Albelda de Iregua
Albelda de Iregua | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26120 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 738 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 162 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 2° 28′ U (mapo)42.3575-2.4727777777778Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 535 m [+] | ||
Areo | 23,03 km² (2 303 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Albelda de Iregua [+] | |||
Albelda de Iregua [alBELda dejREgŭa] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Albelda estas etimologie komprenebla kiel La blanka (el araba) dum de Iregua aludas al la trafluanta rivero Iregua.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas sur la malsupra fruktodona valo de la rivero Iregua je nur 13 km de la rioĥa ĉefurbo, por kiu ĝi funkcias kiel dormurbo.
La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-255 (paralela al la nacia N-111 (inter km 320 kaj 323). Laŭ tiu, Albelda de Iregua estas inter Nalda sude kaj Alberite, Villamediana de Iregua kaj Logronjo norde. Proksime de la urba kerno staras Riscas de Castro, kun 683 metroj de altitudo. Sudoriente, la unuaj deklivaroj de la montaro de Malnova Kamero atingas 1150 metrojn. La urba kerno mem kuŝas sur 542 metroj super la marnivelo.
Nordokcidente: Entrena | Norde: Lardero y Alberite | Nordoriente: Alberite |
Okcidente: Entrena | Oriente: Clavijo | |
Sudokcidente: Nalda | Sude: Nalda | Sudoriente: Clavijo |
En la teritorio estas restaĵoj de nunaj senhomejoj Longares, jam en la 12-a jarcento, Morcuera, jam en la 14-a jarcento, kaj Mucrones.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1063 la episkopo de Nájera havigis al la loko loĝrajtigilon, en kiu ĝi aperis menciita kiel Longares. Tiu loĝloko apartenis al apuda loko Nalda, al kiu la domaro Albelda devis pagi dum la periodo de historio de la Senjorlando de Kameroj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj sudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Albelda de Iregua, pro proksimeco kaj bona komunikado al la provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj tiel oni altiĝis el 1 273 loĝantoj ĝis nunaj 3 484.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la iama brutobredado, agrikulturo (vinproduktado, vinkeloj) kaj turismo.
Vizitindaĵoj estas la ruinoj de iama monaĥejo, la moderna preĝejo de Sankta Marteno konstruita en 2012 en la urba kerno, post iamaj preĝejoj kolapsis pro malforta fundamenta tereno, la ermitejoj, el kiuj du kun romanikaj absidoj ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Moderna preĝejo de Sankta Marteno.
-
Sonorilturo.
-
Ermitejo de Santa Isabel, nune civita konstruaĵo.
-
Ermitejo de Nuestra Señora de Bueyo.
-
Ermitejo de Santa Fe de Palazuelos.
-
Placo.