Saltu al enhavo

Alalkomeneo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alalkomeneo
rolulo de helena mitologio • anthropogony
Informoj
Sekso vira
Patrino Geo
Infanoj Glaŭkopo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Alalkomeneo estis aŭtoĥtono, tio estas, homo spontane naskiĝinta el la Tero. Laŭ la mito, aŭ li, kiu aperis apud la lago Cefiso, aŭ la kuretoj, aŭ la frigiaj koribantoj estis la unuaj homoj naskitaj tiamaniere.

Laŭ li nomiĝas la urbon Alalkomenia, en Beotio, kvankam Paŭzanio asertis, ke la nomo de la urbo devenis de la same nomita filino de Ogigeso, reĝo de ektenoj. Alalkomeneo iĝis konata, ĉar li vartis la diinon Atenan, ankaŭ naskiĝintan apud Cefiso, kaj establis ŝian kulton. Tial, Atena estis kromnomita Alalkomeneis, kio ankaŭ signifas defenda povo.

El tia especiala rilato kun la saĝa diino devenis la nomoj de la edzino kaj filo de la aŭtoĥtono: Atenaiso kaj Glaŭkopo (bluaj okuloj), respektive.

Laŭ Plutarko, iam kiam Hera ĉagreniĝis kun Zeŭso, Alalkomeneo konsilis al li fari lignan statuon spozen vestitan kaj simuli celebri nupton. Tial, Zeŭso provokos la ĵaluzon de sia edzino kaj sciigos ŝin, ke ŝi fakte amas sian edzon.