Glaŭkopo
Aspekto
Glaŭkopo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Alalkomeneo |
Laŭ la helena mitologio, Glaŭkopo estis beotia princo naskita en Alalkomenia, urbo tiel nomata honore al lia patro, la aŭtoĥtono Alalkomeneo.
Lia patro nomis lin Glaŭkopo (bluokululo), ĉar tio estis kromnomo de diino Atena (Atena Glaŭkopisa), kiu estis speciale kultita de Alalkomeneo. Fakte, oni diras ke Atena ankaŭ naskiĝis en Alalkomenia, kaj ke ŝi estis vartita de Alalkomeneo, kiu establis ŝian kulton.
Ankaŭ la nomo de la patrino de Glaŭkopo, Atenaiso, evidente devenis de la saĝa diino.