arts (en) Traduki (–1976)
Hungara Belarta Universitato (–1979) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Alajos Kálmán Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ceramikisto
pentristo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Júlia Albrecht [jUlia albreĥt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Albrecht Júlia, estis hungara ceramikisto, instruisto, dua edzino de Alajos Kálmán. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kálmán Alajosné [alajoŝnE].

Júlia Albrecht[1] naskiĝis la  28-an de septembro 1948(nun 1948-09-28) en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Júlia Albrecht maturiĝis en arta gimnazio kun ceramikista licenco en sia naskiĝurbo en 1967, poste ŝi akiris pentristan-pedagogian diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1973. Ŝiaj majstroj estis: Lajos Szentiványi (pentristo), Jenő Barcsay, József Somogyi kaj Lajos Ujváry. Post la diplomo ĝis 1976 ŝi estis pentristo, sed ekde 1975 ŝi laboris en propra ceramika ateliero, inter 1979 kaj 1996 ŝi instruis en la menciita arta gimnazio. Ŝi havis stipendiojn en 1983 kaj 1990, tiam ŝi estis ceramikisto de Artistkolonio (Kecskemét).

Ŝiaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • A kerámiaművesség története
  • A kerámiakészítés elmélete és technológiája (1997)

Ŝiaj kreaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Egészségedre (ceramika kruĉo)
  • Tükör elött (1973, pentraĵo)
  • Urartui emlék I. (1998, porcelano)
  • Csodaszarvas (1999, bronza skulptaĵeto)
  • Turul (1999, bronza skulptaĵeto)

Publiklokaj kreaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj individuaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • Budapeŝto (1979, 1980, 1982, 1985, 1995, 1998)
  • Gyula (1979)
  • Érd (1985)

Elektitaj grupaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]