Albert Bertalan
Albert Bertalan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bertalan Albert |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1899 en Jászberény |
Morto | 28-an de decembro 1957 (58-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Hungario Francio |
Alma mater | Académie Julian (–1924) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Albert Bertalan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Albert estis hungara, poste franca pentristo, restaŭristo.
Albert Bertalan [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1899 en Jászberény, li mortis la 28-an de decembro 1957 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Albert Bertalan lernis pentradon de Jenő Körmendi-Frim kaj en privata lernejo de Károly Kernstok en Budapeŝto, poste en Artistkolonio (Szolnok) de Adolf Fényes, fine en Artistkolonio (Nagybánya) de Béla Iványi-Grünwald kaj István Réti. En 1924 li plulernis en akademio en Parizo, kie en la sekva jaro li ekspoziciis. Li vivis, dufoje edziĝis en Parizo ekde 1929, sed kelkfoje li ekspoziciis ankaŭ en Budapeŝto. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn, ĝenrojn, portretojn. Pro financaj problemoj li longe faris restaŭradajn laborojn. Li ricevis hungaran premion en 1925.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1925, 1930, 1947 Parizo
- 1927, 1928 Budapeŝto
- 1948 Stokholmo
- 1970 Arthalo Budapeŝto
- 2011 Jászberény
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Város
- Csendélet
- Ülő nő
- Utca
- Kalapos nő
- Párizsi műtermi csendélet
- Templombelső
- Paysage
- Peintre
- Le port (Kikötő)
- Párizsi külváros
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-22 per la retarkivo Wayback Machine